国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 工作动态

    Protokolo pri Diagnozado kaj Kuracado de Korona Virusa Malsano 2019

    Protokolo pri Diagnozado kaj Kuracado de Korona Virusa Malsano 2019

    Parto pri la Kuracado)

    (el Nacia Komisiono pri Sano de Ĉina Popola Respubliko, je la sepafoja publikigo)

    (中国卫健委《新型冠状病毒肺炎诊疗方案(试行第七版》,治疗部分)

    1.Decidi kaj distribui kuracejojn laŭ malsan-statoj

    La suspektitaj kaj konfirmitaj kazoj devas esti aranĝataj en la nomumataj hospitaloj ekipataj kun efikaj izol-rimedoj kaj protekt-rimedoj, ke ĉiu suspektito sole enlokiĝas en unulit-ĉambro kaj la kelkaj pacientoj kun konfirmitaj kazoj povas kune enlokiĝi en la sama ĉambro.

    La danĝer-seriozaj pacientoj laŭeble estas aranĝataj en Intensa Prizorga Unito ( Intensive Care Unit, ICU). 

    2. Ĝenerala kuracado

    2.1. Ripozigi la pacientojn sur lito kaj plifortigi apog-kuracojn, provizi sufiĉajn varm-kvantojn; zorgi ekvilibrojn inter korp-fluidoj kaj elektrolitoj, stabiligi internajn mediojn de la homkorpo, atente monitori la vivajn signojn kaj fingr-sang-oksigenajn saturecojn.

      2.2. Laŭ malsan-statoj, monitori sang-rutin-ekzamenojn, urin-rutin-ekzamenojn, C reakciajn proteinojn (CRP), biokemiajn indicojn ( hepat-enzimojn, miokardiajn enzimojn kaj ren-funkciojn), sang-koaguliĝajn funkciojn, arteriajn sang-aer-analizojn kaj brustajn radiologi-ekzamenojn. Se eble , ekzameni ( detekti ) ĉel-faktorojn.

     2.3. Ĝustatempe apliki efikajn oksigen-kuracajn rimedojn, include naz-kateterojn, mask-oksigenilojn, tranazajn alt-flu-kvantajn oksigen-kuracojn. Se eble, kuraci tra enspirigi per kunmiksitaj hidrogen-oksigenoj ( H2/O2 : 66.6% / 33.3%).

    2.4. Anti-virusa kuracado:  prove apliki α-interferonon, po 500 dekmiloj U, aŭ po egalaj unitoj por la plenaĝulo , dissolvita per 2ml da desinfektita injekt-akvo, vaporumata kaj enspirata, dufojojn ĉiutage.

    Lopinaviro ( Lopinavir) /Ritonaviro (Ritonaviro): 200mg/50mg /kapsulo, po du kapsuloj por la plenaĝulo, dufojojn ĉiutage. La kurac-periodo povas ne superi 10 tagojn.

    Ribavirino ( Ribavirin) : proponate aplikata kune kun Lopinaviro ( Lopinavir) /Ritonaviro (Ritonaviro), po 500mg por la plenaĝulo, vejne transfuzataj , dufojojn aŭ trifojojn ĉiutage. La kurac-periodo povas ne superi 10 tagojn.

    Fosfora klorokuino (Chloroquine phosphate) : por la plenaĝuloj aĝantaj 18-65 jarojn kun korp-pezoj de pli ol 50 kilogramoj, po 500mg, dufojojn ĉiutage kaj la kurac-periodo estas 7 tagoj ; por la plenaĝuloj kun korp-pezoj de malpli ol 50 kilogramoj, po 500mg, dufojojn ĉiutage en la unua kaj dua tagoj, kaj ekde la tria ĝis la sepa tagoj, po 500mg unufojon ĉiutage.

    Arbidolo( Arbidol): po 200mg por la plenaĝuloj, trifojojn ĉiutage. La kurac-periodo povas ne superi 10 tagojn.

    Atenti kromefikojn kaj kontraŭindikojn de la medikamentoj kaj interagadojn inter ili. Ekz. La malsanulo kun la kor-malsano nepre devas eviti la aplikon de fosfora klorokuino. 

    Zorgi pri pluaj taksadoj de efikoj de la nuntemp-provataj medikamentoj en klinik, kaj neproponate apliki samtempe pli ol tri specojn de la medikamentoj . Haltigi aplikadojn tuj post ol neeltenataj kromefikoj aŭ toksefikoj okazas. Kuracante la gravedulinon kun la malsano, devas prizorgi ŝiajn gravedajn semajnojn kaj selekti medikamentojn kun laŭeble malmultaj kromefikoj kontraŭ la feto. Aliflanke devas ĝustatempe decidi ĉu homfarate finigi la gravedon por komenci kuracojn de la malsano, pri kio, devas informigi la gravedulinon kaj akiri ŝiajn pozitivajn konsentojn. 

