ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    La 2-a Kuratora Konkurso por la Esperanto-Muzeo


    La 26-an de novembro, 2020, la Studenta Esperanto-Asocio de Zaozhuang Universitato, Ĉinio, organizis la 2-an Kuratoran Konkurson por la Esperanto-Muzeo de la universitato, en kiu partoprenis entute 11 konkursantoj. Ili klarigis la ekspoziciitajn materialojn al gastoj, kaj 4 profesoroj kaj kelkaj antaŭuloj-studentoj juĝis iliajn parolomanierojn, sintenojn kaj klarigenhavojn, ktp. Ili parolis ĉefe en la ĉina, kaj kelkaj el ili en ambaŭ lingvoj, ĉine kaj Esperante. La unuan premion gajnis la studento nomata Song Zhenyuan (Esperante Rimedo). Ĝi estas studenta evento, per kiu la universitato volas eduki kuratorojn por la muzeo. Kaj tial ĝin subvencias la Internacia Eduka Fakultato kaj la Fremdlingva Fakultato.


















    2020/12/3