ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    la 159-a Zamenhofnasko kaj la jarkunveno de Shandong-a Esperanto-Klubo

    En la antaŭtagmezo de la 16-a de decembro, 2018, okazis la jarkunveno de Shandong-a Esperanto-Klubo kaj samtempe la 159-a Zamenhofnasko, en la partopreno de 26 membroj. D-ro Bak Giwan, la vicprezidanto de la klubo prezidis ĝin, kaj la prezidanto, s-ro Sun Mingxiao raportis la laborojn de la klubo dum la jaro 2018. Laŭ la raporto la membraro de la klubo kreskis je 13 novaj membroj kaj nun ĝi havas entute 76 membrojn. Inter la membroj troviĝas esperantistoj el fremdaj landoj, nome, Koreio, Japanio kaj Pollando kaj ankaŭ el diversaj aliaj provincoj kaj urboj de Ĉinio, nome, Pekino, Zhejiang, Guangxi. La membroj de la klubo partoprenis en du grandaj internaciaj Esperanto-eventoj, nome, la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en Nara, Japanio, kaj la 103-a Universala Esperanto-Kongreso en Lisbono, Portugalio. Kaj ankaŭ vizitis Tajvanon por kultura interŝanĝo la prezidanto de la klubo kun la gvidantoj de la univesitato.

    Kaj en la kunveno kelkaj elstaraj membroj estis premiitaj. Kaj la prezidantino Wang Jing kaj la vicprezidantino Zhang Qin de la Studenta Esperanto-Asocio de la universitato prezentis siajn spertojn kaj memorojn pri ĉi-jara lernado kaj agado pri Esperanto.

    2018/12/17