国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 世运档案

    国际世界语协会主席Mark Fettes致世界语博物馆成立5周年的贺信

    国际世界语协会主席贺信

    MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

    OKAZE DE LA 5-JARA JUBILEO DE LA ESPERANTO-MUZEO

    DE ZAOZHUANG-UNIVERSITATO

     

    Estimataj kolegoj kaj kunlaborantoj,

       kun granda ĝojo mi skribas por gratuli vin okaze de la 5-jariĝo de la Esperanto-muzeo.

       Kvin jaroj estas mallonga tempo en la vivo de lingvo, kiu atingis jam sian 132-an jaron. Tamen kvin jaroj povas esti ankaŭ signifoplenaj por la kulturo de tiu lingvo.

       Muzeoj ludas ŝlosilan rolon en la disvolviĝo de Esperanto. Tie oni gardas niajn trezorojn; tie oni gastigas niajn esploristojn; tie oni dokumentas nian kulturan vivon.

       Ĉinio de multaj jardekoj faras gravajn kontribuojn al la Esperanto-kulturo, interalie per revuoj, libroj, kaj radio-elsendoj. Sed muzeo mankis, ĝis la brila iniciato de Zaozhuang-universitato. Intertempe fariĝis klare, ke la muzeo estos ligita ankaŭ al la disvolvado de Esperanto-fako en la universitato. Tiu du paŝoj malfermas novan epokon por la lernado kaj pristudo de Esperanto en Ĉinio.

     

       Tial, nome de la Estraro kaj Komitato de Universala Esperanto-Asocio, mi esprimas nian varman admiron kaj aprezon al la gvidantoj de Zaozhuang-universitato pri via klarvido kaj entreprenemo. Krome mi ree emfazas nian volon, konforme al la interkonsento subskribita en Lisbono pasintsomere, proksime kunlabori kun vi por certigi la prosperon kaj viglan disvolviĝon de la Esperanto-muzeo kaj la Esperanto-fako.

       Mi deziras al vi plej agrablan, festan, kaj esperplenan jubileon!

     

    D-ro Mark Fettes

    Prezidanto

    Universala Esperanto-Asocio  

     

    尊敬的同志们,同仁们:

        非常高兴祝贺你们世界语博物馆建馆五周年。

        五年是世界语132年的生命里短暂的时光,但是这五年短暂的时光对我们世界语文化保护事业来说具有重要意义。

    博物馆对世界语推广能起到启蒙的作用,能保护我们的宝藏,接待访问学者,收藏我们的文化。

    多年来中国对世界语文化事业做出了重要的贡献,有杂志、有图书和世界语广播。但是在枣庄学院这个辉煌的创举以前,中国没有世界语博物馆。显然世界语博物馆与枣庄学院世界语专业的开办密不可分,这两大步伐开启了中国世界语教研活动的新时代。

    因此,以国际世界语协会执委会和领导机构的名义对枣庄学院领导的高瞻远瞩表示钦佩和赞赏,另外,我再次强调,去年夏天我们在里斯本签订的合作协议尽早实施,以强化世界语专业和世界语博物馆的宣传

    祝你们的庆典活动愉快、满!

     

    马克·菲蒂斯

    国际世界语协会主席

    2018年11月29日

    录入时间:2019/10/16 Hits:603