ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Vizito al ĈEL, EPĈ

    La studentoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato vizitis ĈEL, EPĈ, de la 15-a ĝis la 17-a de novembro. Ilin akompanis la profesoroj de la fakultato de fremdaj lingvoj (al kiu apartenas la Esp-fako) kaj ankaŭ la gvidprofesoro de Esperanto, s-ro Li Weilin.

    Ili renkontiĝis kun la studentoj de Esperanto-rondoj de Pekina Lingva Universitato kaj Universitato de Internacia Komercado kaj Ekonomiko en Pekino, kaj kune havis amuzan tempon, interŝanĝante spertojn kaj opiniojn pri Esperanto-lernado kaj Esperanto-movado.

    La dekano de la fakultato de fremdaj lingvoj de Zaozhuang Universitato, s-ino Han Jianxia, diris, ke la universitato planas sendi ĉiujn studentojn de la fako al la venontjara Ĉina Tutlanda Esperanto-Kongreso.






    2018/11/20