ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Kunsido por la partopreno en la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto

    En la 18-a de aprilo posttagmeze okazis kunsido por la partopreno en la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. La kongreso okazos en Danang, Vjetnamio, de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo, kaj en ĝi partoprenos entute 12 esperantistoj el Zaozhuang Universitato: 6 profesoroj kaj 6 studentoj. Profesoroj Bak, Giwan kaj Maciej St. Zieba faros prelegojn en la kongreso, kaj la studentoj prezentos dramon titolitan ‘Bari atakon de lando Chu al lando Song’ (simple ‘Mozi’) kaj ankaŭ esperanto-kantojn en la Internacia Vespero.

    En la kunsido partoprenis ankaŭ la direktoro kaj sekciestro de la Oficejo de Internacia Kunlaboro de la universitato, nome prof. Sheng kaj s-ro Yang, kaj ili donis al la partoprenantoj kelkajn gratulajn kaj admonajn vortojn por la vojaĝo. 


    2019/4/18