ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Enlandaj Novaĵoj

    DANKESPRIMO AL ZAOZHUANG


    DANKESPRIMO AL ZAOZHUANG

    SASAKI teruhiro


    Post eksiĝo de japana universitato mi estis invitita al Zaozhuang-a Universitato en septembro de 2012. Elektite prezidanto de KAEM en 2009, mi sciis jam la nomon de Zaozhuang-a Universitato kaj nomon de s-ro Semio, Sun Mingxiao. Li kun liaj studentoj partoprenis en la Komuna Kongreso de Koreio kaj Japanio, okazigita en Koreio. Tiam mi kaj mia edzino konatiĝis kun ili. Do mi ekĝojis, proponite de s-ro Semio en la fino de marto 2012, ke mi laboru en Zaozhuang. Malgraŭ ke post emeritiĝo en Japanio mi havis salajratan postenon de instruisto en la Elsenda Universitato放送大学, mi tamen preferis la aferon en Zaozhuang al la japana.

    Alveninte ĉi tien, mi vidis multe da skatoloj el ondumita kartono en la studĉambroj de s-ro Semio. En ili estis pakitaj la libroj kaj materialoj de Ĉina Esperanto-Ligo. Dank’ al penado de s-ro Semio tiuj valoraj materialoj estas savitaj el perdiĝo. Admirinda estas la klopodo de s-ro Semio kaj Zaozhuang-a Universitato, ĉar la materialoj estas la historia atesto de Ĉina Esperanto-Movado. Por konservi kaj publikigi ilin estas fondita la Esperanto-Muzeo.

    Esperantistoj en Ĉinio aktive partoprenis en modernigo de Ĉinio kaj dediĉis sin al disvolviĝo de Ĉina kulturo. Ekz-le, ili ludis gravan rolon por reformo de komuna lingvo en Ĉinio, Putong-hua. Ili estis merituloj en diversaj sferoj de nuna civilizacio en Ĉinio. Tion montras la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato. Vizitante ĉi tien, oni ekkonas multe da eminentuloj-Esperantistoj en la ĉina moderna historio. En tiu senco la Esperanto-Muzeo estas lernejo pri historio de ĉina inteligencio.

    Jam estas publikigita kelke da materialoj kaj libroj, kiel eldonoj de Esperanto-Muzeo. Nun iras laboro por ordigo de diversaj historiaj materialoj. Kiu studas pri intelekta movado de Ĉinio en XIX jc., tiu nepre devas uzi materialojn en la Esperanto-Muzeo. Kaj nun multaj valoraj materialoj estas sendataj ĉi tien, ĉar elstaraj ĉinaj Esperantistoj donacas siajn kolektojn al la Esperanto-Muzeo, kiu fakte fariĝis centro de Esperanto- Movado en Ĉinio.

    En la Muzeo troviĝas ne nur fotoj pri Ĉinio, sed ankaŭ estas anguloj pri diversaj landoj. Esperanto rilatas al Japanio, Koreio, Rusio kaj Eŭropo. Iom post iom riĉiĝos ankaŭ tiuj anguloj. Ankaŭ mi volus ellerni historion de Esperanto-Movado en Rusio kaj Japanio kaj kontribui al la nobla afero de Esperanto-Muzeo. Revenonte al Japanio, mi intencas studi pri Eroŝenko, la rusa blinda Esperantisto.

    Ĝis nun mia devo estis instrui la japanan lingvon kaj Esperanton. Ĉi tie mi trovis multe da interesaj fenomenoj. Kiam mi eklaboris en 2012, unue, mi miris, ke da virinoj estas pli multe ol da viroj. Por ekzemplo, en la tria lernojaro de japanlingva klaso, el 51 gestudentoj en la japanlingva klaso troviĝis nur 11 viroj. Kaj duono da viroj jam tute perdis strebon de lernado. Sed unu el tiuj senesperaj viroj nun apartenas al doktora kurso de Jokohama Ŝtata Universitato en Japanio. Li diris al mi, ke preskaŭ ĉiuj eniris la universitaton malvolonte pro manko de poentoj je la unuigita ekzameno. Ankaŭ li ne estis diligenta, ke li ne venis al lecionoj dumlonge.

