Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojOratora Konkurso de EsperantoLa 9-an de majo, 2018, okazis Oratora Konkurso de Esperanto en la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato. Ĝin organizis la muzeo por altigi la Esperanto-kapablon de la membroj de studenta Esperanto-rondo en la universitato. 6 studentoj partoprenis en la konkurso. Ilin juĝis s-ro Sun Mingxiao(Semio, direktoro de la muzeo), d-ro Sasaki Teruhiro(japana esperantisto; eksprezidanto de KAEM), d-ro BAK Giwan(korea esperantisto), s-ro Sato Ryusuke(japana esperantisto), s-rino Gim Jeongmi(korea esperantisto) kaj ankaŭ 2 studentoj, kiuj estis la gajnintoj de lastjara konkurso, nome Li Bochuan(Briko) kaj Cui Xuefen(Unua). Laŭ iliaj juĝoj la 1-a premio iris al Li Xin(Folia), la 2-a al Zhang Qin(Ora), la 3-a al Rei Xiaoxue(Neĝa) kaj Yang Fan(Poma), kaj la memora premio iris al Lu Farui(Berila) kaj Tan Huiwen. La premiitoj ricevos monhelpon por la partopreno en la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japnaio kaj Koreio, ĉi jare okazonta en Nara, Japanio.
2018/5/10 |