    2. 5. La kuracado per la antibakterio  

    Eviti blindecajn ( sencelan ) aŭ nekonvenajn aplikadojn de la antibakterio, speciale kunaplikadojn de vast-spektr-antibakterioj.  

    3. La kuracadoj de la seriozaj kaj danĝer-seriozaj kazoj

    3.1 La kurac-principo

    Sub la bazo de kuracado kontraŭ la simptomo, pozitive preventi kaj kuraci komplikaĵojn, kuraci fundamentajn ( fonajn ) malsanojn , preventi sekundarajn infektojn kaj ĝustatempe apogi organajn funkciojn.

    3.2. La spir-apogo

    3.2.1. La oksigen-kuracado   

      La seriozaj pacientoj devas esti oksigenataj tra naz-kateteroj aŭ mask-oksigeniloj kaj ricevi la ĝustatempajn taksadojn :  spir-mizer-sindromoj / malalt-oksigen-sangaj sindromoj jam moderiĝas, aŭ ne.

    3.2.2. La tranazaj alt-flu-kvantaj oksigen-kuracoj aŭ senvunditaj mekanik-ventoletadoj (-spirigoj )

      Aplikinte la normajn oksigen-kuracojn, sed neniel moderiginte iliajn spir-mizer-sindromojn / malalt-oksigen-sangajn sindromojn, oni devas konsideri aplikadojn de la tranaz-kateteraj alt-fluaj oksigen-kuracoj kaj senvunditaj mekanik-ventoletadoj (-spirigoj ) . Se neniom reduktante la simptomojn aŭ  eĉ pliseriozigante ilin en la mallongaj tempoj ( 1-2 horoj) laŭ la supremenciitaj, oni devas konsideri ĝustatempajn aplikadojn de trake-insert-tubeto kaj kunvunditaj mekanik-ventoletadoj (-spirigoj ).

    3.2.3. Kunvunditaj mekanik-ventoletadoj 

    Adopti la rimedojn de protektecaj ventoletadoj (spirigoj), alivorte plenumi mekanik-ventoletadojn per malgrandaj tajd-volumoj ( 6-8ml/kg, laŭ normaj korp-pezoj) kaj malaltaj aer-kanal-plataĵaj premoj (Pplat 30cmH2O) por redukti la pulm-difektiĝojn el la mekanik-ventoletadoj. Garantiante aer-kanal-plataĵaj premoj 30cmH2O, konvene adopti altajn pozitiv-fin-elspirajn premojn (positive end expiratory pressure PEEP) por teni aer-kanalojn varmetaj kaj humidaj, eviti longtempajn trankviligojn, frue veki la pacientojn kaj plenumi pulm-resanigajn kuracojn. Por multaj pacientoj, ekzistas la fenomenoj de nesinkroneco de hom- ventoletilo kaj tiam ĝustatempe apliki trankviligaĵojn kaj muskol-malstreĉigaĵojn. Laŭ sekreciaĵ-statoj en la spir-kanalo, selekti hermetikan kraĉaĵ-suĉilon por elsuĉi la sekreciaĵojn. Se necesa, apliki bronkoskopon por ekzameni kaj plue kuraci.

    3.2.4.  La sav-kuracado

    Por seriozaj pacientoj de akuta spir-mizera sindromo (acute respiratory distress syndrome, ARDS), proponate plenumi la kuracojn pufigi (ekspansiigi) la pulmojn. Se hom-resursoj sufiĉaj, plenumi ventrokuŝajn spirigojn pli ol 12 horojn ĉiutage. Se tiu plenumo ne efika, laŭfrue apliki ekster-korpan membran-oksigenilon (extracorporeal membrane oxygenator, ECMO). La koncernaj indicoj: se FiO2 > 90%, la indico de oksigenado devas esti malpli ol 80mmHg, daŭrante pli ol 3-4 horojn;  se aer-kanal-plataĵaj premoj 35cmH2O, por la pacientoj kun sola spir-prostracio, unue selekti la modelon de VV-ECMO kaj se por plenumi la cirkul-apogon, selekti la modelon de VA-ECMO. Kiam la fundamentaj malsanoj jam regiĝas kaj la funkcioj de la kor-pulmoj ekresaniĝas, oni ekprovas eksigi la mekanik-ventoletilon

