ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    160-a Zamenhofnasko

    Shandong-a Esperanto-Klubo festis la 160-an Zamenhofnaskon kun 56 membroj el la urboj Zaozhuang, Linyi kaj Taian, en la 15-a de decembro, 2019.

    Profesoro Bak Giwan, korea esperantisto, prezidis la ceremonion, kaj profesorino Li Hui raportis la laboratingojn de la sekcioj de la klubo de la jaro 2019. S-ino Zhang Yan publikigis la nomojn de la premiitaj membroj por la jaro 2019, kaj profesorino Wu Juan publikigis la regularon de la klubo. S-ro Sun Mingxiao(Semio) prelegis pri la familio de Zamenhof, kaj japana esperantisto, profesoro Sato Ryusuke prelegis pri la vivo de nuntempaj japanaj junuloj. Kaj du studentinoj de la Esperatno-fako de Universitato Zaozhuang faris prelegojn pri Esperanto. F-ino Zhang Yue prelegis pri siaj du-fojaj esketerlandaj vojaĝoj per Esperanto kaj f-ino Yu Ronghua pri siaj pensoj kaj spertoj pri Esperanto en la titolo ‘Mi kaj Esperanto’.

    La regularo de la klubo estis akceptita kaj la membroj de la plenumkomitato estis ŝanĝitaj. Profesorino Wu Juan de la fremdlingva fakultato de la universitato Zaozhuang estis elektita kiel vicprezidanto, profesorino Gao Hui kiel ĝenerala sekretario, kaj la respondeca deĵoranto de la Esperanto-muzeo, s-ino Zhang Yifan kiel vicsekretario.

    Kaj oni havis ankaŭ tempon por aŭkcio, kiun prezidis prof. Sato. Ĉi-jare ĝi okazis por la unua fojo, kaj ĉirkaŭ 20 Esperantaĵoj estis tute elvenditaj sukcese. Kaj la 1-agradanoj de la Esperanto-fako kantis ĥore ‘Mia, mia patrujo’.

    Post la komuna bankedo la komerca sekcio de la klubo havis kunsidon por diskuti, kiel ni povos servi Esperanto-movadon per komercaj laboroj. Ĝin prezidis s-ino Zhang Yan.

    2019/12/19