世界语博物馆,世界语博物馆

首页 > 国际信息

    FORPASIS MARJORIE BOULTON (1924-2017)

                                                    

          La 30-an de aŭgusto 2017 forpasis d-ino Marjorie Boulton.
        Marjorie Boulton (naskiĝis la 7-an de majo 1924) doktoriĝis pri literaturscienco en 1948. La postan jaron ŝi lernis Esperanton. Ŝi debutis kiel Esperanta verkisto i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 1958 ŝi estis la unua ricevanto de la Arĝenta Sprono de la eldonejo Koko. Boulton oficis kiel sekretario de Internacia Somera Universitato (1957-1962), de la Internacia Ekzameno (1961-1967) kaj prezidanto de Societo de Britaj Esperanto-Instruistoj (1969). Ekde 1967 ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. En 1998 ŝi ricevis la Esperanto-Kulturpremion de la urbo Aalen, de la FAME-fondaĵo, en 2004 la premion Deguĉi, en 2014 la premion de la Fondaĵo Grabowski. Ekster la Esperanto-movado Marjorie Boulton estis vaste konata kiel verkinto de didaktikaj libroj pri literaturo.

         La plej gravaj Esperantaj verkoj de Boulton estas Kontralte (1955), poezio, Cent ĝojkantoj, (1957, ‘77), poemoj, Virino ĉe landlimo: Drameto kaj skeĉoj (1959), Eroj kaj aliaj poemoj (1959), Zamenhof, Creator of Esperanto (1960, '80), anglalingva bibliografio, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962), Dek du piedetoj (1964), noveloj, Okuloj: novelaro (1967), Nia sango (1970), teatraĵo, Rimleteroj (1976), poemaro kun William Auld, Poeto fajrakora; La verkaro de Julio Baghy (1983), literatura studo, Faktoj kaj fantazioj (1984), prestiĝa legolibro, Ne nur leteroj de plum-amikoj; Esperanta literaturo - fenomeno unika (1984) kaj Du el (1985), poemaro kun Poul Thorsen, Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj (2005), eseo. En 1999 aperis, sub la redaktado de Vilmos Benczik festlibro: Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al Wiliam Auld kaj Marjorie Boulton.

         En 1985 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA.(el UEA)


    录入时间:2017/9/1 Hits:1292