Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojMalfermiĝis Esperanto-fako de la Zaozhuang-a UniversitatoZaozhuang-a Universitato en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong, Ĉinio, oficiale malfermis 4-jaran bakalaŭran kurson de Esperanto ekde la aŭtuna semestro de kuranta jaro, 2018, kun la permeso de ĉina ministerio pri edukado. Ĝi apartenas al la fakultato de fremdaj lingvoj, kaj ĉi-jare ĝi varbis entute 25 studentojn. Kaj ili eklernos Esperanton post 10 tagoj da militistara trejnado deviga al novaj studentoj. Ĝi estas la unua 4-jara bakalaŭra kurso en Ĉinio, kaj nuntempe kredeble unu sola tia kurso en la mondo. Studentoj de la kurso lernas ne nur Esperanton, sed ankaŭ anglan lingvon (fremdlandaj studentoj lernas ankaŭ la ĉinan) kaj ekonomikajn lecionojn. Post sukcesa 4-jara lernado ili ricevos bakalaŭran diplomon de Esperanto. Nun en la universitato troviĝas Esperanto-Muzeo malfermita en la jaro 2013, kaj de 2011 Esperanto estas daŭre instruata kiel elektebla lernobjekto fare de s-ro Sun Mingxiao(Semio) kaj la japana esperantisto d-ro Sasaki Teruhiro. Nun s-ro Sun Mingxiao, kiu sindone kaj sukcese laboris por la starigoj de la muzeo kaj la Esperanto-fako, laboras kiel direktoro de la muzeo. Kaj en la universitato ekde 2016 kune laboras ankaŭ esperantistoj el Koreio (d-ro Bak Giwan) kaj el Japanio (s-ro Sato Ryusuke), instruante Esperanton kaj gvidante la Esperanto-klubon de studentoj. En venonta oktobro venos d-ro Maciej St. Zieba el Pollando kaj kune instruos en Esperanto-fako. Kaj d-ro Sasaki, kiu laboris dum 6 jaroj en la universitato kiel profesoro de Esperanto kaj la ursa kaj kiel gvidanto de Esperanto-klubo, revenis al Japanio en lasta junio. Li tamen eble povos kunlabori kiel speciala profesoro de la universitato en la estonteco. La Esperanto-fako ĉi-jare varbis studentojn nur el la provinco Shandong, sed ĝi planas varbi studentojn el la tuta lando, kaj ankaŭ fremdlandajn studentojn el la tuta mondo en baldaŭa estonteco. Se vi havas intereson pri lernado kaj diplomo de Esperanto, vi povas kontakti jenan retadreson: zzxygjc@163.com (Internacia fako de la universitato) aŭ semio@163.com. Hejmpaĝo de la universitato http://www.uzz.edu.cn/
2018/9/15 |