国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 征稿

    Mia vojaĝo al la urbo Zibo

        En ĉi tiu festo de majo, mi ĵus vojaĝis al la plej populara urbo ——Zibo. Mi renkontiĝis kun amikoj kaj pasigis ĉi tiun ferion kune.

        

    En mia lasta tago en la urbo Zibo, mi vizitis Haidai-kastelon, kiu estis tre granda kaj belega. La konstruaĵo situas en la bela parko kun klara lago, verdaj herboj kaj liberaj birdoj. Mi ŝatis kaj ĝuis la trankvilan medion tie, do mi faris multajn fotojn por registri tiujn momentojn.

      Mi ankaŭ havis la ŝancon gustumi multajn delikataĵojn, kaj ĝi estis tre malsamaj ol la aliaj lokoj. Mi feliĉe manĝis la plej popularan manĝaĵon en la urbo, Zibo-a rostitaĵo. Ĝi estis tiel bongusta kiel onidiro. Krome mi gustumis ankaŭ kelkajn lokajn specialajn manĝaĵojn.

    La atmosfero en Zibo estis tre trankvila kaj libera kaj mi sentis min pli liberigita kaj trankvila ol kiam mi estis en aliaj lokoj. Mi ankaŭ ŝatis la manieron ke lokanoj renkontiĝas. Ili estis tre afablaj kaj gastamaj al ĉiuj, kaj ili havis tradiciojn, kiuj estis malsamaj al tiuj en aliaj urboj.

    Mi ankaŭ lernis multe dum mia ferio en la urbo Zibo. Mi sentis la unuecon de ĉiuj laborantoj por urbo, kaj lernis kiel trovi kaj aprezi la bonon en la vivo. Mi esperas, ke mi povos konservi tiujn spertojn en mia vivo kaj vojaĝoj, por ke mi povu vojaĝi al multaj aliaj lokoj.

        Tio estis mia feria vivo en la urbo Zibo. Mi ĝuis ĉiun momenton kaj spertis multajn novajn aferojn. Mi ŝatas vojaĝi kaj sperti novajn kulturojn kaj mi kredas, ke ĉiu homo devas havi la ŝancon sperti tion. Ĉi tio ne nur pliigas nian scion, sed ankaŭ helpas nin pli bone kompreni la mondon. Mi rekomendas al ĉiuj vojaĝi kaj sperti novajn lokojn kaj kulturojn.

        Ĉi tio vere estis tre signifavojaĝo pri la ferio!

                                                                              Yang Liling el Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato

                                                            2023.05.02

    录入时间:2023/5/12 Hits:384