ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Internaciaj Novaĵoj

    NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

    La bezono senti nin kune

    Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias? Preter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster ajna organiza kadro. Se multiĝas komencantoj kaj progresantoj, kiuj apenaŭ scias, kio estas UEA -- en kiu senco mi estas ilia prezidanto?

    Kaj tamen, tamen… mi komprenas mian antaŭulon.

    En la regulaj retkunsidoj de la Estraro, ĉiun duan semajnon, ni traktas amason da temoj kiuj tuŝas la vivon de Esperantujo, ne nur en la riĉaj landoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed krome kaj eĉ precipe en la “plimulta mondo” – la landoj, kie loĝas la plej granda parto de la homaro. En tiuj kunsidoj, oni ekhavas pli ĝustan komprenon de la vasteco kaj diverseco de nia tutmonda komunumo. Kaj temas ne nur pri la nunaj esperantistoj. Nia Estraro devas krome pensi pri la potencialaj esperantistoj – pri tiuj milionoj da homoj, kiuj enkore estas niaj samideanoj, eĉ se ili ankoraŭ ne trovis sian vojon al la lingvo. Ili ekzistas ĉie, en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la mondo, kaj ne nur en tiuj lokoj, kiujn ni mem persone konas aŭ konsideras gravaj.

    Tiu malfermiteco, tiu zorgo pri ĉiuj homoj, kies korojn tuŝis aŭ povus tuŝi la revo kaj realo de Esperanto – tio estas kerna vivneceso por asocio, kiu aŭdacas nomi sin universala. Mi estas fiera, ke UEA ekde sia fondo ludas tiun vojmontran rolon. Tiuj samaj valoroj respeguliĝas ekzemple en niaj fondaĵoj, nemalhavebla rimedo por konkrete esprimi solidarecon inter homoj pagipovaj kaj nepagipovaj, inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento. Miloj kaj miloj da tiaj agoj de reciproka, transkultura aprezo kaj subteno fluas tra niaj kontoj ĉiujare.

    Ankaŭ la nova membrosistemo de UEA enkorpigas tiujn valorojn. Ĉiu membriĝo de homo el riĉa lando subvencias la malpli kostan aliĝon de homo el malpli riĉa lando. Ĉiu membriĝo estas, do, solidara ago. Kiel ajn evoluos la organizaj kaj kulturaj formoj de la Esperanto-movado, mi estas certa, ke restos bezono de tia komuna universala asocio, en kiu ni povas senti nin kune – asocio kiu ebligas al ĉiuj homoj, per la simpla pago de kotizo, esprimi sian kredon je la nuno kaj estonteco de Esperanto.

    Tial, sojle de nova jaro, mi invitas ĉiujn legantojn de ĉi tiu mesaĝo aliĝi al UEA, montrante tiel fidon al nia komuna forto. Kaj samtempe mi sendas bondezirojn ne nur al niaj aktualaj membroj, sed al ĉiuj homoj, kies vivon lumigas la lingvo de Zamenhof. Viaj zorgoj estas niaj zorgoj; viaj aspiroj estas niaj aspiroj. Kiel via Prezidanto, mi laboras kun niaj estraranoj kaj komitatanoj, niaj ĉefdelegitoj kaj komisiitoj, niaj mecenatoj kaj honoraj membroj, por kunkonstrui tian mondan asocion, kiun ni ĉiuj meritas kaj bezonas.

    Mi deziras entuziasman, amikecan, kaj solidarecan jaron 2019 al ĉiuj esperantistoj!

    2019/1/4