ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Internaciaj Novaĵoj

    Mesagxo al cxinaj instruistoj de Esperanto

    Mesagxo al cxinaj instruistoj de Esperanto el Guy Camy, estro de la Komisiono pri Edukado de la Franca Esperanto-Federacio:

    Objekto: Alvoko al aperigo de Esperanto-kursoj en lernejoj en edukado.net

    En februaro 2017, la franca ministerio pri edukado oficiale sciigis apartan komisionon de Esperanto-Francio, ke eksperimenta Esperanto-instruado povas jam ekokazi, kie lernejestroj bonvolos. Notinde estas, ke post maksimume kvinjara taksado la ministerio pripensos plivastigi la enkondukon de nia komuna lingvo en la francan edukadan sistemon, se sufiĉe da gelernantoj kaj instruistoj montriĝos interesataj ĝin lerni kaj instrui. Kompreneble, endas ke ni sukcesigu tian (eble) decidigan okazon por nia movado!

    Sekve, ekde la lernejjaro 2017-2018, esperanto estas instruita en pli malpli deko da lernejoj, bazajn aŭ mezajn. Resulte, jam fine de la lernej-jaro 2018 kelkaj interkomunikaĵoj ekokazis inter lernejoj de malsamaj landoj. Bonega atingaĵo, ĉu ne ? Tamen, la franca ministerio informis nin ke tio « ne sufiĉas » : do, tiuj nombroj devas plialtiĝi.

    Tial, por kuraĝigi pli da lernejestro(in)oj, geinstruistoj kaj gelernantoj partopreni la eksperimenton, estus ege alloge,  ke ni povu pruvi ke esperanto estas instruata ankaŭ en kiel eble plej multaj lernejoj kaj landoj ĉefe en Ĉinio! Ju pli tio impona estos tia listo des pli tia eksperimento iĝos altira, ne nur en Francio sed, espereble, ankaŭ en la tuta mondo! 

    Tiucele estas lanĉita grava alvoko, por ke ĉiu esperanto-instruanto/isto en lernejoj enskribiĝu en la nura oficiala listo kaj mapo disponeblaj ĉe Edukado.net.

    La ĝisdatigon de tiu listo eblas fari ĉe: http://edukado.net/kursejo. 

    Antaŭdankon al ĉiu kunlaboronto.

     Plej kore.

    Guy Camy

    2019/2/20