国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 海外飞鸿

    日本世界语者三好锐郎来信

    karaj gesinjoroj:
    mi estas Etsuo Miyoshi, prezidanto de la komitato por la organizado de la mondaj pupekspozicioj okazantaj cxiujare en oktobro en mia urbo Higashikagawa-shi (japanio). ni havas hejmpagxon, kie la informoj legeblas ankaw en esperanto: http://world-dolls-exhibition.org/ la kolekto estis farita danke al e-istoj kaj nun kalkulas je 1,242 pupoj el 61 landoj.
    cxijare ni dedicxos la ekspozicion al hispanio kaj pere de ili ni volus prezenti la kulturon de tiu lando. pasintjare la ekspozicio estis dedicxita al argentino kaj tiam artmuzeo tie organizis atelierojn por kreado de pupoj en tradiciaj vestajxoj el argentino kaj sendis ilin al ni. cxu estus eble al via Esperanto Muzeo organizi atelieron pri pupfarado kiel parton de sia propra kultura programo por sendi la pupojn al japanio? tiamaniere ni povos plian fojon prezenti al la amaskomunikiloj, ke e-o helpis en la kreskigo de la kolekto.
    volonte mi legos viajn komentojn pri cxi tiu temo.
    kore,
    etsuo miyoshi

    录入时间:2015/1/14 Hits:1353