ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Anonco

    La Simpozio de ILEI 2026

    La 59-a Kongreso de ILEI

    La Simpozio de ILEI 2026

    “Plialtigi lingvan konscion” / “Heightening linguistic consciousness”

    Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio, 2026/07/11-12

    La Simpozio estas la plej grava parto de la Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu okazas ĉiun jaron en malsama lando. Ni multe ĝojas, ke en 2026 gastigas ĝin Zaozhuang-a Universitato, kie troviĝas la plej granda Esperanto-Muzeo el Azio kaj kvarjara Esperanto-fako. La celo  de la Simpozio estas internacie kunparoligi esperantistajn kaj neesperantistajn universitatanojn por antaŭenigi nian pripensadon pri la instruado de Esperanto kiel ponto por interkultura kaj interfaka diskutado.

     

    La Simpozio 2025 okazis en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, kaj estis dediĉita al “AI kaj kulturo”. Profesoroj el Bosnio, Ĉinio, Hispanio, Japanio kaj Usono esploris diversajn flankojn de tiu nuntempe kerna temo: de teknologio al sociologio, de arto al psikologio, de literaturo al filozofio. La tuta simpozio spekteblas en dediĉita ludlisto en nia jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI”.

     

    Ankaŭ por la Simpozio 2026 sin anoncis multaj profesoroj, doktoroj kaj fakuloj el ĉinaj kaj eksterlandaj universitatoj kaj institucioj, plejmulte esperantistaj, sed ne nur. La temo daŭrigas nian ĝisnunan pripensadon, fokusiĝante pli precize pri la lingva parto. Niaj ĉefaj demandoj estas:

    n Kiel ni povas pli efike uzi la novajn teknologiojn por stimuli konscian lingvolernadon?

    n Kiuj enklasaj strategioj povas subteni pli konscian lingvolernadon?

    n Kiel ni povas kreskigi konscion pri la graveco de lingva diverseco en la mondo?

    n Kiel literaturo kaj teatro povas helpi plialtigi lingvan konscion?

    n Kiel la logika strukturo de Esperanto estas rimedo por kreskigi metalingvistikan kompetenton?

    n Kiel Esperanto-muzeoj povas helpi nin plialtigi lingvan konscion?

    n Kiel metalingvistika kompetenteco povas esti bazo de intelekta fundamento?

    n Kiel la historio de metalingvistiko povas esti legata de la retorika vidpunkto?

     

    La Simpozio okazas hibride (ĉeeste kaj rete) por la prelegantoj kaj kongresanoj, kiuj ne fizike venos al Zaozhuang.  La simpoziaj lingvoj estas Esperanto, la ĉina kaj la angla (kun Esperanta traduko).

     

    La organizanto de la Simpozio: D-ro Alessandra Madella, Vic-prezidanto de ILEI,

                                                       Esperanta Fako, Departemento de Fremdaj Lingvoj,

       Zaozhaung-a Universitato,  Zaozhuang

       Programo de la Simpozio de ILEI 2026

     

    Unua tago: La 11-an de Julio, Nova Kampuso

     

    13:30-13:40 Alessandra Madella: Enkonduko de la unua tago.

    13:40-16:10 Sesio 1: “Enklasaj strategioj kaj teknologioj por konscia lingvolernado”: 
    Rama Mathew (Plialtigi la metakognan konscion de la lernantoj), Fatemeh Madiseh (Altigi verko-kapablojn pere de generipova AI), Barbara Loranc (Peraj strategioj en interkultura virtuala interŝanĝo), Iino Atsushi (Kiel japanaj lernolibroj pritraktas lingvajn temojn?). Antje Neuhoff (Virtualaj lingvokafejoj).

     

    16:30-18:00 Sesio 2: “Plialtigi lingvan konscion pere de arto”: 
    Paola Bertolone (Lingvo en la teatro), Sara Spanò (Magia realismo en itala literaturo), Julian E. Preece (Lingvoj en la laboro kaj vivo de Elias Canetti)

    Dua tago: La 12-an de Julio, Nova Kampuso

     

    09:00-9:10 Alessandra Madella: Enkonduko de la dua tago.

     

    09:10-9:50 Sesio 3 “Metalingvistiko de la retorika vidpunkto”:

    Alessandra Madella kun respondo de David J. Depew (W. James kaj E. L. Thorndike pri mensa disciplino kaj transferoj)

     

    09:50-12:00 Sesio 4 “Kreskigi konscion pri lingva diverseco en la mondo”:

                                                Bengt-Arne Wickström (La graveco de lingva statuso kiel identigilo por ĝia travivo), Aikawa Takuya (Eta historio de hangula literatura stilo), Yu Mei, Tan Zhongqi, Wei Yongquan (Etna kultura interŝanĝo en Yunnan), Pan Zhongwu (Limoj de lingvo, limoj de mondo)

     

    14:00-15:40 Sesio 5: “Esperanto kaj metalingvistika kompetento 1”:

    Ilona Koutny (Lingva kaj kultura konsciigo tra Esperanto), Katalin Kováts (Konscia memtaksado de lingvaj kapabloj baze de KER), François Lo Jacomo (La lerneja eksperimento de Helmut Sonnabend), Spomenka Štimec (La Zagreba Metodo)

     

    16:00-18:00 Sesio 6: “Esperanto kaj metalingvistika kompetento 2”

    Bernhard Tuider (La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko). Ekaterina V. Bebenina (Metalingvistika kompetenteco kaj plurlingveco). Kimura Goro (Kiel plialtigi interlingvan konscion). A. Giridhar Rao (Strategioj en Barato por plialtigi lingvan konscion)

    Prezento de prelegantoj kaj prelegoj

     

    Sesio 1: “Enklasaj strategioj kaj teknologioj por konscia lingvolernado

    Session 1: “Classroom strategies and technologies for conscious language learning”

     

    1-a) Dr. Rama Mathew, Delhi University, India

            D-ro Rama Mathew, Universitato de Delhi, Barato

     

    “Increasing students’ metacognitive awareness: a study in an Indian school classroom”

    “Plialtigi la metakognan konscion de la studentoj: studo en klasĉambro de barata lernejo”

     

    Abstract: The presentation shows and discusses data from a recently conducted study on ways of increasing the metacognitive awareness of Indian pupils.

     

    Resumo: La prelego montras kaj diskutas datumojn el freŝdata studo pri manieroj pliltigi la metakognan konscion de barataj lernantoj.

     

    On the presenter: Rama Mathew has over forty years’ experience as a teacher, teacher educator and researcher in India (at the EFL University and Delhi University), Bangladesh and Sierra Leone. She has worked with teachers and researcher on CPD and language assessment projects. She has several publications and presentations to her credit. Her research interests include language assessment, teaching English to young learners, continuing professional development (CDP) of teachers, and multilingual education. She won the British Council’s South Asia ELTON Award for Outstanding Achievement in 2024.

