ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Simpozio pri la traduko de la libro “Multkolora Silkvojo”

    La 7-an de novembro, 2020, okazis simpozio pri la traduko de la libro “Multkolora Silkvojo” en la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato. Partoprenis en ĝi d-ro BAK Giwan, korea esperantisto, kaj lia edzino, s-ino Gim Jeongmi, kaj kelkaj tradukantoj.


    Ĝin prezidis s-ro Sun Mingxiao (Semio), la ĉefrespondeculo de la projekto, kaj f-ino Yang Fan, administranto de la projekto, klarigis diversajn malfacilajn problemojn de la traduklaboro. Kaj oni kune diskutis pri la tradukmaniero de la rakonto-titoloj troviĝantaj en la libro.


    La tradukoprojekto de la libro “Multkolora Silkvojo” estas unu el la ĉefaj taskoj de Zaozhuang Universitato por la kuranta jaro. La libro enhavas diversajn rakontojn pri historio, kulturo, geografio, religio, ktp. rilate al la regionoj de la Silkvojo. Kaj tial la traduko estas tre malfacila kaj grava.


    2020/11/25