ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Adiaŭa kunsido por Prof. D-ro Sasaki Teruhiro en la muzeo

    La 27-an de junio posttagmeze okazis adiaŭa kunsido por S-ro Sasaki Teruhiro en la Esperanto-Muzeo. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 30 gesamideanoj, kaj unukore bedaŭris lian foriron. Li revenos al Japanio post 6 jaroj da instruado en Zaozhuang Universitato. Li instruis Esperanton, japanan lingvon kaj rusan lingvon en la universitato, kaj ankaŭ por la muzeo kaj la Esperanto-movado en la urbo Zaozhuang li kontribuis multe.

    La universitato donis al li la titolon de ‘Speciale Invitita Profesoro’ por honori lin. Li donacis multajn materialojn pri la granda ĉina pensulo Mozio al la universitato. Antaŭ jaroj li ankoraŭfoje donacis pli ol 600 librojn al la biblioteko de la universitato, kiujn li tre malfacile transportis de Japanio al Ĉinio per sia privata mono kaj klopodo.











    2018/6/28