     

    Pri la preleganto: Rama Mathew havas pli ol 40 jarojn da sperto kiel instruistino, instruista trejnistino kaj esploristino en Barato (ĉe la Centra Instituto de la Angla kiel Fremdlingvo kaj ĉe la Universitato de Delhi), Bangladeŝo kaj Sieraleono. Ŝi laboris kun intruistoj kaj esploristoj pri projektoj rilataj al Daŭra Profesia Disvolvo kaj lingvotestado. Ŝi havas je sia kredito plurajn publikaĵojn kaj prelegojn. Ŝiaj esplorinteresoj inkluzivas lingvotestadon, instrui la anglan al junaj lernantoj, daŭra profesia disvolvo de instruistoj kaj plurlingva edukado. Ŝi gajnis la Premion ELTON de la Britia Konsilio por Elstaraj Atingoj en 2024

     

    1-b) Dr. Fatemeh Madiseh, Sultan Qaboos University, Oman.

            D-ro Fatemeh Madiseh, Universitato Sultan Qaboos, Omano

     

    “Enhancing Writing Skills with GenAI: Custom GPT as writing assistant”

    “Altigi verko-kapablojn pere de Generipova AI: Custom GPT kiel verk-asistanto”

    Abstract: This study investigates the use of Generative AI to personalize reflective writing through a corpus-driven approach. It examines the effect of integrating generative AI and corpus analysis in tailoring L2 writing instruction to address the unique linguistic profiles of English for Academic Purposes (EAP) learners using the DIEP model (Description, Interpretation, Evaluation, Planning). The study utilizes a quasi-experimental pre-test/ post-test design featuring intervention and comparison groups. Initially, learners from both the intervention and comparison groups are asked to complete a short in-class pre-test that is in-line with the curriculum and based on a reflective writing prompt in order to establish baseline proficiency in English essay writing.

     

    During the first 4 weeks of writing instruction, students in both groups continue with regular instruction based on the prescribed materials. In the proceeding 4 weeks, the comparison group continues with regular instruction while the teacher of the intervention group uses a corpus-driven approach through GenAI to customize instruction and student tasks/activities according to each learner’s specific needs. After the instructional intervention phase is complete, both groups take an in-class posttest, with results compared with the pretest to determine if statistically significant improvements in writing have occurred due to the integration of GenAI in writing instruction. Study results have the potential to enhance writing instruction across English-medium programs, and to pave the way for larger-scale research into the application of generative AI to enhance general teaching efficiency at the university and beyond.

     

    Resumo: Tiu ĉi studo esploras la uzon de Generipova AI por personigi pripensan verkadon per korpus-orientita aliro. Ĝi ekzamenas la efikon integri generipovan AI kaj korpusan analizon en la fasonado de verkaj instrukcioj celantaj la unikajn lingvajn profilojn de la lernantoj de la Angla por Universitataj Celoj, uzante la modelon DIEP (priskribo, interpretado, taksado, planado).  La studo uzas preskaŭ-eksperimentan antaŭ-testan/post-testan dezajnon, kiu inkluzivis partoprena kaj kompara grupoj. Komence, la lernantoj de ambaŭ grupoj estis petataj plenumi mallongan enklasan antaŭ-teston, kiu kongruas kun ilia instruplano kaj baziĝas sur pripensa verka instigo, por konstati bazan kapablon en la verkado de eseoj en la angla.

     

    Dum la unuaj tri semajnoj de verka instruado, la studentoj de ambaŭ grupoj daŭrigas per regula instruado bazita sur la preskribitaj materialoj. En la sekvaj kvar semajnoj, la kompara grupo daŭrigas per regula instruado, dum la instruisto de la partoprena grupo uzas korpus-orientitan aliron pere de generipova AI por adapti intruadon kaj la taskojn/agadojn de la studentoj al la specifaj bezonoj de ĉiu el ili. Post la fino de la fazo de partopreno en instruado, ambaŭ grupoj trapasas enklasan postteston, kies rezultoj estas komparataj kun la antaŭ-testo por determine, ĉu signifoplena plibonigo en verkado okazis dank’ al la integrigo de Generipova AI en verkan instruadon. La rezultoj de la studo havas la potencialon plibonigi la instruadon de la angla tra diversaj anglalingvaj programoj kaj kontribui al pli larĝ-skala esplorado pri la aplikado de Generipova AI por plibonigi la ĝeneralan efikon de instruado je la universitata nivelo kaj preter ĝi.

     

    On the presenter: Dr. Fatemeh Madiseh holds a PhD in Applied Linguistics from the University of Teheran, Iran. She is currently a faculty member at the Centre for Preparatory Studies, Department of English for Sciences, Sultan Qaboos University. Her most recent publications have appeared in Applied Linguistics, Computer Assisted Language Learning. ReCALL, CALL-EJ, Studies in Educational Evaluation, the Asia-Pacific Education Researcher, Education and Information Technologies, Innovation in Language Learning and Teaching, and European Journal of Education. Her research interests primarily include technology-enhanced language learning, CALL, MALL and innovative teaching pedagogies.

     

    Pri la preleganto: D-ro Fatemeh Madiseh doktoriĝis pri Aplikata Lingvistiko ĉe la Universitato de Teheran, Irano. Ŝi estas nun membro de la fakultato ĉe la Centro por Preparaj Studoj, Departemento de la Angla por la Sciencoj, Universitato Sultan Qaboos. Ŝiaj pliaj lastatempaj publikaĵoj aperis en famaj ĵurnaloj de la fakoj de Aplikata Lingvistiko kaj Edukado kiel Applied Linguistics, Computer Assisted Language Learning. ReCALL, CALL-EJ, Studies in Educational Evaluation, the Asia-Pacific Education Researcher, Education and Information Technologies, Innovation in Language Learning and Teaching kaj European Journal of Education. Ŝiaj esplor-interesoj inkluzivas teknologie plialtigitan lingvo-lernadon, komputil-helpan lingvolernadon, saĝtelefon-helpan lingvolernadon kaj novigajn instruajn pedagogiojn.

     

    1-c)  Barbara Loranc, University of Bielsko-Biala, Poland

             Barbara Loranc, Universitato de Bielsko-Biala, Pollando

     

    “Mediation activities and strategies in the intercultural virtual exchange settings”

    “Peraj agadoj kaj strategioj en la kuntekstoj de interkultura virtuala interŝanĝo”

     

    Abstract: Virtual Exchange provides pre-service teachers with opportunities to interact with their peers from different cultural backgrounds and enhance their experience in mediation activities and strategies. The concept of ‘mediation’ has become essential to intercultural language education (Corbett, 2020).  Mediation activities and strategies in the revised descriptors of the Common European Framework of Reference for Languages (North et al. 2017) include, amongst others, processing and explaining a text, co-constructing meaning across languages and cultures with others and acting as a mediator in multicultural spaces and situations of conflict. Furthermore, strategies such as: integrating new concepts into frameworks and simplifying or amplifying a conceptually demanding text to adjust to the needs of the interlocutor can be applied to accomplish these activities. In their role as mediator, language educators face significant linguistic, personal, challenges, and it is essential to prepare them for working in culturally diverse classrooms in which both communication breakdowns and conflicts take place.

