ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Infanĝardenaj infanoj vizitis la muzeon

    En la mateno de la 31-a de marto multaj infanoj de la plej granda publika infanĝardeno en la urbo Zaozhuang vizitis la muzeon kun siajn gepatroj kaj geavoj sub la gvido de la instruistoj.

    La nombro de la tuta vizitantaro estas ĉirkaŭ 500. Ili vizitis la muzeon en 3 grupoj, sinsekve. Ĉi foje la direktoro de la muzeo, s-ro Sun Mingxiao ne estis tiel multe ŝarĝita de la laboro de prezentado, ĉar tion faris plejparte la instruistoj de la infanĝardeno mem, speciale por la infanoj. Kaj ankaŭ la studentoj de la Esperanto-Rondo de la universitato multe helpis por la prezentado. Estis mirinde, ke la instruistoj tre bone faris la laboron, kvankam ili ne estas esperantistoj! Ŝajnis, ke ili parolis al la infanoj pri la ĝenerala bezono de ‘internacia lingvo, Esperanto’ kaj ĝia historio. Tre bone~


    2018/3/31