国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国际信息

    俄罗斯人民友谊大学开展世界语教学

         Du studprogramoj por Esperanto-instruado estis akceptitaj 

                      en granda rusia universitato


        Ni ĝojas informi, ke la 14-an de novembro 2014 en Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN) dum kunsido de Scienca Konsilio estis akceptitaj du studprogramojn por Esperanto-instruado.

    La 19-an de novembro laŭ la specialaj ordoj ili estis oficiale validigitaj. Ĉar RUDN estas ŝtata universitato de federala nivelo kun rajto de memdifino de la studprogramoj, tiuj ĉi programoj iĝis aŭtomate tutrusiaj kaj atestiloj de la sukcesintoj estas agnoskataj tra la tuta Rusio kaj en dekoj da landoj, kiuj havas specialajn edukadajn kontraktojn kaj interkonstentojn kun Rusio.

    La unua studprogramo nomiĝas "Baza kurso de Esperanto" kaj celas studentojn kaj homojn, kiuj jam havas universitatan kleron. Fininte tiun kurson la lernantoj rajtas ricevi ŝtatan atestilon pri aldonaj profesiaj konoj.

    La dua studprogramo celas lernejanojn de la lastaj studjaroj kaj ajnajn aliajn homojn sen universitata diplomo. Ĝiaj finintoj ankaŭ ricevas specialan atestilon.

    Ĉi semajne la unuaj du grupoj de lernantoj komencis lerni Esperanton laŭ tiuj ĉi programoj en RUDN.

    Tiujn kursojn antaŭis senpaga 5-leciona "fulmo-kurso", kiun sume partoprenis pli ol 30 personoj en 3 grupoj. La finintoj ricevis honorajn diplomojn kun subskribo de la dekano de filologia fakultato. Eldonejo Impeto donacis por la kurso libretojn kun Esperanto-gramatiko, kiuj estis senpage disdonitaj al ĉiuj partoprenantoj de la kurseto.

     

    Dima Ŝevĉenko


    录入时间:2014/11/26 Hits:904