国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 征稿

    Mia Ferio

    La festo de Unua Tago de Majo estis ordinara tago, sed ankaŭ feliĉa.

    En la unua tago de la ferio mi komencis mian ferian vivon. En freŝa mateno, post la matenmanĝo, mi tuj eliris kuri. Promenante ĉirkaŭ la parko, mi vidis la rosogutojn sur la folioj. La homoj, kiuj ekzercis sin, ŝvitis abunde pro kurado en ĉi tiu suna mateno. Ili ne nur ekzercis siajn korpojn, sed ankaŭ feliĉigis min. Ekzercado ĝojigas homojn, kaj mia korpo fariĝas pli sana.

    Kiam mi revenis hejmen, mi povis ripozi. Rigardante televidon, mi povis kompreni la gravajn aferojn de la lando. Mi multe lernis dum malstreĉiĝo. Helpi mian patrinon en hejmaj taskoj ankaŭ ekzercis mian kapablon prizorgi min.

    Post rapida tagmanĝo, mi purigis telerojn, kaj mi enlitiĝis por iom da tempo. Kuŝante sur la lito, mi vidis filmon per mia poŝtelefono, kaj la streĉa intrigo fascinis min.

    Vespere, miaj gepatroj kaj mi sidis ĉe la granda tablo kun abundaj manĝaĵoj. La familio estis feliĉa kune, kaj mi sentis min tre feliĉa.

    Rapide brosinte miajn dentojn, lavinte mian vizaĝon, ordiginte mian ĉambron, mi enlitiĝos. Labortago finiĝis. Kuŝante en la lito, mi pripensis mian rikolton, kia plenplena estis la tago!


                                                                Wu Zhaoyang el Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato

    2023.5.2

    录入时间:2023/5/12 Hits:325