国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 海外飞鸿

    Ĉu ‘Seula Universitato estas ‘Universitato en Seulo’-BAK Giwan


    Mi starigas unu demandon pri la esperantigo de koreaj propraj nomoj.

     

    La Esperanta transskribo, ‘Seula (Nacia/Ŝtata) Universitato’ aŭ ‘(Nacia/Ŝtata) Universitato Seulo’ por la universitato en la urbo Seulo, Koreio, kiu estas nomata en la angla ‘Seoul National University’ havas problemon, laŭ mia opinio. Kian signifon vere havas la vorto ‘Seula’ en tiu kazo?

    Ĉu ĝi eble havas la sencon ‘en Seulo’? Aŭ ĉu ĝi signifas ‘establita de la urbo Seulo’? Aŭ simple ‘de Seulo’ sen ia ajn profunda pripensado?

    Tia demando okazas nur en la esperantigo de la nomo. Kiam oni nomas ĝin en la korea, oni sentas nenian problemon, ĉar ĝia entuta formo estas nur unu el propraj nomoj. La kialo de ĝia nomigo ne estas pro tio, ke ĝi ‘ekzistas en Seulo’. Kaj tial troviĝas jena ŝerco en korea socio: “Ĉiuj universitatoj en Seulo estas ‘Seula Universitato.” Ĉiuj koreoj bone scias, kion signifas la ŝerco. Tio estas: “Ne ĉiuj universitatoj en Seulo estas ‘Seula Universitato’.”

    Sed en la esperantigo de ĝia nomo ni sentas ion strangan. Kio do estas ‘Seula’? Tio ja havas rilaton kun la gramatiko de Esperanto, precipe kun la adjektiva finaĵo ‘-a’. Tio ankaŭ vekus grandan debaton inter diversaj esperantologoj. Mi do ne volas tiel profundigi la demandon, nek mi havas tian kapablon. Jen mi nur volas mencii pri la esperantigo de koreaj propraj nomoj enhavantaj en si la nomojn de lokoj.

    Kia estas ‘Busana Universitato’? Mi ne ofte uzas la nomon, kaj tial ankoraŭ ne ekzistas ia granda problemo-sento en mia kapo. Kia do estas ‘Korea Universitato’ en Seulo? Ĝi vekas grandan problemon. Tio donas impreson, kvazaŭ ĝi estus korea reprezenta universitato aŭ kvazaŭ korea registaro mem gvidas ĝin.

    Kiam oni uzas loknomon en la nomoj de organizoj, ekzemple universitatoj kaj kompanioj, tio havas problemon ankaŭ en la korea lingvo. Kiel vi vidas supre, la nomo ‘Busana Universitato’ donas la impreson, kvazaŭ ĝi estus la reprezenta universitato de la urbo Busan, aŭ kvazaŭ la urbo oficiale posedas ĝin. Povas ekzisti organizoj, kies nomoj tiaj kaj la faktoj kongruas feliĉe. Sed fundamente nomo estas nur nomo. Kaj tial multaj koreaj publikaj organizoj zorgeme esprimas siajn nomojn en la angla. Ili ne facilanime uzas la vorton ‘Korean’ en siaj anglaj nomoj. Se jes, ili ricevos kontraŭstarojn de korea registaro aŭ de korea popolo. Jen estas kelkaj ekzemploj: ‘Korea Turism Organization’, ‘Korea Minting, Security Printing &…’, ‘Korea Historical Folklore Institute’, ‘Korea Racing Authority’, ‘Korea Times’ ktp. Ili ne uzas la adjektivan vorton ‘Korean’. Sed male ol tiuj, oni uzas la vorton ‘Korean history’, kiam ili volas diri ‘korea historio’. Ĝi estas tute alia afero.

    Kaj la korea nacia banko havas la anglan nomon ‘The Bank of Korea’, kie certas la senco, ke ĝi estas ‘de korea registaro’. Kiel nomiĝas en la angla koreaj ambasadorejoj? Ekzemple tiu en Usono nomiĝas ‘Embassy of the Republic of Korea in the USA’ (Ambasadorejo de la Korea Respubliko en Usono). Kredeble tute same ankaŭ en la kazo de la ambasadorejoj en aliaj landoj. Ili certe montras tion, ke ili estas ‘de Koreio’ aŭ ‘de Korea Respubliko’.