    3.3. La sang-cirkul-apogo    

    Sub la bazo de sufiĉaj korp-fluidoj, apliki la medikamentojn altigi angi-viglecojn por bonigi mikrocirkulojn kaj samtempe atente monitori la ŝanĝojn pri sangpremoj, kor-ratioj, urin-kvantoj, postlasataj kvantoj de laktacidoj kaj alkaloj en la arteri-sang-aera analizo. Se necese, monitori indicojn de la hemodinamiko tra la senvundado aŭ kunvundado, kiel la supersona Doplero, supersona eĥokardiografio, kaj monitori kunvundatajn sangpremojn aŭ daŭrajn elpuŝatajn sang-kvantojn el la koro ( PiCCO). En la sav-kuracado, zorgi ekvilibrojn de la korp-fluidoj, evitante la mankajn, aŭ troajn. Se la pacienta kor-ratio subite plimultiĝas je 20% ol ĝiaj bazaj valoroj, aŭ sang-premo plimalmultiĝas je 20% ol ĝiaj bazaj valoroj kune kun malbonaj mikrocirkuloj en haŭtoj kaj urin-kvantaj malmultiĝoj ktp., oni devas atente observi ĉu ili suferas el la seps- ŝoko, digest-kanal-sangado aŭ korfunkci-prostracio ktp..

    3.4. La ren-funkcia prostracio kaj anstataŭ-rena kuracado

    Por la danĝer-seriozaj paciento kun ren-funkciaj difektoj, devas aktive determini la difekt-kaŭzojn, ekz. pro malaltaj fluid-enverŝadoj aŭ pro medikamentoj ktp.. Dum kuracoj de la pacientoj kun la ren-funkcia prostracio, ankaŭ atenti korp-fluid-ekvilibrojn, acid-alkal-ekvilibrojn, elektrolit-ekvilibrojn, nitr-ekvilibrojn dum apog-kuracoj, kaj zorgi replenigojn de varmoj kaj mikroelementoj. Por la serioza paciento, selekti kontinuajn anstataŭ-renajn kuracadojn ( continuous replacement therapy,CRRT) laŭ la jenaj indicoj :  hiperkaliemio ; ② acidozo; ③ pulm-edemo aŭ troaj akv-ŝarĝoj ; ④ fluid-regadoj dum mult-organaj hipofunkcioj .

    3.5. La kuracado per plasmoj de resaniĝintoj dum la resaniĝ-periodoj.

    La kuracado per plasmoj de resaniĝintoj dum la resaniĝ-periodoj estas aplikebla por la kazoj kun rapidaj evoluoj, seriozaj aŭ danĝer-seriozaj kazoj. Koncernaj aplik-metodoj kaj aplik-dozoj plenumiĝas laŭ la Protokolo pri Klinikaj Kuracadoj de la Korona Virusa Malsano 2019 ( KOVIM-19 ) per Plasmoj de Resaniĝintoj dum la Resaniĝ-Periodoj de 2019-nKoV” ( la duafoja publikigo) .

    3.6. La sang-puriga kuracado

    La sang-puriga sistemo konsistas el la plasm-interŝanĝiĝo, plasm-sorbado, plasm-transfuzo, sanga/plasma trafiltriĝo ktp., kiuj povas elimini inflamigajn faktorojn, bari “ĉel-faktorajn ŝtormojn” , reduktante la inflam-reakciajn damaĝojn al homkorpoj, aplikeble por la sav-kuracadoj de seriozaj aŭ danĝer-seriozaj kazoj implikataj de la ĉel-faktoraj ŝtormoj en la fru-periodo aŭ mez-periodo.

    3.7. La imun-kuracado

    Por la pacientoj kun vastaj patologiaj ŝanĝiĝoj en ambaŭ-pulmoj aŭ serioze suferantaj el altiĝoj de IL-6 niveloj laŭ laboratoriaj ekzamenoj, povas provi la kuracojn per tocilizumab-injekto (tocilizumab). La unuafoja dozo : 4-8mg/kg ; rekomendata dozo: 400mg, diluita ĝis 100ml per 0.9% fiziologia sal-solvaĵo, transfuzata dum pli ol unu horo. Se efiko de la unuafoja apliko nebona, la duafoja apliko aldonota post 12 horoj ( per la sama dozo), la resumaj aplik-fojoj nepre ne pli ol du fojoj kaj la plej granda sol-dozo nepre ne pli ol 800mg. Zorgi alergiajn reakciojn al la medikamento, kiun tabuas pacientoj kun aktivaj infektoj kiel tuberkulozoj ktp. .

    3.8. La aliaj kuracadoj

    La glukokortikoido (glucocorticoid) estas mallongtempe aplikebla (3-5 tagojn) por tiuj pacientoj kun senĉese serioziĝantaj oksigenad-indicoj, radiologiaj indicoj pri rapidaj serioziĝoj de la malsano, troaj aktiviĝoj de inflam-reakcioj. Proponataj dozoj de la aplikata glukokortikoido nepre ne pli ol tiu, kiu egalas al la dozo de metilprednisolono: 1-2mg/kg/tago. Rimarkiginde grandaj dozoj de glukokortikoido povas inhibicii la imun-funkciojn kaj plue prokrasti eliminadojn de la virusoj.

