ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    S-ro Peng Zhengming(Trigo) vizitis la muzeon.​

    La 10-an de aŭgusto, 2018, s-ro Peng Zhengming(Trigo), la prezidanto de Hubei Esperanto-Asocio, vizitis la muzeon. Lin bonvenigis la direktoro de la muzeo, la vicsekretario de ĈEL, s-ro Sun Mingxiao, kaj korea esperantisto d-ro Bak Giwan. Li vizitis ankaŭ la Esperanto-Parkon, kie lin bonvenigis la direktoro de la parko, s-ro Sun Shoude.

    Rigradante la muzeon kaj la parkon, s-ro Peng admiris la okulfrapan progreson kaj disvolviĝon de la Esperanto-movado en la urbo kaj en la universitato Zaozhuang, nome la prepariĝo de Esperanto-Parko por tutmonda esperantistaro kaj la eldonprojekto de s-ro Hu Guozhu, la nova konstruprojekto de la muzeo en la nova kampuso de la universitato kaj la nova starigo de Esperanto-fako en la universitato.


    2018/8/14