ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    S-ro Wei Bing de Qingdao vizitis la muzeon


    En la 9-a de aprilo s-ro Wei Bing, esperantisto de la urbo Qingdao, vizitis la muzeon kun siaj 2 kolegoj.

    Ilin bonvenigis la direktoro de la internacia oficejo de Zaozhuang Universitato, s-ro Sheng QingYin kaj ankaŭ profesoro BAK Giwan, korea esperantisto.

    S-ro Wei eklernis Esperanton en la 80-aj jaroj kaj kunlaboris por la filmo “Espero”, kiu estas la 1-a Esperanto-filmo en la mondo, kaj organizis Qingdao Esperanto-Asocion. Li fariĝis publika oficisto kaj laboris ĉefe pri la interrilato inter Ĉinio kaj Koreio, kaj tiel li multe kontribuis por la Esperanto-kunlaboro inter ambaŭ landoj.

    Li vizitis ankaŭ la Esperanto-Parkon kun la direktoro de la Esperanto-Muzeo, s-ro Sun MingXiao.



    2018/4/11