      La jenaj rimedoj povas ankaŭu esti aplikeblaj : TĈD-a injektaĵo, Xuebijing ( 血必净注射液) , po 100mg vejne transfuzata, dufojojn ĉiutage; reĝustigiloj de intest-kanalaj mikrobismoj por stabiligi ekvilibrojn de entest-kanalaj mikroorganismoj kaj preventi sekundarajn bakteri-infektojn.

    Por la infanoj kun seriozaj aŭ danĝer-seriozaj KOVIM-19, travejnaj transfuzoj de gamaglobulino povas esti aplikeblaj.

     

    Por la gravedulinoj kun seriozaj aŭ danĝer-seriozaj KOVIM-19, pozitive fini iliajn gravedecojn, unue selektante Cezar-operacion .

    La pacientoj kun KOVIM-19 ofte havas la maltrankvilajn aŭ timajn emociojn kaj bezonas zorgemajn psikajn konsilojn.  

     

    5 . TĈM–a kuracado

    Tiu malsano apartenas al la kategorio de la epidemio kaj ĝia malsan-kaŭzo estas trafiĝo de epidemiigaĵo.

    Oni devas distingi individue sindromon kaj plenumi ekzakte kuracadon, konsultante jenan protokolon, laŭ diferencaj malsan-statoj, lokaj klimat-karakteroj kaj pacient-konstitucioj.

    5.1. La medicina observ-periodo

    Montradoj en kliniko 1

      laco, akompanata de malkomfortoj ĉe la stomak-intesto.

    Rekomendata preparita drogo

     Huoxiang Zhengqi kapsulo ( likvaĵo ktp. 藿香正气胶囊,).

    Montradoj en kliniko 2

      laco, akompanata de febro.

    Rekomendataj preparitaj drogoj

     Jinhua qinggan granulo (金花清感颗粒)Lianhua Qingwen granulo(连花清瘟颗粒),Shufeng Jiedu kapsulo(疏风解毒胶囊).

    5.2. La klinik-kuraca periodo ( por la konfirmita kazo)

    5.2.1 La dekoktaĵo por purigi la pulmojn kaj elpeli toksojn

    Aplikeblaj ampleksoj: la malserioza tipo, komuna tipo, serioza tipo; ankaŭ aplikeblaj por savadoj de la danĝera kaj serioza kazo laŭ la reala malsan-stato.   

    Baza recepto

    kruda efedro 9g (Herba Ephedrae 麻黄),

    miel-prilaborita glicirizo 6g (Radix Glyrrhizae 甘草)

    abrikot-kerno 9g

    kruda gipso 15-30g (Gypsum Fibrosum 石膏 ) ( frue dekoktata)

    cinamomo 9g (Ramulus Cinnamomi桂枝 )

    alismato 9g (Rhizoma Alismatis泽泻)

    poliporo9g ( Polyporus猪苓)

    makrocefala atraktilodo 9g (Rhizoma Atractylodis Macrocephalae 白术)

    porio 15g ( Poria 茯苓),

    bupleŭro 16g (Radix Bupleŭri柴胡 ) 

    skutelario 6g (Radix Scutellariae 黄芩)

    zingibr-prilaborita pineli-rizomo 9g (Rhizoma Pinelliae半夏 )

    zingibro 9g (Rhizoma Zingiberis Recens生姜)

    astero9g ( Radix Asteris紫苑)

    tusilaga floro 9g ( Flos Farfarae冬花)

    belamkanado 9g (Belamcanda chinensis (L.)Redouté射干 )

    Asaro 6g (Herba Asari细辛 )

    ĉina ignamo 12g (Rhizoma Dioscoreae 山药)

    nematura aŭranti-frukto 6g (Fructus Aurantii Immaturus枳实 )

    ŝelo de matur-mandarino 6g (Pericarpium Citri Reticulatae陈皮 )

    pogostemono 9g (Herba Pogostemonis藿香 )

    Aplik-metodo                            

    Tradiciaj prilaboritaj drogoj (饮片), unu porcion ĉiutage, dekoktita kaj trinkata varma respektive matene kaj vespere( dufojojn ĉiutage), 40 minutojn post manĝadoj. Tri tagoj (porcioj) estas unu kurac-periodo.

    Se eble, bone estas al ili, ke la malsanuloj samtempe prenas duono-bovlon da riz-supo, ke tiuj kun la simptomo de seka lango sen salivo samtempe prenas unu bovlon da riz-supo.

    (Por la malsanulo sen forta febro, aplik-dozo de gipso devas esti iom reduktata, dume por la malsanulo kun forta febro, aplik-dozo de gipso devas esti iom malreduktata.)

    Se simptomoj boniĝis, sed la pacientoj ne tute resaniĝas, ili povos komenci la duan kurac-periodon per la recepto.

