ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    La Arkivo-Buroo de la provinco Shandong selektis Esperanton

    La Arkivo-Buroo de la provinco Shandong, Ĉinio, lastatempe publikigis, ke ĝi selektis 12 valorajn arkivojn de la provinco. En la listo de la 12 arkivoj troviĝas Esperanto-arkivo ĉe la 3-a vico. Ĝi estas “La rolo de Esperanto ĉe la unuatempa traduko-literaturo de Ĉinio”, proponita de la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato.

    Kaj la buroo proponis, ke ĉiuj akademiaj kaj esploraj instancoj en la provinco klopodu konservi, heredigi kaj utiligi la selektitajn materialojn en ĉiuj kampoj de iliaj agadoj.

    2018/6/22