     

    This study examines the interactions of 18 student teachers from universities in Poland and the USA, who met their peers online weekly, for a total of six encounters to discuss a selection of topics related to diverse social issues. These encounters constituted a mandatory requirement for their respective university course on didactics. The meetings were video-recorded and subsequently transcribed automatically using the NVivo tool. The results analysis sheds new light on mediation in the virtual exchange setting by following  the revised descriptors of the Common European Framework of Reference for Languages and exploring the mediation activities and strategies occurring between participants of virtual exchange with different levels of linguistic, cultural and content expertise. It also presents a number of suggestions for better handling such interaction for teacher professional development to strengthen their capabilities and resilience as intercultural educators in challenging times.

     

    Resumo: Virtuala Interŝanĝo provizas antaŭ-servajn instruistojn per ŝancoj interagi kun siaj egaluloj el malsamaj kulturaj fonoj kaj altigi sian sperto en peraj agadoj kaj strategioj. La koncepto de „perado” iĝis fundamenta en interkultura lingva edukado (Corbett, 2020). Peraj agadoj kaj strategioj en la reviziitaj priskriboj de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (North kaj aliaj, 2017) inkluzivas, interalie, trakti kaj klarigi teksto, kun-konstrui signifon trans lingvoj kaj kulturoj kun aliaj kaj agi kiel peranto en multkulturaj spacoj kaj konfliktaj situacioj. Krome, strategioj kiel: integrigi novajn konceptojn en kadrojn kaj simpligi aŭ plivastigi koncepte malfacilan tekston por akomodi ĝin al la necesoj de la kunparolanto povas esti aplikataj por plenumi tiujn agadojn. En sia rolo kiel perantoj, lingvo-edukistoj frontas signifoplenajn lingvajn, personajn, defiojn, kaj nepras pretigi ilin por labori en kulture diversaj klasĉambroj, en kiuj okazas komunikaj rompoj kaj konfliktoj.

     

    Tiu ĉi studo ekzamenas la interagojn de 18 studentaj instruistoj de universitatoj en Pollando kaj Usono, kiuj renkontiĝis ĉiusemajne rete kun siaj kolegoj, entute dum ses renkontiĝoj por diskuti pri elektitaj temoj koncernantaj diversajn sociajn aferojn.Tiuj renkontiĝoj estis deviga nepraĵo por iliaj respektivaj universitataj kursoj pri didaktiko. La kunsidoj estis video-registritaj kaj sekve aŭtomate transskribitaj uzante la ilon NVivo. La analizo de la rezultoj elverŝas novan lumon sur peradon en la kunteksto de virtuala interŝanĝo, sekvante la reviziitajn priskribojn de KER kaj esplorante la perajn agadojn kaj strategiojn, kiuj okazis inter partoprenantoj en virtuala interŝanĝo kun diversaj lingvaj, kulturaj kaj enhavaj spertoj. Ĝi ankaŭ prezentas kelkajn sugestojn por pli bone trakti tiun interagon por la profesia kresko de instruistoj por plifortigi iliajn kapablojn kaj reziston kiel interkulturaj edukistoj en malfacilaj tempoj.

     

    On the presenter: Barbara Loranc holds a PhD in Applied Linguistics from University of Silesia, Poland. She works as associate professor at University of Bielsko-Biała, Poland. Her research interests focus on exploring various aspects of language learner interaction in digital spaces, as well as the innovative use of digital resources in foreign language teaching and learning. She has published in international journals and edited volumes in the field of second language acquisition.

     

    Pri la preleganto: Barbara Loranc doktoriĝis pri Aplikata Lingvistiko ĉe la Universitato de Silezio, Pollando. Ŝi laboras kiel Asociata Profesoro ĉe la Universitato de Bielsko-Biała, Pollando. Ŝia esplor-intereso fokusiĝas pri diversaj aspektoj de lingvolernanta interago en ciferecaj spacoj, krom pri la noviga uzo de ciferecaj rimedoj en la instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj. Ŝi publikigis en internaciaj revuoj kaj redaktis volumojn en la kampo de dualingva lernado.

     

    1-d) Dr. IINO Atsushi, Hosei University, Japan

           D-ro IINO Atsushi, Universitato Hosei, Japanio

     

    “How are language issues featured as topics in Japanese English textbooks for high schools?”

    “Kiel japanaj lernolibroj de la angla por supera mezlernejo pritraktas lingvajn temojn?”

     

    Abstract: In foreign language education in Japan, English is a compulsory subject all through elementary to senior high school. Considering the language situations in the world, teaching a big language like English may be inevitable. However, some textbook editors worried that a linguistic situation where English is considered as the only one important foreign language may create a biased linguistic view to many other languages to learn to commute with people living overseas. In this presentation, I examine to what extent do those textbook editors include topics intended to relativize learners’ linguistic paradigm. The results did not include Esperanto but some other linguistic issues were found which may help them expand their views to linguistic variation in the world.

     

    Resumo: En fremdlingva edukado en Japanio, la angla estas deviga studobjekto de elementa al supera mez-lernejo. Se ni konsideras la lingvaj situacioj en la mondo, instrui grandan lingvon kiel la angla estas verŝajne neeviteble. Sed kelkaj verkistoj de lernolibroj ektimis, ke lingva situacio, en kiu la angla estas konsiderata la ununura grava fremdlingvo, povas krei antaŭjuĝan vidon al multaj aliaj lingvoj por lerni komuniki kun fremdlandanoj. En mia prelego, mi ekzamenas je kiu grado tiuj lernolibraj redaktoroj inkluzivas temojn celantajn relativigi la lingvan paradigmon de la lernantoj. La resultoj ne inkluzivis Esperanton, sed troveblis aliaj lingvaj temoj, kiuj povas helpi ilin largigi siajn vidojn al lingva varieco en la mondo.  

     

    On the presenter: IINO Atsushi, Professor, Faculty of Economics, Department of Economics, Hosei University. Field of study: Foreign Language Education, CALL (Computer-assisted Language Learning). Ph.D. The University of Tokyo (Language and Information Science). MA in TESOL and Ph.D, Teachers College, Columbia University. Visiting scholar at the University of Melbourne. Co-author of English Language Education in the Global Era (2020).