    Se ili havas specialajn statojn aŭ bazajn malsanojn, la recepto povos esti reviziata laŭ konkretaj statoj en la dua kurac-periodo.

    Se simptomoj malaperis, oni povas fini la kuracojn per la recepto.

    5.2.2  La malserioza tipo

    * malvarm-humid-patogena stagniĝo en la pulmoj

    Montradoj en kliniko     

    Febro, laco, tutkorpaj doloretoj, tusado kun kraĉaĵo, brust-premo, dispneo, malbona apetito, naŭzo , vomado, nelfacila fekado kun viskoz-graseta fekaĵo. Pala kaj korpulenta lang-korpo kun la dent-postsigno, aŭ ruĝeta lang-korpo, blanka dika putr-graseta lang-tegaĵo aŭ blanka graseta lang-tegaĵo, malforta kaj malrapida pulso aŭ glata pulso . 

    Rekomendata recepto

    kruda efedro 6g (Herba Ephedrae麻黄)

    kruta gipso 15g (Gypsum Fibrosum 生石膏 ) 

    abrikot-kerno 9g ,

    notoptergo 15g (Rhizoma et Radix Notopterygii羌活)

    lepid-semo 15gSemen Lepidi Seu Descurainiae 葶苈子

    driopterio 9g (Dryopteris setosaThunb.Akasawa贯众)

    lumbriko15g ( Pheretima地龙)

    cinanĉumo15g (Cynanchum paniculatum (Bunge) Kitagawa徐长卿)

    pogostemono 9g (Herba Pogostemonis藿香 )

    eŭpatorio 9g ( Herba Eupatorii 佩兰 )

    atraktilodo 15g (Rhizoma Atractylodis  苍术)

    porio 45g (Poria云苓)

    makrocefala atraktilodo 30g (Rhizoma Atractylodis Macrocephalae 白术)

    bruletigita kratago 9g

    bruletigita gisto 9g ( Massa Medicata Fermentata焦神曲)

    bruletigita malto 9g  (焦麦芽)

    magnoli-ŝelo 15g (Cortex Magnoliae Officinalis厚朴)

    bruletigita arec-semo 9g ( Semen Arecae)

    rostetita tsaoko 9g Fructus Tsaoko草果

    zingibro 15g (Rhizoma Zingiberis Recens生姜) 

    Aplik-metodo          

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 600ml dekoktaĵo postlasata, egale dividata por matene, tagmeze kaj vespere, antaŭ manĝadoj.

    * Humid-varm-patogena akumuliĝas en la pulmoj

    Montradoj en kliniko

    Febreto aŭ sen febro, ioma timado al malvarmo, senforto, lac-peziĝo ĉe la kapo kaj korpo, muskolaj doloretoj, seka tusado kun malmulta kraĉaĵo, gorĝ-doloro, soifo sen multetrink-volo, iam akompanata de brust-premo, epigastra ŝajn-pleniĝo, ne ŝvitado aŭ malfacila ŝvitado, iam akompanata de naŭzo, vomado, malbona apetito, malkompakta fekaĵo aŭ malfacila fekado kun viskoza fekaĵo. Ruĝeta lang-korpo, blanka dika kaj graseta lang-tegaĵo aŭ maldik-flava lang-tegaĵo, glata kaj rapida pulso aŭ malgranda kaj malforta pulso. 

    Rekomendata recepto

    arec-semo 10g ( Semen Arecae槟榔),

    tsaoko 10g Fructus Tsaoko 草果

    magnoli-ŝelo 10g (Cortex Magnoliae Officinalis厚朴)

    anemarheno10gRhizoma anemarrhenae  知母

    skutelario 10g (Radix Scutellariae 黄芩)

    bupleŭro 10g (Radix Bupleŭri柴胡 )

    ruĝa peonio10g ( Radix Paeoniae赤芍)

    forsitio15g (Fructus Forsythiae连翘 )

    unujara artemizio 10g ( Herba Artemisiae青蒿)malfrue dekoktata

    atraktilodo 10g (Rhizoma Atractylodis  苍术)

    isata folio10g   (Folium Isatidis大青叶)

    kruta glicirizo 5g (Radix Glyrrhizae 甘草)

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 400ml dekoktaĵo postlasata, egale dividata por matene kaj vespere.

    5.2.3. Komunaj tipoj

    * Humid-toks-patogena stagniĝas en la pulmoj

    Montradoj en kliniko

    Febrotusado kun malmulta kraĉaĵo aŭ kun flava kraĉaĵo, iam akompanata de brust-premo, spir-manko, abdomena pufiĝo, konstipo kaj malfacila fekado. Malhele ruĝa kaj korpulenta lang-korpo, flav-graseta aŭ flav-seka lang-tegaĵo, glata kaj rapida pulso aŭ kord-ŝajna kaj glata pulso. 

