ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Prepara diskuto por Esperanto-fako

    En la 2-a de majo, 2018, okazis prepara diskuto por Esperanto-fako en Zaozhuang Universitato.

    Koncernaj profesoroj de fremdlingva fakultato kaj esperantistoj-profesoroj kune sidis kaj diskutis pri la estontaj lernobjektoj de la Esperanto-fako, kiu efektive stariĝos en la aŭtuna semestro de 2018.

    La profesoroj decidis proponi al la universitato, ke la fako varbu 30 studentojn ne nur el tuta Ĉinio, sed ankaŭ el la tuta mondo. (raportis BAK, Giwan)

    2018/5/2