     

    Pri la preleganto: IINO Atsushi, Profesoro, Fakultato de Ekonomiko, Departemento de Ekonomiko, Universitato Hosei, Studkampo: Fremdlingva edukado, komputil-helpa lingvolernado

    Doktoriĝis ĉe la Universitato de Tokio (Lingvo kaj informadiko). Magitriĝis kaj Doktoriĝis pri TESOL (Instruado de la angla al parolantoj de aliaj lingvoj), Instruista Kolegio, Universitato Columbia. Vizitanta esploristo ĉe la Universitato de Melburno Kunaŭtoro de English Language Education in the Global Era (Anglalingva edukado en la tutmondiĝa epoko, 2020)

     

    1-e) Antje Neuhoff, Technische Universität Dresden, Germany

            Antje Neuhoff, Teknika Universitato Dresdeno. Germanio

     

    “Virtual Language Cafés—Informal Language Learning at the Language Centre”

    “Virtualaj Lingvokafejoj—Neformala lingvolernado ĉe la Lingva Centro”

     

    Abstract: In recent years, the Multimedia Language Centre as a self-access centre for foreign language education at TU Dresden underwent a substantial reorientation. The main focus is now on providing professional support for digital and hybrid teaching and learning. The self-access centre has realigned itself from a resource centre offering a wide range of media and materials for autonomous language learning towards an advisory and meeting centre that serves as a social learning space and central hub for informal self-directed foreign language learning. As a result of this reorientation, informal language learning opportunities such as multilingual language cafés have been established in the past three years as a supplement to formal language courses. Such informal language contacts provide spaces for interaction and linguistic and intercultural exchange between international and German students (internalization@home). The language cafés have expanded into the virtual realm, with online language cafés being set up between L1 speakers from two countries and cultures.

     

    This presentation provides an overview of the specific virtual exchange format between the British Open University and the TU Dresden. In an informal atmosphere, language learners engage in conversations through discussions and playful activities with L1 speakers of their taget language and fellow learners. The language cafés are moderated by teachers from both institutions. Following a two year period, an interim assessment is conducted to evaluate what motivates the participants to take part, what their expectations are, and how these are met. The participants’ survey responses have been contrasted with an evaluation of the on-site language cafés. By comparing these two formats, we have gained interesting insights into the characteristics of on-site and virtual language cafés, inclunding their respective advantages and disadvantages.  

     

    Resumo: En la lastaj jaroj, la Plurkomunikila Lingva Centro kiel mem-alira centro por fremdlingva edukado ĉe la Teknika Universitato Dresdeno substance reorientiĝis. La ĉefa fokuso estas nun provizi profesian subtenon por ciferecaj kaj hibridaj instruado kaj lernado. La mem-alira centro ŝanĝiĝis de rimeda centro oferanta vastan elekton de komunikiloj kaj materialoj por memstara lingvolernado al konsila kaj renkontiĝa centro, kiu funkcias kiel ejo por socia lernado kaj nabo por neformale mem-centra fremdlingva lernado. Rezulte de tiu reorientiĝo, oportunoj de neformala lingvolernado kiel plurlingvaj lingvokafejoj etabliĝis en la pasintaj tri jaroj kiel suplemento al formalaj lingvokursoj. Tiaj neformalaj lingvaj kontaktoj provizas spacojn por interago kaj lingvaj kaj interkulturaj interŝanĝoj inter internaciaj kaj germanaj studentoj (internalization@home). La lingvokafejoj vastiĝis al la virtuala sfero, per la starigo de retaj lingvokafejoj inter denaskaj parolantoj de du lingvoj kaj kulturoj.

     

    Tiu ĉi prelego provizas superrigardon de la specifa formato de virtuala interŝanĝo inter la brita Open University kaj TU Dresdeno. En neformala medio, lingvolernantoj konversacias per diskutadoj kaj ludaj agadoj kun denaskuloj de sia celata lingvo kaj kunlernantoj. La lingvokafejojn moderigas instruistoj de ambaŭ instancoj. Post dujara periodo, intertempa taksado esploris, kio motivigas la partoprenantojn, kiujn atendojn ili havas kaj kiel ili efektive realiĝas. La respondoj de la partoprenantoj al la esploro estis komparataj kun taksado de la ĉeestaj lingvokafejoj. Komparante tiujn du formatojn, ni gajnis interesajn komprenojn pri la ecoj de ĉeestaj kaj virtualaj lingvokafejoj, inkluzive pri iliaj respektivaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.  

     

    On the presenter:

    --Head of the Multimedia Language Learning Centre (MSZ) at TU Dresden

    --Advice on autonomous language learning and informal language learning

    --Project management for e-learning and AI projects at the language centre

    --Support for teaching staff including managing the learning platform of the language centre (Moodle)

     

    Pri la preleganto:

    --Estrino de la Plurkomunikila Lingvolerna Centro (MSZ) ĉe TU Dresdeno

    --Konsiloj pri memstara lingvolernado kaj neformala lingvolernado

    --Projekta administrado por reta lernado kaj AI-projektoj ĉe la lingva centro

    --Subteno por la instruistaro, inkluzive administri la lernan platformon de la lingva centro (Moodle)

     

    ***************************************************************************************

    Sesio 2: “Plialtigi lingvan konscion pere de arto”

    Session 2: “Heightening language consciousnes through art”


    2-b) Dr. Paola Bertolone, “La Sapienza” University of Rome, Italy

            D-ro Paola Bertolone, Universitato “La Sapienza” de Romo, Italio

     

    Language in the theatre: Semantics of the voice and interpretative transcription, starting with Eleonora Duse”

    “Lingvo en la teatro: Semantiko de la voĉo kaj interpreta transskribo, ekde Eleonora Duse”

    Abstract: The contribution highlights the central value attributed to the oral dimension of language in the theatre, to the voice much more than to literature, proposing above all the example of Eleonora Duse, cited through letters and work scripts, alongside the Italian tradition of the nineteenth-early twentieth century

    Resumo: La kontribuo substrekas la centran valoron, kiun oni donas al la buŝa dimensio de la lingvo en la teatro—al la voĉo multe pli ol al la literaturo—, ĉefe proponante la ekzemplon de Eleonora Duse, cititan en leteroj kaj scenarioj, en la kunteksto de la itala tradicio de la deknaŭa kaj de la frua dudeka jarcentoj.    

    On the presenter: Paola Bertolone PhD, Associate Professor, Member of the PhD Board in Music and Performing Arts of Sapienza University of Rome. Main research areas: Eleonora Duse -Italian theatre in the nineteenth and twentieth centuries - Yiddish theatre – Alessandro Fersen between anthropology and theatre-The Performing Arts through museums and archives- Stage photography. Among her articles: “Tommaso Le Pera's photographs for Luca Ronconi in Engramma no. 224, 2025; “Triumphs and Laments by William Kentridge. Remains and Relics for an Elusive Archive” in Essays on Psychogeography and the City as Performance. Drifting Through Wonderlands, ed. by J. Green, Cambridge Scholars Publishing, 2024; Luigi Rasi's Teatrini. Reflections on the exhibition practices of the performing arts starting from Luigi Rasi's exhibitions” in Ariel no. 11, 2024. Among her books: Tommaso Le Pera. A photographic archive for the theater, Artemide 2021; I will be beautiful and successful. Le lettere di Eleonora Duse al conte Giuseppe Primoli, Edizioni di storia e letteratura 2018; Moni Blues. Il teatro di Moni Ovadia, UniversItalia 2012; Now fluent. Del teatro e del non teatro: l’opera di Alessandro Fersen, Titivillus 2009 (with the documentary Alessandro Fersen. Being on stage, col. 59')

     

    Pri la preleganto: D-ro Paola Bertolone, Asociata Profesoro, Membro de la Scienca Komitato pri Muziko kaj Spektaklaj Artoj ĉe la Universitato “La Sapienza” de Romo. Ĉefaj esplorkampoj: Eleonora Duse—Itala teatro en la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj—Jida teatro—Alessandro Fersen inter antropologio kaj teatro—La spektaklaj artoj tra muzeoj kaj arkivoj—Scena fotado. Ŝi publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri la temo, interalie pri Tommaso La Pera, William Kentridge. Eleonora Duse, Mori Ovadia kaj Alessandro Fersen (vidu la anglan prezenton por la plenaj titoloj).