    Rekomendata recepto

    kruda efedro 6g (Herba Ephedrae 麻黄)

    amara abrikot-semo 15 g

    kruta gipso 30g (Gypsum Fibrosum 石膏 ) 

    kruta koiks-semo 30g (Semen Coicis生薏苡仁)

    areaktilodo 10g (Rhizoma Areactylodis Lanceae茅苍术) 

    paĉulo 15g ( Herba Pogostemonis广藿香)

    unujara artemizio 12g (Herba Artemisiae Annuae 青蒿)

    pinta poligono 20g ( Rhizoma Polygoni Cuspidati虎杖)

    verbeno 30g (Herba Verbenae马鞭草)

    sekigita fragmit-rizomo 30g ( Rhizoma Phragmitis 干芦根)

    lepid-semo 15gSemen Lepidi Seu Descurainiae 葶苈子

    mandarina epikarpo 15 ( Exocarpium化橘红) (el Huazhou urbo de Guangdong

    kruta glicirizo 10g (Radix Glyrrhizae 甘草)

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 400ml dekoktaĵo postlasata, egale dividata por matene kaj vespere.

    *malvarm-humid-patogena obstrukco en la pulmoj

    Montradoj en kliniko 

    Febreto sen evidenta eksteriĝo, aŭ nefebro, seka tusado kun malmulta kraĉaĵo, laco kaj senforto, brust-premo, epigastra ŝajn-pleniĝo, iam akompanata de naŭzo aŭ malkompakta fekaĵo. Pala aŭ ruĝeta lang-korpo, blanka aŭ blank-graseta lang-tegaĵo, malgranda kaj malforta pulso. 

    Rekomendata recepto

    atraktilodo 15g (Rhizoma Atractylodis  苍术)

    mandarin-ŝelo 10g (Pericarpium Citri Reticulatae 陈皮)

    magnoli-ŝelo 10g (Cortex Magnoliae Officinalis厚朴)

    pogostemono 10 g (Herba Pogostemonis藿香)

    tsaoko 6g Fructus Tsaoko 草果

    kruda efedro 6g (Herba Ephedrae麻黄),

    notoptergo 10g (Rhizoma et Radix Notopterygii羌活)  

    zingibro 10g (Rhizoma Zingiberis Recens生姜)

    arec-semo 10g ( Semen Arecae槟榔),

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 400ml dekoktaĵo postlasata, egale dividata por matene kaj vespere.

    5.2.4.  La serioza tipo

    * Epidemi-toksa ŝtopiĝo en la pulmoj

    Montradoj en kliniko

    Febro kun ruĝ-vizaĝo, tusado kun malmulta flav-viskoza kraĉaĵo aŭ kun sangero en kraĉaĵo, astm-dispneo, spir-manko, laciĝemo, buŝo seka maldolĉeta kaj viskoza, naŭzo kaj senapetiteco, malfacila fekado, malmulta kaj bruna urino. Ruĝa lang-korpo, flav-graseta lang-tegaĵo, glata kaj rapida pulso . 

    Rekomendata recepto:

    kruda efedro 6g (Herba Ephedrae 麻黄)

    amara abrikot-semo 9g

    kruta gipso 15g (Gypsum Fibrosum 生石膏 ) 

    glicirizo 3g (Radix Glyrrhizae  甘草)

    pogostemono 10 g (Herba Pogostemonis藿香) (malfrue dekoktata)

    magnoli-ŝelo 10g (Cortex Magnoliae Officinalis厚朴)

    atraktilodo 15g (Rhizoma Atractylodis  苍术)

    tsaoko 10g Fructus Tsaoko 草果

    prilaborita pineli-rizomo 9g (Rhizoma Pinelliae法半夏 ) ( prilaborita per glicirizo, kalko ktp.. )

    porio 15g  (Porio)magnolio ( Flos magnoliae 茯苓),

    kruta rabarbo 5g(Radix et Rhizoma Rhei 大黄) (malfrue dekoktata)

    astragalo10g  (Radix Astragali 生黄芪)

    lepid-semo 10gSemen Lepidi Seu Descurainiae 葶苈子

    ruĝa peonio10g ( Radix Paeoniae赤芍)

    Aplik-metodo 

     1-2 porciojn ĉiutage, dekoktita ĝis 100ml-200ml da dekoktaĵo postlasata, kaj prenata per 2-4 fojoj, mem-trinko aŭ tranaz-manĝigo.

    * Bruliĝoj de patogen-flamoj ĉe ci-tavolo kaj ying-tavolo (气营两燔)

    Montradoj en kliniko

    Febrego kun maltrankvilo kaj soifo, astm-dispneo, spir-manko, deliro kaj sveno, ĥaos-rigardeco, aŭ ekzantemo, aŭ sangkraĉo, naz-sangado, aŭ membr-konvulsio. Karmezina lang-korpo, malmulta lang-tegaĵo aŭ sen lang-tegaĵo, profunda maldika kaj rapida pulso aŭ flosa granda kaj rapida pulso . 

