世界语博物馆,世界语博物馆

首页 > 国际信息

    世界语被列为波兰国家非物质文化遗产名录

    Esperanto aldoniĝis al la Pola Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo

    vendredo 21a novembro 2014

    Estimataj amikoj, adeptoj kaj simpatiantoj de Esperanto, 
    karaj esperantistoj en Pollando kaj en la tuta mondo !


    Permesu anonci la Epokan Novaĵon de pola esperantistaro, 
    ĉar danke al la intensa kunlaboro kun Polaj Parlamentanoj 
    de la Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton (PGSE), 
    de Polaj Esperanto-Organizaĵoj, 
    de la Pola Instituto de Nacia Kultura Heredaĵo 
    kaj kun helpo de landaj kaj eksterlandaj 
    Eminentaj Sponsoroj kaj Subtenantoj, 
    ni ĝisvivis la honoron ricevi aproban subskribon 
    de la Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, 
    prof-ino Małgorzata Omilanowska 
    kiu permesis lokigi ESPERANTON 
    sur la Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

    La sukcesa evento, iniciatita de eminenta Honora Membro 
    de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, 
    samideano Kazimierz Krzyżak, 
    kaj de la prezidanto de PGSE, eminenta pola senatano 
    prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt 
    permesas estonte proponi ESPERANTON sur 
    Reprezentan Liston de Unesko 
    pri Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.


    Anoncita la 20-an de novembro 2014 j. Anoncis pluraj personoj :

    Kun vortoj de espero kaj internacia amikeco, 
    Jerzy Antoni Walaszek - prezidanto de Pola Asocio 
    Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)

    Mi esperas ke Esperanto kaj ĝia kulturo 
    baldau aperos oficiale sur la listo je la sesa pozicio. 
    Amike, Eduardo Kozyra, vicprezidanto de EDE-Pollando

    Kun granda ĝojo salutas Edward Jaśkiewicz 
    el la pola urbo Szczecin (Ŝĉecin)

    Sincere via EDE-ano Stanislavo Rynduch


    录入时间:2014/11/25 Hits:1119