世界语被列为波兰国家非物质文化遗产名录
Esperanto aldoniĝis al la Pola Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo
vendredo 21a novembro 2014
Estimataj amikoj, adeptoj kaj simpatiantoj de Esperanto,
karaj esperantistoj en Pollando kaj en la tuta mondo !
Permesu anonci la Epokan Novaĵon de pola esperantistaro,
ĉar danke al la intensa kunlaboro kun Polaj Parlamentanoj
de la Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton (PGSE),
de Polaj Esperanto-Organizaĵoj,
de la Pola Instituto de Nacia Kultura Heredaĵo
kaj kun helpo de landaj kaj eksterlandaj
Eminentaj Sponsoroj kaj Subtenantoj,
ni ĝisvivis la honoron ricevi aproban subskribon
de la Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo,
prof-ino Małgorzata Omilanowska
kiu permesis lokigi ESPERANTON
sur la Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
La sukcesa evento, iniciatita de eminenta Honora Membro
de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto,
samideano Kazimierz Krzyżak,
kaj de la prezidanto de PGSE, eminenta pola senatano
prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt
permesas estonte proponi ESPERANTON sur
Reprezentan Liston de Unesko
pri Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.
Anoncita la 20-an de novembro 2014 j. Anoncis pluraj personoj :
Kun vortoj de espero kaj internacia amikeco,
Jerzy Antoni Walaszek - prezidanto de Pola Asocio
Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
Mi esperas ke Esperanto kaj ĝia kulturo
baldau aperos oficiale sur la listo je la sesa pozicio.
Amike, Eduardo Kozyra, vicprezidanto de EDE-Pollando
Kun granda ĝojo salutas Edward Jaśkiewicz
el la pola urbo Szczecin (Ŝĉecin)
Sincere via EDE-ano Stanislavo Rynduch
2014/11/25