Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojStarigo de Esperanto-Instituto de Zaozhuang UniversitatoLa 3-an de julio, 2018, ĉe la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato kunsidis esperantistoj de 3 landoj, nome s-ro Sun Mingxiao, s-inoj Gao Hui kaj Li Hui el Ĉinio, kaj d-ro Bak Giwan kaj s-ro Sato Ryusuke respektive el Koreio kaj Japanio, kaj diskutis pri la starigo de Esperanto-Instituto en la universitato. Decidiĝis la starigo kaj ili diskutis ankaŭ pri la estontaj laboroj de la instituto. Al la instituto membriĝas ankaŭ kelkaj aliaj, nome d-ro Sasaki Teruhiro(japano), la speciala profesoro de Zaozhuang Universitato, d-ro Maciej St. Zieba(polo), s-ro Pradip Ghimire(nepalano) kaj s-ino Wu Juan(ĉinino). La instituto planas eldoni 3-5 librojn kaj aperigi 3-9 sciencnivelajn artikolojn en venontaj 3 jaroj. Kaj ĝi planas organizi ĉiujare Esperanto-simpozion kaj partoprenigi membrojn al almenaŭ 2 internaciaj (aŭ enlandaj) Esperanto-kongresoj. La instituto petos sankcion de la universitato, kaj ĝi baldaŭ fariĝos oficiala instituto de la univesitato.
(post la kunsido; fotita de f-ino Chui Xuefen) 2018/7/4 |