    Mi tre amas malsukcesintojn je ekzameno, ĉar mi mem estis unu el tiuj mizeruloj. Mi tutkorpe kaj tutanime ekdediĉis min al la instruado por studentoj de la Japanlingva kurso. Aparte mi ĉiusemajne donis al ili taskon skribi japane verkojn, eseojn kaj artikolojn. Al ĉiu skribitaĵo mi detale aldonis mian komenton. Por korekti iliajn manuskriptojn, plenajn de eraroj, necesis kelke da tagnoktoj. Iun tagon ili diris al mi: “Ni tre ĝojas je skribado, kaj ni donas unu al la alia reciproke montri skribitaĵojn, korektitajn de vi. Ili estas nia trezoro, kiel amleteroj de vi.”

    Studentoj parkeris korektitajn siajn verkojn kaj prezentadis antaŭ samklasanoj en lecionoj. En la fino de novembro mi okazigis oratoran konkurson de ĉiuj studentoj. Hazarde, mi devis veturi al Pekino kaj ne povis ĉeesti en la konkurso. Anstataŭ mi, ĉeestis mia edzino kaj s-ino Wang Yanli, japanlingva instruistino. Poste mi aŭdis, ke s-ino Wang Yanli ekploris, kortuŝite de mirinda altiĝo je japanlingva kapablo de studentoj. Kelke da studentoj skribis en siaj raportoj, ke ankaŭ ili emociiĝis je la larmo de sia instruistino.

    En tiama biblioteko de la universitato troviĝis neniom da japanlingvaj libroj. Do dum vintra ferio mi aĉetis kolektojn de japanlingva literaturo en japana brokantejo kaj sendis al Ĉinio en Zaozhuang. Sed je mia miro la libroj estis konfiskitaj en la doganejo de Jinan pro suspekto de kontrabando. Mia edzino fariĝis nervoza pro tiu akcidento, ĉar por konservo de multaj kestoj oni postulis de mi po cent yuanojn ĉiutage. Post kelkaj monatoj la problemo solviĝis dank’ al klopodo de Esperantistoj kaj libroj venis al Zaozhuang. Post tio fariĝis eble al gestudentoj legi originalojn de la japana literaturo kaj skribi impreson de la legado.

    Pli ol dek tiamaj studentoj eniris en prestiĝaj universitatoj, kursoj por diplomiĝintoj. Nun kelkaj el ili laboras kiel specialistoj de la japana lingvo. Mi ofte diradis al ili en miaj lekcioj, ke ili estas multe pli bonaj ol japanaj studentoj, kiujn mi instruis dum 35 jaroj en japanaj universitatoj, kiel Universitatoj de Saitama埼玉大, Tokio東大, Hitotsubashi一橋, Tokia Instituto de Teknologio東工大, Tokia Instituto de Fremdaj Lingvoj東外大. Tio ne estas komplimento, sed reala fakto. Sukcesintoj en enira ekzameno ofte ripozas en famaj universitatoj kaj ne povas trovi altan celon krom ekzameno. Malsukcesintoj, se vekiĝis, serĉas pli altan celon en sia vivo kaj eklernas diligente kaj fervore la ŝatatan objekton.

    En Zaozhuang tia bona tendenco daŭris dum tri-kvar jaroj. Instruante, mi mem verkis lernolibron de la japana lingvo. Gramatika tabulo, inventita de mi, estas unika kaj plej utila en la mondo, mi kredas. Iam mi volus publikigi ĝin por ĉiuj lernantoj de la japana lingvo en la tuta mondo.

    Ju pli amas ĉinajn studentojn, des pli mi respektas ĉinajn grandulojn. Jam en la infaneco mi parkeris budhismajn sutrojn kaj kelke da frazoj en Analektoj. Kompreneble, per japanlingva prononco de ideogramoj. En Japanio, mi legis verkojn de Mengzi, Laozi, Zhuangzi, Hanfeizi, Liezi, Huinanzi, Li Bai, Du Fu, Bai Juyi k. a. Sed mi ne sciis Mozi. En Zaozhuang-a universitato staras reliefo de Mozi. Tio instigis min al la legado de Mozi. Mi miris je moderneco de Mohismo, kaj samtempe estis ŝokita per kvalito de japanlingva traduko. Eĉ al mi estas malfacile kompreni tradukitajn frazojn en la japana. Do mi ekdefiis tradukistojn japanajn, poste ĉinajn kaj okcidentajn.