     

    2-c) D-ro Sara Spanò, Akademio de Esperanto, Italio/Germanio

     

    “Magia realismo en la itala literaturo: principoj, karakterizoj, ĉefaj aŭtoroj”

     

    Resumo: Magia realismo en la itala literaturo troigas la realon de la ĉiutaga vivo por trovi tra ĝi intuiciojn de kaŝita aŭ malfacile priparolebla vero. La prelego montras diversajn aŭtorajn strategiojn por malfermi nin al la konscio de pli plena potencialo de senco en nia lingvouzado.

    Pri la preleganto: Sara Spanò estas doktoro pri Klasika Filologio kaj Literaturo (Universitato de Torino, Italio), profesie specialiĝinta pri Arkivaj Sciencoj, Paleografio kaj Diplomistiko (Stataj Arkivoj de Torino). Ŝi aktivas en la verkaj kaj traduka medio, kaj itallingve kaj esperantlingve. En la itala, ŝi publikigis rakontojn ĉe literaturaj revuoj kaj gajnis premiojn, dum la pliprofundigo de profesinivelaj studoj pri verkado. Rilate al esperantlingva verkado, ŝi gajnis premiojn en konkursoj kaj tradukkonkursoj, interalie en la Belatraj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2021 (branĉo Prozo, tria premio) kaj en 2022 (branĉo prozo, unua kaj tria premioj). Pluraj ŝiaj originalaj verkoj kaj tradukoj aperis ekde 2021 en la revuo Beletra Almanako. Ŝi kontribuis ĝis nun al pluraj tradukaj projektoj, kaj literaturaj kaj sciencaj. En 2025 ŝi estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Ŝi estis estrarano de Universala Esperanto-Asocio.

    2-c) Dr. Julian E. Preece, University of Swansea, UK

           D-ro Julian E. Preece, Universitato de Swansea, Britio

     

    “Languages and Communication in the Life and Works of Elias Canetti”

    “Lingvoj kaj Komunikado en la vivo kaj verkoj de Elias Canetti”

     

    Abstract: Elias Canetti (1905 in Bulgaria-1994 in Switzerland) was a German-language novelist and playwright, who was awarded the Nobel Prize for Literature in 1981. His first language was Ladino (Judeo-Spanish) and his second was English, which he learned as a child in the UK. But he chose to wrote in his third languge, German. The presentation discusses the complex role that languages played in his life and in his creative process.

     

    Resumo: Elias Canetti (1905 en Bulgario-1994 en Svislando) estis german-lingva roman- kaj teatraĵ-verkisto, kiu ricevis la Nobel-premion por Literaturo en 1981. Lia denaska lingvo estis jud-hispana Ladino kaj la dua lingvo estis la angla, kiun li lernis kiel infano en Anglio. Tamen li elektis verki en sia tria lingvo, la germana. La prelego pripensas la kompleksan rolon, kiun lingvoj ludis en lia vivo kaj en lia krea procezo.

     

    On the presenter: Professor of German Studies, University of Swansea, UK. Director of the Centre for Research into Contemporary German Culture. Visiting Professor at Renmin University, 2025. Author of The Cambridge Companion to Kafka, Cambridge University Press, 2005.

     

    Pri la preleganto: Profesoro pri Germanaj Studoj, Universitato de Swansea, Britio. Direktoro de la Centro por Esplorado pri Nuntempa Germana Kulturo. Gast-profesoro ĉe Universitato Remin, 2025. Aŭtoro de The Cambridge Companion to Kafka, Cambridge University Press, 2005.

     

    ***************************************************************************************

    Sesio 3: “Metalingvistiko de la retorika vidpunkto”

    Session 3: “Metalinguistics from the rhetorical point of view”

     

    3) Preleganto: D-ro Alessandra Madella, Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio

    Respondant: Dr. David J. Depew, University of Iowa, USA

    Respondanto: D-ro David J. Depew. Universitato de Iowa. Usono

     

    “William James kaj Edward Lee Thorndike pri mensa disciplino kaj transferoj”

     

    Resumo: La usona psikologo Edward Lee Thorndike donis al ni unu el la plej gravaj eksperimentoj pri lernofaciliga Esperanto, inter la fino de la dudekaj jaroj kaj la komenco de la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento. Sed li estas ankaŭ konata en la historio de usona eduka teorio kiel la homo, kies esperimentoj plej klare disprovis la koncepton de “mensa disciplino” kiel ĝenerala transferebleco de la kompetentoj disvolvitaj en unu fako al pluraj aliaj. Mia prezento konsideras tiun ĉi paradokson, kadre de retorika situacio, en kiu la evolueca vido pri fakultoj de la patro de la usona psikologia scienco, William James, transformiĝis en la kvante kalkuleblan intereson pri transferoj de la nova aplikata psikologio de Thordndike. Mia demando estas, ĉu en tiu pli mallarĝa koncepto de transferoj perdiĝis io, kio povus esti grava por la nuna mondo? Ĉu eblas rekuperi ĝin pere de la instruado de Esperanto?

     

    Pri la preleganto: Alessandra Madella studis Japanan Literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio kaj la Universitato de Tokio. Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa en Usono kun disertacio pri la retoriko de teknologio en la filmo Hiroshima mon amour. Ŝi instruis Mondan Kinhistorion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming kaj estas nun profesoro de la Esperanta fako ĉe Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio. Ŝi estas la vic-prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), aǔtoris la libron Esperanto: Facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj (Edistudio, 2023, ankaǔ en la itala) kaj redaktis la Aktojn de la Simpozioj de ILEI 2022-23 (Edistudio, 2024).

    On the respondant: David J. Depew, Emeritus Professor at the University of Iowa. He has taught history of philosophy and history of rhetoric. His scholarship focuses on the history, philosophy, and rhetoric around evolutionary biology. He is co-author of three books on the subject, most recently, Darwinism, Democracy and Race: American Anthropology and Evolutionary Biology in the Twentieth Century, with John P. Jackson (Routledge, 2017).

     

    Pri la respondanto: David J. Depew, Emerita Profesoro ĉe la Universitato de Iowa. Li instruis historion de filozofio kaj historion de retoriko. Lia esplorado fokusiĝas pri historio, filozofio kaj retoriko pri evoluisma biologio. Li kunverkis tri librojn pri la temo, plej freŝe Darwinism, Democracy and Race: American Anthropology and Evolutionary Biology in the Twentieth Century (Darvinismo, demokracio kaj raso: Usona antropologio kaj evoluisma biologio en la dudeka jarcento) kun John P. Jackson (Routledge, 2017).

