ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH ATENDAS SUBVENCIPETOJN

       UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn el la Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich por helpi plirichigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj. La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondajho estis donacita de la gefiloj de ges-roj Bachrich en la jaro 2014. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankau lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.

       Biblioteka Apogo Bachrich povas subteni Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de shtata, urba au alia ne-movada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn au aliajn varojn, kiuj estas acheteblaj che la Libroservo de UEA. En 2016 la fondajho subtenis nau bibliotekojn por la suma valoro de 1500 euroj.

       Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj au aliaj varoj, ordigitaj lau prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ghis la 30-a de augusto 2017 paperposhte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) au retposhte                                                                                   (direktoro@co.uea.org).

    2017/8/24