ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Subskribo-ceremonio inter UEA, ILEI kaj Zaozhuang Universitato

    La 29-an de julio okazis subskribo-ceremonio inter UEA, ILEI kaj Zaozhuang Universitato pri strategia kunlaboro ĉe la 103-a UK en Lisbono, Portugalio. La 3 instancoj kunlaboros por la pligrandigo kaj plibonigo de la muzeo kaj prosperigo de la nove starigita Esperanto-fako de la universitato. Kaj surbaze de tiu interkonsento la muzeo de nun nomiĝos ‘Internacia Esperanto-Muzeo’, kaj la universitato fariĝos la centro de Esperanto-eduko en la mondo.

    Prof. D-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kaj s-ino Mirejo, la prezidanto de ILEI, kaj Prof. D-ro Li Dong, la prezidanto de Zaozhuang Universitato, ili kune subskribis la interkonsenton en la partopreno de ĉirkaŭ 150 ĉeestantoj. Kaj prof. Mark Fettes diris, ke li sendos reprezentanton de UEA al la Gratula Konferenco por la 5-jara datreveno de la muzeo en venonta novembro. 


    2018/8/11