ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Prelego pri la evoluo de medicina Esperanto en Ĉinio okazis rete


    La kvara reta prelego en 2026, kune prezidate de la Esperanto-Muzeo kaj Shandong-a Esperanto-Klubo, okazis rete la 8-an de majo. Por ĉi tiu prelego invitiĝas s-ro Wang Disheng, estro de la Medicina Sekcio de ĈEL, vicprofesoro de la Farmacia Fakultato de Bengbu Medicina Universitato kaj ĉef-farmaciisto, kiu faris prelegon "Miaj spertoj kaj kompreno pri la evoluo de medicina Esperanto en Ĉinio". Dudek kvar esperantistaj spertuloj kaj akademiuloj el tuta Ĉinio ĉeestis la prelegon.

    S-ro Semio, membro de Konstanta Komitato de ĈEL kaj fondanto de la Esperanto-Muzeo, prezidis la eventon.

    La prelego konsistis el kvin partoj: "La naskiĝo de ĉina medicina Esperanto je la fino de la pasinta jarcento", "La fondiĝo de ĈMEA", "La transira (stagna) periodo", "La starigo de Medicina Komitato de ĈEL" kaj "Refleksioj post la evoluo de ĉina medicina Esperanto". En la prelego, profesoro Wang ĉirkaŭe prezentis la pasintan vojon kaj la akiritajn atingojn de la ĉina Esperanto-movado en medicina tereno post la reformo kaj malfermiĝo de Ĉinio, precipe la pioniran laboron en medicina Esperantigado. Li speciale emfazis la striktajn ligojn kaj vastan kunlaboron inter ĉinaj medicinaj esperantistoj kaj la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) same kiel Internacia Naturkuraca Asocio (INA). Precipe dum la epidemio, la ĉinaj medicinaj esperantistoj objektive raportis al la internacia medicina Esperantujo pri la rimedoj kaj agoj en Ĉinio por kontraŭ epidemio, kaj provizis spertojn kaj saĝon de la tradicia ĉina medicino por la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio kaj la kuracado de malfacilaj kaj kompleksaj malsanoj, gajnante profundan respekton de la internacia medicina Esperanto-komunumo.

    Profesoro Wang ankaŭ liveris superrigardon pri la atingoj en la Esperanto-tradukado kaj diskonigado de la kulturo de tradicia ĉina medicino kaj farmakologio. Kun profunda emocio, li rememoris la brilan momenton de la fondiĝo de la ĈMEA en Zaozhuang en 1994, kaj la movigajn historiojn pri la klopodo kaj persisto por diskonigado de la tradicia ĉina medicino kaj pri la internacia interŝanĝo fare de la ĉinaj medicinaj esperantistoj, same kiel Cui Zhiqin, Gu Jianhua, Wang Disheng ktp, kiuj ricevis la premion "Shinoda" de UMEA.

    S-ro Semio deklaris, ke la Esperanto-Muzeo daŭre esploros kaj enordigos historiajn materialojn pri la ĉina medicina Esperanto-movado, por provizi akademian subtenon al esplorado de la historio pri tiu movado, kaj al la analizo kaj aplikado de terminologio.

    Ĉi tiu prelego estas parta rezulto de la esplorprojekto Ĝenerala Historio de Ĉina Esperanto-Movado, kaj ĉi tiuj atingoj estos inkluzivitaj en la libro.

    2026/5/9