国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 海外飞鸿

    Revo viziti Esperanto-Muzeon realiĝis

    De la 29a de nov. ĝis la 2a de dec. mi kaj s-ro Ukita vizitis Ĉinion invitite de Universitato  Zaozhuang en Provinco Shandong kaj Ĉina Esperanto-Ligo por ĉeesti en la ceremonio por la 5-jara jubileo de Esperanto-Muzeo de la Univ.

    Ĉio estis aranĝita de nia malnova amiko, s-ro Zhang Changsheng.

    Ni renkontiĝis kun s-ro Zhang en la flughveno Shanhai Pudong kaj veturis per buso al la stacio Shanhai Hongqiao. La stacidomo estis moderna kaj tre granda. Post ripozo ni veturis per ekspresa trajno al Zaozhuang ĉirkaŭ 3 horojn, dume li klarigis la planon dum nia restado, ke la ceremonio planita en la 30a de nov. estis ŝanĝita al la 2a de dec. pro okupiteco de la plej grava persono.

    Kiam ni atingis la stacion Zaozhuang, nin atendis la respondeculo de la Eo-Muzeo, s-ro Sun Mingxiao kaj junulino de la Univ. Tiam du viroj proksimiĝis al ni. S-ro Zhang prezentis ilin. Unu estis Zhou Zilun, anglalingva profesoro de Jiangsu-a Teknologia Univ, en Changzhou kaj ĝenerala sekretario de Changzhou-a Eo-Asocio kaj alia estis Lin Liyuan, eksprezidanto de Guangdong-a Eo-Asocio.

    Post 40-minuta aŭtado ni atingis hotelon. Mi kaj s-ro Ukita loĝis en sama luksa ĉambro. Poste la kunveturantoj vespermanĝis sidinte ĉe tipa ronda tablo. Aliĝis al ni irana e-isto s-ro Saed Abbasi, kiu bone parolis ankaŭ ĉine.

    Sekvamatene ni vizitis Universitaton Zaozhuang. Ĝi estis en vasta tereno kun diversaj konstruaĵoj. S-ro Sun Mingxiao gvidis nin en la muzeon. KIam ni eniris, ni tuj renkontiĝis kun la busto de Zamenhof. En la muzeo oni ekspozicias materialojn laŭteme en Haloj Fronta, Zamenhofa, Internacia, Ĉina, Loka kaj estas du specialaj ĉambroj por Laŭlum kaj de Hou Zhiping, krome ĉambro por prelego,ktp.

        Rigardante riĉan enhavon pli kaj pli mi sentis kortuŝon supozante kiel koncernatoj devis multe klopodi por la establo. Ni havis ŝancon viziti Esperantan kurson kaj iom paroli al la studentoj.  


        Ni tagmanĝis en universitata restoracio kaj poste veturis al Arbara Parko kun Esperanta Kulturo. Ĝi estas institucio nun grandskale konstruata de s-ro Sun Shoude. Lia entrepreno estas subtenata de la urbo kaj la provinco.

        Vespere ni estis regalitaj en la hotelo per speciala menuo kun vino, ke oni metas en la boligitan supon en sia poto laŭplaĉe prenitajn manĝmaterialojn; salikokon, konkon, viandon,  legomojn, nudelon ktp. Tiel ni sate manĝis en hejmeca atmosfero.

        Sekvamatene ni vizitis la Universitaton kaj havis okazon saluti al la gravulo de la Univ. Partia Sekretario kaj prof. Cao Shengqiang,

        Li bonvenigis nin kaj demandis impreson de la Univ. S-ro Ukita elkore dankis lin por nia invito kaj respondis lin. Ankaŭ mi parolis impreson pri la muzeo kaj vizitita E-a kurso. Dume prof. Cao donacis al ni ambaŭ grandan libron de Mozi, filozofo post Konfuceo, eldonitan de la Univ. kaj Esperantigitan de d-ro SASAKI Teruhiro.

        Poste ni ekiris senĝene al turismo gvidate de s-roj Zhang kaj Zhou. Sufiĉe longe ni veturis per buso kaj atingis celitan lokon. Ni tagmanĝis en loka restoracio kaj veturis per turisma ŝipo al la Taierzhuang Malnova Kastelo situanta apud Granda Kanalo konata kiel Monda Heredaĵo. Ĝi konsistis el palaco kaj diversaj konstruaĵoj. La kastelo estis detruita pro batalo en 1937 kontraŭ Japanio kaj rekonstruita en 2008. Oni eksponas fotojn prenitajn en kaj post la batalo kaj postsignojn en aparta domo.

        En la vespero okazis bankedo kaj ni, du devis sidi en aparta ĉambro por gravaj gastigantoj kaj invititoj. Ni petis, ke almenaŭ ni povu sidiĝi apud Eo-parolantoj. La atmosfero estis amika kaj gaja malgraŭ mia antaŭtimeto. Tie estis islanda ambasadorejano, kiu estas e-isto kaj nomata Baldursson. Mi parolis al li pri s-ro Baldur Ragnarsson, kiu iam vizitis nian societon kun sia filo. Mi demandis lin, ĉu la junulo estus vi. Li jesis rememorinte la aferon. Ni havis amuzan tempeton.

        Fina mateno venis. La ceremonio komenciĝis je la 9a en la halo de la ĉefa konstruaĵo de la Univ. Oni kantis la himnon La Espero. La ceremonion prezidis la estro de la Univ. prof. Li Dong kaj sekvis salutoj de Partia Sekretario Cao Shengqiang, Vicprezidanto de ĈEL Chen Shi, s-ro Ragnar Baldursson. Dum la lasta paroladis. ni haste forlasis la ceremoniejon por reiri al Shanhai Pudong akompanate de s-ro Zhang, por ke ni ne perdu la flugon al Osaka. Bedaŭrinde s-ro Ukita perdis ŝancon saluti en la ceremonio pro manko de tempo. Ankaŭ s-ro Zhou akompanis nin kaj ĉe la stacio Zaozhuang ni interŝanĝis finan saluton. Dankon s-ro!

        Ĉio estis en ordo. Dankon s-ro Zhang! Ni ekflugis kontentegaj.  

                                                                                  NAKATU Masanori


     

    录入时间:2018/12/21 Hits:787