
Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > NovaĵojFamilianoj de Vejdo vizitis la Esperanto-Muzeon
La 16-an de aprilo, matene, Wei Xing, filo de la forpasinta fama esperantisto Vejdo, lia edzino Yu Fan kaj lia fratino Wei Man speciale venis el Ĉunkino, Pekino kaj aliaj lokoj por viziti la Esperanto-Muzeon.Semio, la konstanta komitatano de la Ĉina Esperanto-Asocio, fakulo pri la konstruado kaj esplorado de la Muzeo, gvidis la vizitadon; Zhang Yifan, la direktoro de la Administra Oficejo de la Muzeo, kun la geoficistoj Nuba kaj Briko ĉeestis.
Semio detale informis la gastojn pri la historia evoluo kaj atingoj de la Muzeo kaj kondukis ilin tra la Enirhało, Internacia Halo, Ĉina Halo, Loka Halo, la Ĉambro de kolektoj de Hou Zhiping, la Memorialo de Laŭlum la Arĥivon ktp.
Antaŭ la vitrino per la postvivaj restaĵoj de Vejdo la gastoj atente rigardis leterojn kaj kovertojn inter Bakin, Lu Jianbo, Li Jun kaj Vejdo. Rigardante la okulvitrojn kaj porteblan komputilon, kiujn lia patro uzis, Wei Xing sincere memoris la fortan persiston kaj fervoron de lia patro dum lia tuta vivo: lernado, esplorado kaj disvastigado de Esperanto. Ankaŭ en maljunaj jaroj, eĉ en la hospitala ĉambro antaŭ sia morto, li daŭre tradukis esperantajn verkojn, redaktis la esperantajn literaturajn gazetojn "Penseo" kaj "Beletra Edeno" kaj komunikis per poŝtelefono kun aliaj esperantistoj.
Post la vizitado la gastoj spektis specialan filmon pri la 10-jariĝo de la Esperanto-Muzeo en Prelega Ĉambro.
Wei Xing dankis al la Muzeo pro konservado kaj prezentado de la postvivaj restaĵoj de sia patro kaj laŭdis la riĉajn kolektojn, profesian administradon kaj grandajn atingojn de la Muzeo.
Vejdo(1947–2025) estis fama Esperanto-edukisto kaj tradukisto. Li lernis Esperanton en 1961. Lia ĉefaj tradukoj inkluzivas Hejmo, La Ĉeasta Muraro, La Libro de Cantoj ktp. Li redaktis Esperanto-Lernado, Tri Kolora Violo. Li estis honora prezidanto de la Ĉunkina Esperanto-Asocio kaj honora membro de la Ĉina Esperanto-Ligo. Post lia morto liaj postvivaj restaĵoj estis donacitaj al la Esperanto-Muzeo fare de la Ĉunkina Esperanto-Ligo kaj lia filo Wei Xing.
(Foto kaj raporto: Semio, Briko kaj Nuba)
2026/4/16 |






