国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国际信息

    Strategia forumo de UEA pri Orientazia Movado okazis

    Strategia forumo de UEA pri Orientazia Movado okazis en la 23-a de okt. 2017 en la urbo Hangzhou, Ĉinio. Sub la prezido de la prez. de UEA d-ro Mark Fettes ĉeestantoj analizis nunan situacion kaj diskutis pri estonta direkto de la movado en Orientazio.Jen estas nomlisto de la ĉeestantoj.
    Mark Fettes(加拿大马克-菲特思) / prezidanto de UEA
    LEE Jungkee(韩国李仲琦) / estrarano de UEA pri Azia movado
    Inumaru Fumio(日本) / vicprez. de KAEM
    Chimedtseren Enkhee(蒙古恩和) / sekr. de KAEM (prez. de Mongola Esperanto-Asocio)
    WANG Tianyi(中国王天义) / prez. de IKEF
    Gong Xiaofeng(中国弓晓峰) / vicprez. de ILEI
    Jenaj temoj estis diskutitaj en la forumo.1. Starigo de ‘Azia Informejo de UEA’ en Xian, Ĉinio
    2. Nova nomo de Azia komisiono. La rekomendita nomo estas ‘Azia-Oceania Komisiono’ por unuecigi kun aliaj kontinentaj komisionoj. Sed ‘KAEM’ estos uzota kiel karesnomo.
    3. La propono de Univ.Kunming kun la nomo ‘Esperanto-Eduka Centro de Sudorientazio’ estos traktota fare de UEA konsiderante la proponon de ‘Esperanto-Muzeo de Zhaozuang.
    4. Subvencio por movado en Centra azio kaj Barato.
    5. Plifortigo de kunlaboro kaj informŝanĝo inter provincoj por tutĉina movado.
    6. Nova projekto de KAEM por verki ‘Historio de Azia Esperanto-Movado’-n (proponita de d-ro SO Jinsu)
    7. Okazigo de regula somera kurso-kunveno laŭ Silka Vojo.
    8. Kompili liston de ‘animoj’ de provincaj movadoj por informinterŝanĝo (tasko de Ĉielismo)
    9. ‘Esplorcentro de Esperanto-Kulturo’ ene de Univ.Liaoning estas pliesplorinda fare de KAEM kaj WU Guojiang.

    录入时间:2017/11/3 Hits:1089