    Nun vi eble ekscius, kion mi volas diri.

    La kialo (aŭ kaŭzo) de la problemo kredeble havas rilaton kun la prononco de la vorto. Tre koincide la Esperanta vorto ‘korea’(adjektivo) havas ĝuste la saman formon kun la angla ‘Korea’(substantivo). Pro tio, mi pensas, ke koreaj esperantistoj ne havas ian strangecon, kiam ili uzas la adjektivan vorton ‘korea’ ĉe propraj nomoj de organizoj. Sed estas tute certe, ke Esperanta ‘korea’ ne estas sama kun la angla ‘Korea’.

    Ankaŭ en la kazo de Seulo la signifo de la substantivaj formoj ‘Seoul’ kaj ‘Seulo’ en ambaŭ lingvoj estas sama kaj senproblema. Sed se ni adjektivigas ĝin en Esperanto, ĝi vekas alian problemon. La signifo de la adjektiva formo ‘seula’ estas ‘de Seulo’ kaj havas la sencojn ‘havanta rilaton kun Seulo’, ‘posedata de Seulo’, ‘oficiale de Seulo’, ‘de la civitanoj de Seulo’, ktp. En la esprimo de la angla ni povas uzi la substantivan formon sen problemo (tio ankaŭ estas debatinda rilate al tia esprimo en Esperanto), sed en Esperanto, ne. Ankaŭ en la angla esprimo oni ne diras ekzemple, ‘Seoul’s National University’. Tio diras, ke la vorto ‘Seoul’ en la nomo ‘Seoul National University’ ne havas rilaton kun la urbo Seulo. Kiam ĝi unuafoje stariĝis en Seulo, ĝi verŝajne havis rilaton kun ĝi, sed nun tamen ne. Ĝi estas tute same, kiel la nomoj de aliaj universitatoj ekzemple, Dankook Universitato, Myongji Universitato, KyungHee Universitato, Wonkwang Universitato, ktp. Ĝi estas nur nomo. Se iu insistas, ke la nomo signifas, ke ĝi ‘ekzistas en Seulo’, tio estas absurdaĵo, kvazaŭ insisti, ke ĉiuj universitatoj en Seulo estas ‘Seula Universitato’.

    Konklude mi proponas, ke ni ne esperantigu la nomon de ‘Seoul National University’ al ‘Seula (Nacia/Ŝtata) Universitato’, sed al ‘Seulo (Nacia/Ŝtata) Universitato’ aŭ ‘Seul (Nacia/Ŝtata) Universitato’. Kaj la formo ‘Seoul (Nacia/Ŝtata) Universitato’ ankaŭ povas esti bona, kiu estas laŭ la oficiala latinigo de korea registaro kaj ankaŭ de KEA. Kaj por la universitato en la urbo Busan mi proponas la formojn ‘Busano Universitato’ aŭ ‘Busan Universitato’. Same ankaŭ por la aliaj koreaj universitatoj.

    Sed en la kazoj de la filioj de KEA la problemo estas tute alia. Ili estas certe reprezentaj organizoj de la lokoj, ili povas esti nomataj Seula Filio, Busana Filio, Gyeongnam-a Filio, ktp. Sed krom la oficiale esperantigitaj vortoj, aperantaj en PIV, en la kazoj de aliaj urbonomoj ni povus ne uzi la formon ‘-a’ pro la celo de simpleco kaj aliaj.

    Rilate al tio, kiel ni faru pri la nomo de ‘Seula Esperanto-Kulturcentro’, kiu jam fariĝis monde fama? Tie ankaŭ uziĝas ‘Seula’. Feliĉe ankoraŭ ne ekzistas la 2-a ‘Seula Esperanto- Kulturcentro’, kaj tial ankoraŭ senproblema reale. Sed se iam naskiĝus la 2-a, kion ni faru? Ĉu ili ne konkuros por la uzo de la nomo ‘Seula’? Ĉu ĝi estas tro feliĉa antaŭzorgo?

     

    录入时间:2018/5/25 Hits:1004