Novaj kolektoj
|
Hejmpaĝo > Internaciaj Novaĵoj俄罗斯人民友谊大学开展世界语教学Du studprogramoj por Esperanto-instruado estis akceptitaj en granda rusia universitato La unua studprogramo nomiĝas "Baza kurso de Esperanto" kaj celas studentojn kaj homojn, kiuj jam havas universitatan kleron. Fininte tiun kurson la lernantoj rajtas ricevi ŝtatan atestilon pri aldonaj profesiaj konoj. La dua studprogramo celas lernejanojn de la lastaj studjaroj kaj ajnajn aliajn homojn sen universitata diplomo. Ĝiaj finintoj ankaŭ ricevas specialan atestilon. Ĉi semajne la unuaj du grupoj de lernantoj komencis lerni Esperanton laŭ tiuj ĉi programoj en RUDN. Tiujn kursojn antaŭis senpaga 5-leciona "fulmo-kurso", kiun sume partoprenis pli ol 30 personoj en 3 grupoj. La finintoj ricevis honorajn diplomojn kun subskribo de la dekano de filologia fakultato. Eldonejo Impeto donacis por la kurso libretojn kun Esperanto-gramatiko, kiuj estis senpage disdonitaj al ĉiuj partoprenantoj de la kurseto.
Dima Ŝevĉenko 2014/11/26 |