     

    ***************************************************************************************

    Sesio 4: “Kreskigi konscion pri la graveco de lingva diverseco en la mondo”

    Session 4: “Raising awareness on the importance of language diversity in the world”

     

    4-a) D-ro Bengt-Arne Wickström, Universitato Andrássy, Budapeŝto, Hungario

     

    “La graveco de lingva statuso kiel identigilo por ĝia travivo en batalo kun aliaj pli grandaj kaj gravaj lingvoj”

     

    Resumo: La prelego montras, de la ekonomika kaj kultura vidpunktoj, kiom gravas la statuso de minoritata lingvo por ĝia travivo. Ĝi emas plialtigi nian konscion pri la lingvaj problemoj en la mondo kaj sugesti strategiojn por protekti lingvan diversecon.

     

    Pri la preleganto: Sveda-aŭstra Esperantisto, doktoro (Stony-Brook-Universitato, USA) pri ekonomiko kaj manaĝero de scienco, kiu ekde 2014 laboras kiel Herder- kaj ekde 2016 kiel gast-profesoro pri Financoj ĉe la Universitato Andrássy en Budapeŝto. Li instruis ekonomikon de la publika sektoro en Humboldt Universitato en Berlino, Germanio, kaj gvidis tie la Institut für Finanzwissenschaft (Instituto pri Publikaj Financoj) de Ekonomika Fakultato, en kies konstruo li grave kunagadis. Lia esplorado rilatas al loĝantara ekonomiko, socialema ekonomiko, pensiula antaŭzorgo kaj “ekonomio kaj lingvo”, kun aparta atento pri minoritataj lingvoj. Li redaktis plurajn verkojn pri lingva ekonomiko. Membro de Societo pri Interlingvistiko. Senatano de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj). Reĝisoro de la kongresa temo de la Universala Kongreso de Esperanto de Brno, 2025. Organizanto de la Esperantologia Konferenco 2024, 2025. Li estis gast-profesoro ĉe la Universitato de Wuhan.

     

    4-b) D-ro AIKAWA Takuya, Universitato de Tokio, Japanio

     

     “Eta historio de hangula literatura stilo, ĉefe en la frua 20-a jarcento”

     

    Resumo: Hangulo, publikigita en la libro Hunminjŏng’ŭm en 1446, estis kreita por skribi sonojn de la loka lingvo de Koreio. La tiama dinastio de Chosŏn utiligis ĝin por verki laŭdkanton pri la dinastia familio, klarigi sonojn de ĉinliteroj, kompili biografion de Budho. Poste sekvis diversaj skribaĵoj per hangulo. Estiĝinte ŝtata oficiala skribsistemo en 1894 kaj malgraŭ la aneksado al Japanio en 1910, ĝi daŭre restis esenca en la skribado de la korea lingvo. Koreaj intelektuloj klopodis starigi modernan normon de hangula skribo negocante kun kolonia registaro, precipe en la 1930-aj jaroj. En la prelego, historiaj klarigoj pri moderna evoluo de la hangula literatura stilo estos prezentataj kun kelkaj ekzemploj el koreaj prozoj kaj poezioj dum la kolonia periodo.

    Pri la preleganto: Li naskiĝis en 1987 en Kofu, Yamanashi, Japanio. Li fake studis korean lingvon kaj korean literaturon ĉe Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj, Sungkyunkwan Universitato (Seulo) kaj Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per disertacio pri la korea literatura modernismo dum la kolonia periodo en la frua 20-a jarcento. Li antaue laboris kiel direktoro de Japana Esperanto-Instituto kaj instruis la koreajn lingvon kaj kulturon ĉe universitatoj en kaj ĉirkaŭ Tokio. Nuntempe li estas Asista Profesoro ĉe la Universitato de Tokio.

    4-c) YU Mei, D-ro TAN Zhongqi, WEI Yongquan, Artkolegio de Kunming, Ĉinio

     

    “The diversity of language and culture: ethnic cultural exchange in Yunnan”

    “La diverseco de lingvo kaj kulturo: etna kultura interŝanĝo en Yunnan”

     

    Resumo: Yunnan estas la provinco en Ĉinio kun la plejmulto da nacioj. La prelego fokusiĝas pri la komunika flanko, montrante kiel kultura interŝanĝo inter etnoj praktike okazas, pere de la laŭnorma mandarena lingvo aŭ de rekta komunikado en siaj propraj lingvoj kaj dialektoj.

     

    Pri la prelegantoj: YU Mei (余梅, Maggie Yu), Asociata Profesoro. Magistriĝis pri Komunikaj Studoj el Junnan-a Universitato. Membro de la Junnan-a Provinca Komitato por Gvidado pri Ĵurnalisma kaj Komunika Edukado. Esplora fokuso: novaj komunikiloj, kulturaj studoj. 余梅,副教授,毕业于云南大学传播学专业,硕士研究生;曾任云南省新闻传播类教育指导委员会委员;主要研究方向:新媒体研究、文化研究

     

    TAN Zhongqi (谭钟琪, Vivian Tan). Magistriĝis el Yangzhou-Universitato kaj doktoriĝis el Sichuan-Universitato pri Klasika Ĉina Literaturo. Esplora fokuso: novaj komunikiloj kaj kulturaj studoj, literaturo en filmoj kaj televido, komparaj studoj de ĉinaj kaj eksterlandaj kulturoj. 谭钟琪,扬州大学中国古代文学硕士,四川大学古代文学博士。主要研究方向:影视文学、中外文化比较研究

     

    WEI Yongquan (魏永全, David Wei). Diplomiĝis el Junnan-a Universitato pri Financo kaj Ekonomiko kaj Universitato Charles Stuart en Aŭstralio. Esplora fokuso: AI kaj komputilaj apoj. 魏永全,毕业于云南财经大学,获澳大利亚查尔斯大学学士学位。主要研究方向AI与计算机应用研究

     

    4-d) D-ro PAN Zhongwu, Xingyi Minzu Normala Universitato, Ĉinio

     

    “Limoj de Lingvo, limoj de mondo”

     

    Resumo: La preleganto, esperantisto, membro de la ĉina Miaoa nacio, doktoriĝanta pri lingvistiko en Koreio kaj universitata instruisto de la korea en Ĉinio parolas pri la graveco de lingvo diverseco el sia persona sperto. Diversaj lingvoj vidigas al ni la mondon iom malsame, sed tiu varieco estas fakte kultura riĉigo de nia mondo.