    Rekomendata recepto

    kruta gipso 30-60g (Gypsum Fibrosum 生石膏 ) (frue dekoktata)

    anemarheno 30gRhizoma anemarrhenae 知母

    remanio 30-60g (Radix Rehmanniae生地)

    bubala korno 30g (frue dekoktata) (frue dekoktata)

    ruĝa peonio 30g ( Radix Paeoniae赤芍)

    skrofulario 30g ( Radix Scrophulariae玄参)

    forsitio15g (Fructus Forsythiae连翘 )

    arbopeonia radikŝelo 15g (Cortex Moutan 丹皮)

    koptido 6g ( Rhizoma Coptidis黄连)

    bambu folio12g

    lepid-semo 15gSemen Lepidi Seu Descurainiae 葶苈子

    kruta glicirizo 6g (Radix Glyrrhizae  甘草)

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 100ml-200ml da dekoktaĵo postlasata, kaj prenata per 2-4 fojoj, mem-trinko aŭ tranaz-manĝigo.   

    Rekomendataj preparitaj drogoj

    Xiyanping injektaĵo( 喜炎平注射液), Xuebijing injektaĵo( 血必净注射液) , Reduning injektaĵo ( 热毒宁注射液) , Tanreqing injektaĵo( 痰热清注射液), Xingnaojing injektaĵo( 参醒脑静注射液).

    Oni povas selekte apliki du preparitajn drogojn laŭ klinikaj simptomoj, sed nur selekte aplikas unu preparitan drogon el tiuj kun la similaj efikoj laŭ individua malsan-stato. Oni povas apliki la preparitajn drogojn kune kun la dekoktaĵo el la rekomendata recepto.

    5.2.5. Danĝer-serioza tipo

    ( La sindromo de interna ŝtopado kaj ekstera kolapso) 

    Montradoj en kliniko:

    Dispneo, ofta astmo aŭ kun spirigilo bezonata, sveno, maltrankvilo, ŝviti kaj poste membr-malvarmiĝi malhel-purpura lang-korpo, dik-graseta lang-tegaĵo aŭ seka lang-tegaĵo , flosa, granda kaj senradika pulso . 

    Rekomendata recepto:

    ginsengo 15g 

    prilaborita akonito 10g (Radix Aconiti Lateralis Preparata 附子) (frue dekoktata)

    kornuso 15g (Fructus Corni 山茱萸) 

    akompanata de la preparitaj drogoj Suhexiang Pilolo ( 苏合香丸) aŭ Angong Niuhuang Pilolo安宫牛黄丸.

    Por la paciento sub mekanik-ventoletado kaj kun konstipo aŭ malfacila fekado, oni povas apliki krudan rabarbon 5-10g (Radix et Rhizoma Rhei 大黄); por la paciento kun nesinkroneco de hom-ventoletilo kaj kuracata de trankviligaĵoj kaj muskol-malstreĉigaĵoj, oni povas apliki krudan rabarbon 5-10g (Radix et Rhizoma Rhei 大黄) kaj glaŭber-salon 5-10g ( Natrii Sulfas).

    Rekomendataj preparitaj drogoj:

    Xuebijing injektaĵo( 血必净注射液) , Reduning injektaĵo( 热毒宁注射液) , Tanreqing injektaĵo( 痰热清注射液), Xingnaojing injektaĵo(醒脑静注射液),  Shenfu injektaĵo( 参附注射液),  Shengmai injektaĵo( 生麦注射液), Shenmai injektaĵo( 参麦注射液).

    Oni povas selekte apliki du preparitajn drogojn laŭ klinikaj simptomoj, sed nur selekte aplikas unu preparitan drogon el tiuj kun la similaj efikoj laŭ individua stato. Oni povas apliki la preparitajn drogojn kune kun la dekoktaĵo el la rekomendata recepto.

    Rekomendataj aplik-metodoj de la TĈD-aj injektaĵoj por la seriozaj aŭ danĝer-seriozaj kazoj

    La TĈD-aj injektaĵoj devas esti aplikata laŭ iliaj specifoj, komence ekde eta dozo, kaj esti laŭgrade alĝustigataj laŭ sindrom-distingadoj, tio estas unu aplik-principo.

    Infektoj de la viruso aŭ kune kun malseriozaj infektoj de la bakterio:

    250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Xiyanping injektaĵo( 喜炎平注射液) 100mg, dufojojn ĉiutage; aŭ 250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Reduning injektaĵo( 热毒宁注射液) 20ml, dufojojn ĉiutage; aŭ 250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Tanreqing injektaĵo( 痰热清注射液) 40ml, dufojojn ĉiutage.

