ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Ekspliko-Konkurso de Esperanto-Muzeo

      Ekspliko-Konkurso de Esperanto-Muzeo

      En la posttagmezo de la 3-a de aprilo, 2019, okazis la 1-a Ekspliko-Kongkurso de Esperanto-Muzeo en la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato. Ĝin organizis la Departemento de Internaciaj Kunlaboro kaj Interŝanĝo kaj la Fremdlingva Instituto de la universitato, kaj efektive okazigis ĝin la studenta Esperanto-Rondo de la universitato. Ĝin partoprenis pli ol 30 gestudentoj el diversaj fakoj, kaj la 1-an premion gajnis s-ro Sun Yesheng, studento de la Esperanto-Fako, kaj la 2-an gajnis f-ino Xie Menglei de la Instituto de Politiko kaj Leĝo kaj s-ro Li Xianglong de Esperanto-Fako, kaj la 3-an gajnis f-inoj Du Junfeng kaj Zhang Yue, Ma Jinxiu, ĉiuj de la Esp-Fako.

      Prof. Li Weilun de la Pekina Lingva Universitato, s-ro Huang Chengliang, vicsekretario de la branĉo de la Ĉina Komunista Partio de la Fremdlingva Instituto, profesorino Wu Juan de Fremdlingva Instituto, s-ro Liang Yukun, la sekciestro de la Oficejo de Internaciaj Kunlaboro kaj Interŝanĝo, s-ro Sun Mingxiao, la ĉefdeĵoranto de la muzeo, profesorinoj Gao Hui kaj Li Hui kaj fremdlandaj profesoroj Bak Giwan, Jin Zhengmei (ambaŭ el Koreio), Maciej St. Zieba (el Pollando) kaj Sato Ryusuke (el Japanio), ĉiuj partoprenis en ĝi kiel juĝantoj.






    2019/4/9