Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojInaŭguro de Gastiga Centro de Esperanto-ArbaroEn la 25-a de marto okazis solena inaŭguro de la Gastiga Centro de Esperanto-Arbaro en la urbo Zaozhuang. Tie kunvenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio, el Pekino, Hongkongo, Linyi, kaj ankaŭ de Zaozhuang, kompreneble. S-ro Semio, la direktoro de Esperanto-Muzeo en Zaozhuang Universitato prezidis la ceremonion, kaj prezentis ĝisnunan procedon de la konstruo de la centro, kaj ankaŭ prezentis la gastojn de aliaj lokoj, inkluzive fremdlandajn esperantistojn el Japanio kaj Koreio. La centro estas efektive la unua Esperanto-domo en Ĉinio, kaj ĝi funkcios en la estonteco ne nur kiel gastiga centro, sed ankaŭ kiel kultura centro aŭ kompleksa centro de ĉiuj Esperanto-eventoj. La direktoro de la Esperanto-Arbaro, s-ro Sun Shoude diras, ke li havas planon fari la arbaron kiel granda parko por diversaj bezonoj de tutmondaj esperantistoj. En ĝi troviĝas (kaj troviĝos) diversaj fruktarboj kaj lagetoj por fiŝkaptado, promenejoj, dormejoj, klasoĉambroj, seminariejoj, ekspoziciejoj, sportejoj, ktp, ktp. La provinco Shandong, kie apartenas ankaŭ la urbo Zaozhuang, estas la hejmo de ĉinaj filozofioj. Multaj grandaj ĉinaj filozofoj, ekzemple Konfuceo(孔子), Mencio(孟子), Mozio(墨子), Sunzio(孙子), ktp, naskiĝis ĝuste en tiu ĉi regiono. Inter ili Mozio naskiĝis ĝuste en la urbo Zaozhuang, kie ekzistas Esperanto-Muzeo kaj Esperanto-Arbaro. De nun la urbo, kaj ankaŭ la provinco Shandong famiĝos je la internacia lingvo, Esperanto kaj la interpopola grandpensulo, Zamenhof.
2018/3/26 |