     

    Pri la preleganto: PAN Zhongwu (Panchjo 潘忠武). Dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Membro de la Ĉina Sekcio de ILEI, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Korea Esperanto-Asocio. Bakalaŭro en Japanlingvo, Harbina Normala Universitato. Magistro kaj Doktoro en Korelingvistiko, Universitato Dankook. Doktoro en Angla lingvistiko, Korea Universitato de Fremdaj Studoj. Disertacio: Esploro pri la konstruado de Miao–Korea vortaro bazita sur la centra dialekto de la Hmub-Miao lingvo. Instruisto de korea lingvo kaj oficisto en la Internacia Oficejo,  Minzu Normala Universitato de Xingyi

     

    ***************************************************************************************

    Sesio 5: “Esperanto kaj metalingvistika kompetento 1”

    Session 5: “Esperanto and metalinguistic competence 1”

     

    5-a) D-ro lona Koutny, Universitato Adam Mickiewicz, Pollando

     

    “Lingva kaj kultura konsciigo tra Esperanto”

     

    Resumo: La lernfaciliga rolo estas ofte uzata argumento por lerni Esperanton. La efiko dependas tamen de la gepatra lingvo de la lernanto kaj de la lernota lingvo. Esperanto unuavice helpas en la posta lernado de latinidaj lingvoj, sed en pli vasta senco ĝi helpas alproprigi hind-eŭropajn lingvojn, inter ili la anglan por Azianoj. Esperanto – pro sia fleksebla strukturo – elstare taŭgas por komparoj inter diversaj lingvoj, po konsciigo de lingvaj kategorioj, en baza kaj ankaŭ en universitata niveloj.

    Kulturo reflektiĝas en lingvo. En la internacia lingvo aperas pluraj kulturoj kaj tio devas esti komprenata en diversaj kulturoj. La esperanta kulturo – en ĉiutaga nivelo kaj ankaŭ en arta nivelo – pli proksimas al la eŭropa kaj amerika, tiel ĝi povas servi por konsciigo pri diferencoj inter aziaj kaj eŭropaj kulturoj.

    La prelego prezentoj kelkajn lingvajn kaj kulturajn terenojn, uzante ankaŭ la spertojn dum la instruado de esperantaj lingvistiko kaj kulturo al ĉinaj studentoj kadre de la interlingvistikaj studoj de AMU en Poznano (Pl).

    Pri la prelaganto: Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL), kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj dum 26 jaroj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, fondis la magistrajn studojn pri interlingvistiko. Nun profesoro emerita.

    Esplorterenoj: internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Publikigas en pluraj lingvoj (kelkajn publikaĵojn vd en la retejo de la Studoj)..  

    5-b) D-ro Katalin Kováts, Akademio de Esperanto kaj Edukado.net (NL/HUN)

     

    “Konscia memtaksado de lingvaj kapabloj baze de la eŭropa referenckadro”

     

    Resumo: La ekzamenoj KER (laŭ la Eŭropa Referenckadro por Lingvoj) ekzistas ankaŭ en Esperanto, de la nivelo B1 al la nivelo C2. Eblas pretiĝi por ili pere de memtaksaj ekzercoj, kiuj estas pensataj ankaŭ kiel rimedo por altigi lingvan konscion.

     

    Pri la preleganto: Katalin Kováts (HUN/NL), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto, itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Ŝi doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Membro de Akademio de Esperanto. Gvidis centon da Esperanto-kursoj kaj trejnseminarioj en diversaj partoj de la mondo, kaj funkciigas la retan trejnkurson RITE. Gvidis la metodikan trejnadon ankaŭ en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Dum jardeko estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo. Aŭtoro (ankaŭ sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj, ekz. Poŝamiko, Ĉu vi aŭdis, ke…? Elpensinto kaj realiginto de la programo Ekparolu! kaj de la reta ludo RISKO. Gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA, ellaborinto kaj respondeculo de la novtipaj KER-ekzamenoj.

     

    Verkis bibliografiajn librojn pri Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Konstanta okupo ekde 2000 estas redaktado de la porinstruista retejo www.edukado.net. Verkis pli ol la duono de la artikoloj de la Manlibro por instruistoj de Esperanto kaj redaktis ĝin.

     

    5-c) D-ro François Lo Jacomo, Akademio de Esperanto

     

    “La lerneja eksperimento de Helmut Sonnabend”

     

    Resumo: En majo 1977, la tiama prezidanto de ILEI Helmut Sonnabend kunvenigis en Saint-Gérard, urbeto de franclingva Belgio, 148 infanojn meze 11-jarajn el kvin eŭropaj landoj por tutsemajna lernado de ses fakoj (geografio, matematiko…) nur en Esperanto. Mi mem partoprenis. Tio estis sukcesa konkludo de dujara eksperimento: en tiamaj lernejoj estis instruataj “lingva kvaropo” (rusa, germana, angla, franca), tamen ankaŭ Esperanto en centoj da lernejoj al miloj de lernantoj kaj nova leĝo en malsupra Saksujo (1975) ebligis la eksperimenton, kun celo interalie pruvi la lernfaciligan avantaĝon de Esperanto. Sekvis pluraj rekomendoj: instrui Esperanton ekde la tria klaso de elementa lernejo, verkigi lernolibrojn, krei ŝtatajn ekzamenojn pri Esperanto…

    Pri la preleganto: François Lo Jacomo, franco, nask. 1954, esperantisto ekde 1971, estis dum pli ol dek jaroj reprezentanto de ILEI ĉe Unesko – poste kaj ĝis nun reprezentanto de UEA ĉe Unesko. Emerita matematikisto kaj lingvisto, li okupis diversajn postenojn en la Esperanto-movado, interalie nuntempe sekretario de la Akademio de Esperanto, estrarano de UEA kaj vic-prezidanto de la esperantista kulturdomo kastelo Greziljono en Francio.

    5-d) Grupo da aŭtoroj el Kroatio  (kunordiganto Spomenka Štimec)

     

    “La Zagreba Metodo de instruado” (Video-prezento)

     

    Resumo: La filmeto prezentas intervjuon kun Spomenka pri la historio de la Zagreba Metodo por la instruado de Esperanto kaj kun Georg Jaehning el Germanio pri la retaj lecionoj.
    Reĝisoro/kameraisto: S-ino Branka Sacher.
    Lernantoj partoprenantoj: Veronica el Kolombio kaj Eric el Burundo.
    Muzikas laŭ la tekstoj de Claude Piron, S-ro Neven Mrzlecki.

    Pri la kunordiganto: Spomenka Štimec estas kroata verkistino en la kroata kaj en Esperanto, kiu estas konsiderata fare de la Premio PEN Esperanto inter la kvin plej elstaraj verkistoj, kiujn eblus kandidatigi por la Nobel-Premio pri Literaturo. Sekretariino de Kroata Esperanto-Ligo. Kunlaborinto en la kreado de la Zagreba Metodo por la instruado de Esperanto kaj instruistino pri Esperanta literaturo en la universitataj NASK-kursoj en Usono.

    ***************************************************************************************

    Sesio 6: “Esperanto kaj metalingvistika kompetento 2”

    Session 6: “Esperanto and metalinguistic competence 2”

     

    6-a) Bernhard Tuider, Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno

     

    “La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko”

     

    Resumo: La prelego temas pri la Esperantomuzeo de Vieno kaj pri la ebloj por intruistoj kaj studentoj utiligi la havaĵojn rete kaj surloke. Ĝi parolas pri la geinstruistoj kaj gelernantoj, kiuj regule vizitas la Kolekton pri Planlingvoj, montrante kiel ĝi provizas rimedojn por plialtigi la lingvan konscion de la lernantoj.

