ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Pompa 5-jara Jubileo de Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato

     

    2-an de decembro 2018 la 5-jara Jubileo de Esperanto-Muzeo de Zaozhuang-a Universitato okazis en la universitato, pli ol 200 instrusitoj,studentoj kaj esperantistoj el Koreio, Japanio, Islando, Irano, Pollando kaj Ĉinio partoprenis en la jubilee.prof. prezidanto de la universitato Li Dong prezidis la jubileon,sinjorino Chen Shi,la estrino de EPĈ kaj vicprezidanto de ĈEL,prof.Cao Shengqiang,la vicprezidanto de ĈEL kaj Sinjoro Ragnar Baldursonla ministra konsilanto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio faris paroladon en la jubileo.

     En la jubileo la partoprenatoj vizitis la foto-ekspozicion de Esperanto-Muzeo, spektis la brilan filmeton pri la muzeo kaj ĝuis la artan prezenton kun dancoj kaj kantoj.

    La universitato ricevis pli ol 40 gratulajn mesaĝojn el 16 landoj, prof.Mark, la prezidanto de UEA kaj sinjorino Mirejo,la prezidantino de ILEI sendis al la universitato la mesaĝojn, prof. Li Dong, la prezidanto de la universitato voĉlegis la mesaĝon de UEA.

    Raportis Semio

    2018/12/6