    Febrego, akompanata de konsciaj malordoj:

    250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Xingnaojing injektaĵo( 参醒脑静注射液)20ml, dufojojn ĉiutage.

    Tutkorpaj inflam-reakciaj sindromoj/mult-organaj paneoj (forkonsumiĝoj):

    250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Xuebijing injektaĵo( 血必净注射液) 100ml, dufojojn ĉiutage.

    Imun-inhibicioj:

    250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Shenmai injektaĵo( 参麦注射液)100ml, dufojojn ĉiutage.

    ŝoko:

    250 ml da 0.9% solvaĵo de natria klorido plus Shenfu injektaĵo( 参附注射液) 100ml, dufojojn ĉiutage.

    5.2.6. La resaniĝa periodo

    * Pulm-lienaj ci-astenioj

    Montradoj en kliniko

    spir-manko, laco kaj senforto, malbona apetito kun naŭzo aŭ vomado, epigastra ŝajn-pleniĝo, malforta fekado, nefacila fekado kun malkompakta fekaĵo. Pala kaj korpulenta lang-korpo, blanka kaj graseta lang-tegaĵo.

    Rekomendata recepto:

    prilaborita pinelio 9g (Rhizoma Pinelliae法半夏) ( prilaborita per glicirizo, kalko ktp.. )

    mandarin- ŝelo 10g (Pericarpium Citri Reticulatae 陈皮)

    kodonopso 15g (Radix Codonopsis党参)

    miel-prilaborita astragalo 30g (Radix Astragali 黄芪)

    kirlofritita makrocefala atraktilodo 10g (Rhizoma Atractylodis Macrocephalae 白术)

    porio 15g (茯苓),

    pogostemono 10g (Herba Pogostemonis藿香)

    amom-frukto 6g(砂仁)(malfrue dekoktata)

    glicirizo 6g (Radix Glyrrhizae 甘草)

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 400ml da dekoktaĵo postlasata, po 200ml matene kaj vespere.                                                

    *Ci-jin-aj astenioj

    Montradoj en kliniko

    Laco, spir-manko, buŝaseko, soifo, palpitacio, multa ŝvitado, malbona apetito, febreto aŭ senfebro, seka tusado kun malmulta kraĉaĵo. Seka lango kun saliv-manko, maldika aŭ malforta pulso

    Rekomendata recepto      

    adenoforo10g ( Radix Adenophorae南沙参)

    glehnio10g ( Radix Glehnae北沙参)

    ofiopogono15gophiopogon麦冬)

    amerika ginsengo 6g ( Radix Panacis Quinquefolii西洋参)

    scisandro 6g  (Fructus Schisandrae Chinensis五味子)

    kruta gipso 15g (Gypsum Fibrosum 生石膏 )

    komelino10g (Commelina communis淡竹叶)

    morusa folio 10g

    fragmit-rizomo 15g ( Rhizoma Phragmitis芦根)

    ruĝa salvio 15g (Radix Salviae Miltiorrhizae丹参)

    kruta glicirizo 6g (Radix Glyrrhizae 甘草)

    Aplik-metodo

    Unu porcion ĉiutage, dekoktita ĝis 400ml da dekoktaĵo postlasata, po 200ml matene kaj vespere.

     

     

                               Tradukita de Ĉina Medicina Esperanta Asocio 

                                                 Wang Disheng,  

                                                   2020-03-12  

     

     

     

     

     

    Apendico:

     

     

    La skeleto de “Protokolo pri Diagnozado kaj Kuracado de Nova Koronavirusa Pneŭmonio”

    (el Nacia Komisiono pri Sano de Ĉina Popola Respubliko, je la sepafoja publikigo)   

     

    1. La etiologiaj karakteroj

    2. La epidemiologiaj karakteroj

    2.1 La infektaj originoj

    2.2 La infektaj kursoj (vojoj)

    2.3 La infekteblaj popolamasoj

    3. La patologiaj ŝanĝiĝoj

    3.1 La pulmoj

    3.2 La lieno, pulm-hila limf-nodo kaj medolo

    3.3 La koro kaj angio

    3.4 La hepato kaj galveziko

    3.5 La renoj

    3.6 La aliaj organoj

    4. La klinikaj karakteroj

    4.1 La klinikaj montroj

    4.2 La laboratoriaj ekzamenoj

    5. La diagnozaj kriterioj

    5.1 La suspektita kazo

    5.2 La konfirmita kazo

    6. La klinikaj klasifikoj (tipoj)

    6.1 La malserioza tipo

    6.2 La ĝenerala tipo

    6.3 La serioza tipo

    6.4 La danĝer-serioza tipo

    7. La klinikaj avert-indicoj pri la serioza tipo kaj danĝer-serioza tipo

    8. La distingigaj diagnozoj

    9. La kaz-trovoj kaj raportoj

    10. La kuracadoj

     

    录入时间:2020/3/14 Hits:792