ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    La 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazis en Danang, Vjetnamio


    La 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazis en Danang, Vjetnamio, en 25-28 de aprilo kun pli ol 280 partoprenantoj el 22 landoj. La temo de la kongreso estis “Esperanto kaj kultura diverseco en Azio kaj Oceanio”.

    De la universitato Zaozhuang partoprenis entute 12 esperantistoj: 6 geprofesoroj kaj 6 gestudentoj. Kaj d-roj Bak Giwan kaj Maciej St. Zieba de Zaozhuang Universitato prelegis kun la titoloj respektive “Vivi en Ĉinio kiel fremdlanda esperantisto” kaj “Orientaj filozofioj per okuloj de okcidentano”. Kaj la 6 gestudentoj prezentis malgrandan dramon pri “Mozi” en la Internacia Vespero.

    En la kongreso la studentoj diversmaniere aktivis por propagandi la Esperanto-muzeon kaj la Esperanto-fakon de la universitato, kaj donacis la librojn “Mozi” kaj “Strangaĵoj de LiaoZhai” al Korea Esperanto-Asocio kaj Vjetnama Esperanto-Asocio.


    2019/6/2