Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojBrazila Esperantisto vizitis urbon Xiamen
Atene la 29an de Aŭgusto 2017, Aleksandro Fonseca de Melo privata kuracisto kaj sekretario de la brazila prezidanto telefonis al mi demandante, ĉu en Xiamen estas esperantisto aŭ ne, ĉar li partoprenos la brikan forumon en Xiamen, kaj okaze dezironte kunsidon kun lokaj esperantistoj. Mi respondis ke jes, kaj ke li povos kontakti aktivulinon Fabina YU en Ximei. Pro malklareco de la internacia telefonado mi invitis lin Skajpe babili per interreto. Post momento ni ambaŭ babiladis videe ĉ. 20 minutojn. Li rakontis ke fakte li skribis al YU Ximei sur Pasporta Servo, kaj eble pro la PS malnova li ne ricevis ŝian respondon. Pro tio li petas mian helpon. Volonte sen problemo, mi donis al li la mobilan telefonon kaj retpoŝto aktuala de Fabina YU Ximei. Post nia babilado li volis tuj telefoni al Fabina, ĉar li ankaŭ devas prepari vojaĝon per speciala aviadilo kun la brazila prezidanto, kiu unue flugos al Portugalio kaj sekve al Pekino kaj Xiamen por la 9a Brika Forumo... Jen mi nun kopie prezentas ĉi tiun foton danke al Fabina kaj esperantistoj en Xiamen. (rapotis Chielismo) 2017/9/5 |