    Originalo de Mozi postulas grandan diapazonon de scienco, sociologio, filozofio, logiko, fiziko, militarto ktp. Nura scio de ideogramoj ne sufiĉas por deĉifri multe da frazoj kaj propozicioj. Dank’ al tio, ke mia specialaĵo estas pensa historio de Rusio, mi havigis al mi kutimon de filozofia disputo en diversaj kampoj. Mi eltrovis, ke ĉinaj inteligencioj, kiel Liang Qichao kaj Hu Shi, estis adorantoj de Mozi kaj ili laŭ sia pensmaniero tre similas al rusaj narodnikoj-revoluciuloj. Tio signifas, ke Mozi estas unu el antaŭirintoj de sociologio en Ĉinio. Kiel daŭrigo de mia studo pri Rusio, mi fervore tradukis Mozi kaj en la fino de 2014 mi tradukis ĝis la fina paĝo. Poste mi komparis mian tradukon kun diversaj tradukoj en la angla, germana, ĉina kaj japana.

    Sed estis malfacile publikigi Mozi. Sen s-ro Semio ne eblus efektivigi tion. Li konkeris por mi ĉiun ajn obstaklon kaj la libro aperis. La meritulo estas Zaozhuang-a Universitato kaj la gvidantoj. S-ro Semio movis ilin por realigi la publikigon kaj lasis elstarajn ĉinajn Esperantistojn provlegadi mian malneton. Sen kontrolo far de s-ro Zhu Mingyi mia traduko restus plena de misoj kaj eraroj. Fakte, Zaozhuang kaj s-ro Semio ebligis la publikon de Esperantigita Mozi.

    Zaozhuang estas riĉa je historiaj figuroj – Mozi, Xunzi, Mengzi, Meng Changjun k. a. Mi sentas min fariĝinta pli klera ĉi tie en la atmosfero de Suda Lu-regno. Nun mi fintradukis verkon de Zhuangzi. Krom la ĉina, la japana kaj la angla, ne troviĝas en la mondo legebla traduko de Zhuangzi. Ekz-le, estas ruslingva traduko, sed fuŝa. Mi esperas, ke mia traduko helpos al amantoj de Zhuangzi en la tuta mondo pli profunde kompreni la ĉinan unikan ideon. Mi esperas, ke iam venos la tempo, ke por kompreni la ĉinan klasikaĵon nepre necesas lerni Esperanton. Studentoj de Zaozhuang-a universitato heredu tradicion de elstaraj Esperantistoj, kiel Li Shijun, Wang Chongfang k. a.

    Kompare kun la japanlingvaj, niaj studentoj de Esperanto estis malpli diligentaj. Kvankam kelke da diplomiĝintoj nun laboras en Esperantujo, tamen multaj ne povis daŭrigi la lernadon kaj malaperis. Post lernado de baza gramatiko ili ne deziris aktive legi Esperante librojn, kvankam estas sufiĉe multe da libroj en Esperanto-Muzeo. Sen amataj libroj kaj vortaroj ne altiĝas lingva kapablo. Granda estas diferenco inter faka kaj libervola lernoobjektoj. Baldaŭ fondiĝos la Esperanta fako en nia universitato. Tio estas historia afero por tutmonda Esperantujo. Mi esperas, ke tiam naskiĝos ĉi tie specialistoj de Esperanto.

    Mi estas tre feliĉa, ke ĉi tie en Zaozhuang mi renkontis noblajn personojn, kiel Sun Mingxiao kaj Sun Shoude. Ili montras kiel granda estas forto de unu sola persono. Per sia nobla strebado ili vivas en historio kaj movas antaŭen Esperanton por homaro de la tuta mondo. Fine mi ripetos mian vorton por la malferma ceremonio de nova domo en Esperanta arbaro.


    Ho, geknaboj,

    Fariĝu granda arbo,

    Ke venu iam homarano

    Kaj ripozu ĉe vi.


    2018/5/8