Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojFORPASIS MARJORIE BOULTON (1924-2017)
La 30-an de aŭgusto 2017 forpasis d-ino Marjorie Boulton. La plej gravaj Esperantaj verkoj de Boulton estas Kontralte (1955), poezio, Cent ĝojkantoj, (1957, ‘77), poemoj, Virino ĉe landlimo: Drameto kaj skeĉoj (1959), Eroj kaj aliaj poemoj (1959), Zamenhof, Creator of Esperanto (1960, '80), anglalingva bibliografio, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962), Dek du piedetoj (1964), noveloj, Okuloj: novelaro (1967), Nia sango (1970), teatraĵo, Rimleteroj (1976), poemaro kun William Auld, Poeto fajrakora; La verkaro de Julio Baghy (1983), literatura studo, Faktoj kaj fantazioj (1984), prestiĝa legolibro, Ne nur leteroj de plum-amikoj; Esperanta literaturo - fenomeno unika (1984) kaj Du el (1985), poemaro kun Poul Thorsen, Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj (2005), eseo. En 1999 aperis, sub la redaktado de Vilmos Benczik festlibro: Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al Wiliam Auld kaj Marjorie Boulton. En 1985 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA.(el UEA) 2017/9/1 |