ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    D-ro Jozef Willem E. F. Haazen vizitis Zaozhuang

    En la unuaj 2 tagoj de aprilo Zaozhuang Universitato kaj la Esperanto-Parko en la urbo Zaozhuang havis tre karan kaj gravan gaston el Sankta Peterburgo, Rusio, d-ro Haazen, la mondefama specialisto de kariljono. Lin akompanis 3 senditoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo, s-roj Wang Ruixiang, Jiang Limin kaj f-ino Xie Ruifeng.

    Antaŭ semajno d-ro Haazen venis al Pekino por oficiale inaŭguri la ekspozicion de rusaj sonoriloturoj.

    Li vizitis la urbon  Zaozhuang por la 1-a fojo, kaj estis tre kortuŝita (laŭ lia konfeso) de la viva aktiveco kaj oficialeco de Esperanto-movado de la 2 instancoj, nome Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato kaj Esperanto-Parko en la urbo.

    En la 1-a tago li vizitis Esperanto-Parkon, kie la direktoro, la posendanto de la parko, s-ro Sun Shoude varme akceptis lin (kaj la akompantojn) kaj klarigis la diversajn partojn de la parko, marŝe turneante la tutan monto-parkon. Kaj tie li plantis 3 memorarbojn en la Esperanto-Arbaro por Belga Esperanto-Asocio kaj por Kariljona Grupo de Sankta Peterburgo, kaj ankaŭ por la amikeco inter Belgio kaj Ĉinio.

    En la 2-a tago li vizitis Zaozhuang Universitaton, kie li havis sian piano-koncerton en la fakultato de muziko, kun la partopreno de ĉiuj studentoj kaj profesoroj de la fakultato. Li ludis fortepianon kaj donis al la aŭskultantoj 7 muzikopecojn.

    Poste li vizitis Esperanto-Muzeon en la universitato, kie li renkontis multajn samideanojn, inkluzive la lokajn studentojn-esperantistojn kaj fremdlandajn esperantistojn-profesorojn tie laborantajn. S-ro Sun Mingxiao, la direktoro de la muzeo, akceptis lin kaj detale prezentis la muzeon, kaj ankaŭ la grandan projekton de la muzeo post 3 jaroj. Ĝi fariĝos ĉirkaŭ 8-oble pli granda en la nova kampuso de la universitato. Li donis prelegon al la ĉeestantoj kaj esprimis sian esperon, ke en la mondo pli multe stariĝos Esperanto-praktikejoj (provizore nomata Oratora Societo), kiel ĝuste la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato, kie oni povas libere praktiki nian komunan lingvon, Esperanton.Kaj vespere la gvidantoj de la universitato invitis lin kaj la akompantojn de Pekino al la oficiala bankedo de la universitato.(raportis Bak Giwan)



    2018/4/3