     

    Pri la preleganto: Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007. Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, ekde 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF), de 2012 ĝis 2015 reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Universitato “Leopold Franzens” de Innsbruck, Aŭstrio. Membro de la Konsilantaro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Gesellschaft für Interlinguistick (GIL) kaj Arbeitskreis für Historische Friedensforschung (AKHF).

     

    6-b) D-ro Ekaterina V. Bebenina, Rusia Akademio pri Edukado

     

     “Metalingvistika kompetenteco kaj plurlingveco: eblaj vojoj al estonto”

     

    Resumo: Metalingvistika kompetenteco ofte estas konsiderata kiel evidenta, natura rezulto de plurlingveco: ju pli da lingvoj oni lernas, des pli klare oni ekkomprenas la strukturon de lingvo mem. Tamen teknologiaj ŝanĝoj igas nin repensi tiun ligon. Se aŭtomata tradukado faros preskaŭ superflua lernadon de fremdaj lingvoj pro komunikaj funkcioj, ĉu plurlingveco restos kiel nepra celo de edukado? La historia analizo montras, ke la valoro de lingvolernado ne estis limigita al komunika funkcio. Eĉ kiam praktikaj ebloj por uzi fremdajn lingvojn estas minimumaj, edukaj sistemoj normale konservas ilin. Tio signifas, ke antaǔ apero de tiu termino la kerna eduka celo estas ne plurlingveco mem, sed la metalingvistika kompetenteco.

     

    Modernaj tendencoj preferi tempoŝparajn solvojn aperigas sekvan demandon: ĉu eblas disvolvi metalingvistikan kompetentecon pli rapide kaj kun malpli da rimedoj? Ekzemploj montras, ke jes. Mallongaj kursoj de lingvo kun travidebla strukturo, ekzemple de Esperanto, kapablas akceli metalingvistan reflektadon kaj faciligi la transdonon de lingvaj reguloj al aliaj kampoj. Ni povas supozi, ke estonte edukado disdividos tiujn strategiojn: plurlingveco restos por komunikado kaj evoluigo de metalingvistika kompetenteco kiel bazo de intelekta fundamento. Estos prezentataj scenaroj de ilia ebla evoluo, kaj komuna, kaj aparta, rilate al transformado de moderna edukado.

     

    Pri la preleganto: Ekaterina V. Bebenina, doktoro (2011), doktoro habilita (2018) en pedagogiaj sciencoj, profesoro de Rusia Akademio pri Edukado (2019). Ekde 2018 profesoro de la UNESCO-katedro pri tutmonda edukado. Dumviva membro, magistro pri kibernetiko (2000, sub gvido de Prof. H.G.Frank), senatano kaj sekretario de Akademio internacia de la sciencoj (AIS). Inter 2011 kaj 2022 –vicdirektoro kaj scienca esploristo ĉe la plej granda en Rusio ŝtata scienca organizo pri pedagogiaj sciencoj ”Instituto pri strategia eduka evoluigo” de la Rusia akademio pri Edukado. Laureato de premio Power-2025 pro longaj sciencaj prelegoj de UK. Esploroj emfazas kibernetikon en edukado, indikilajn sistemojn en socio, esploron kaj konstruadon de sciencaj kaj edukaj rangigoj.

    6-c) D-ro KIMURA Goro, Universitato Sophia, Tokio, Japanio

     

     “Kiel plialtigi interlingvan konscion”

     

    Resumo: Ekzistas diversaj strategioj por interlingva komunikado, inkluzive de planlingvo. Pri ĉiuj strategioj troveblas avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Tial, konsciigo pri komplementeco de interlingvaj rimedoj gravas kiel ero de prilingva konscio. En mia prelego, mi prezentas alirojn al interlingva konsciigo.

     

    Pri la preleganto: KIMURA Goro Christoph (nask: 1974), socilingvisto. Profesoro pri germana kaj eŭropaj studoj (2012-) kaj fakultatestro (2023) de la Fakultato por Fremdaj Lingvoj kaj Studoj de Sophia-Universitato (prononco: sofia) en Tokio, kie li instruas pri germana lingvo kaj socio, lingvopolitiko kaj internciaj rilatoj. Esploras interalie la rolon de lingvo en interpopolaj kaj internaciaj rilatoj. Krome li instruis germanan lingvon kaj socilingvistikon ĉe diversaj japanaj universitatoj.  Membras en la redaktaj komitatoj de fakaj revuoj Kotoba to Syakai (Lingvo kaj Socio), Syakaigengogaku (Socilingvistiko) kaj Language Problems & Language Planning. Kuneldonanto de la libroserio Studies on World Language Problems (Amsterdan: John Benjamins). Kunredaktis japanlingvan enkondukan libron pri interlingvistiko (2009). Detala bibliografio ĝis 2012 (kun esperantlingvaj tradukoj de titoloj) troviĝas en Informilo por Interlingvistoj n-ro 84-85 (1-2/2013), pli aktuala bibliografio (sen traduko de titoloj) videblas ĉe https://researchmap.jp/kge.

     

    Rilate al Esperanto kunredaktis i.a. japanlingvan enkondukan libron pri interlingvistiko (2009) kaj festolibron por Ulrich Lins (2018). Kontribuis al festlibroj por Blanke (2001, 2011), Tonkin (2010), Corsetti (2016), al Aliroj al Esperanto (2018) k.a. Lia libro Metodoj de Interlingva Komunikado. Teorio kaj Praktiko de Vehiklaj Lingvoj (Igengokan komyunikesyon no hoho: baikaigengo wo meguru giron to zissai) (Tokio: Taishukan 2021) rekte temas pri konsciigo de interlingvaj strategioj, inkluzive de Esperanto.

     

    6-d) D-ro A. Giridhar RAO. Universitato Azim Premji, Bengaluro, Barato

     

    “Pedagogiaj strategioj en Barato por plialtigi lingvan konscion”

     

    Resumo: La prelego pripensas enklasajn strategiojn por instruistoj por plialtigi la lingvan konscion de lernantoj, kio gravas precipe en lando riĉa je lingva diverseco kiel Barato.

     

    Pri la preleganto: A. Giridhar Rao emeritiĝis en 2025 de la Fakultato de Edukado, Universitato Azim Premji, Bengaluro, Barato. Li doktoriĝis en la angla fakultato en Universitato de Hajderabado, Barato, kie li ankaŭ esperantiĝis en la 1990-aj jaroj. Li interesiĝas pri demandoj de lingva justeco: Kiaj estus justaj kaj egalrajtaj lingvopolitikoj por plurlingva lando kiel Barato? Li gvidis kursojn pri multlingvismo en edukado kaj pri literaturo. Li tradukis la aŭtobiografion de Gandhi en Esperanton (2024). Li estas sekciestro de la Barata Sekcio de ILEI kaj membro de Akademio de Esperanto.

     

    2026/4/1