国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 世运博文

    Letero al miaj amikoj(佐藤隆介)

    作者和韩国世界语者朴基完在枣庄学院世界语博物馆合影留念

    作者在朴基完家里做客

    Saluton, karaj klubanoj kaj amikoj!

    Mi nun loĝas en Japanio de la lasta jaro pro tre hazarda kialo, kiun vi bone povas diveni!

    Mi lasos kelkajn informojn pri mi kaj mia situacio por legantoj.

    Saluton denove. Mi estas ano de Shandong-a Esperanto-Klubo el Tokio. Mi plezure gvidas ĝian internacian fakgrupon. Mi samtempe estas instruisto de Esperanta kaj japanlingva fakoj de lingva instituto de Zaozhuang-a Universitato ekde la jaro 2016. Ĝis tiam, mi estis tre simpla esperantisto, kiu fojfoje helpis movadajn distraĵojn, libraj kaj eldonaj servoj ktp.

    Antaŭ ol mi venis al Ĉinio, por mi ĝi nur estas mistera areo sur mapo kun mistera popolo (tiam informado de ĉinaj esperantaj medioj estis pli oficialecaj kaj malpli amikecaj ol nun ili estas). Tio parte pravis. Kiam mi unue vidis Semion ĉe la stacio, li simprezentis "mi estas mistera homo". Tiam mi pensis "jes, vi pravas! Vi estas mistera!". Tiuj misteruloj rapide fariĝas miaj amikoj.

    Kaj dum mi lernas, miaj amikoj pacience atendas min. Mi ne nur lernis sed batalis pro ĉiaj kialoj: mia malsano, mia malsaĝo, mia malpaco, mia mallerteco... Tamen mi trovis, ke malriĉeco, maldormo kaj enuo tute ne okazas tie ĉe mi. Pri la detalo, vi eble povos legi ie en aliaj lokoj.

    Pasis kvin jaroj de kiam mi ekloĝis en Zaozhuang. Mi legas la ĉinan parte. Mi sukcesis la 5-an gradon de HSK (la ekzameno de nivelo de la ĉina lingvo por fremdlandano). Kial mi pasis ĝin, malgraŭ mi neniam finis eĉ la unuan lecionon de lernolibro de la ĉina? Ĉar mi kun la amikaro en Zaozhuang klopodis por interkompreniĝi.

    Malkiel homoj supozas, interkompreniĝo estas granda laboro, sed malkiel homoj supozas, tio certe eblas. En klasĉambro de nia universitato kaj en raportejo de nia muzeo, ni kunvenis kaj iel lernis kaj movis nian aferon. Kio estas nia afero? Kio estas nia sankta movado? Tio ĉiam nebulas eĉ por Zamenhof mem. En tiu densa nebulo, ni tamen kune marŝis al lumo, ni kune tranoktis en mallumo kiel izolita taĉmento, kaj ni amikiĝis.

    Amikoj, permesu al mi daŭre dakonti kiel mi vivas en Japanio, post hazarda atako de nia malamata kronviruso. Tio okazis en la unua tago de miaj ferioj en la domo de mia avino. Mi portis mian pasporton, kelkajn vestaĵojn kaj tio estis ĉio. Mi daŭrigis mian laboron el Tokio rete. Nenie estas sen problema kie homoj vivas. Mia denova vivo en Tikio estis bona, kaj malbona. Malkiel esti en Zaozhuang, tokie mi aŭdas trafikon nokte, pagas imposton eĉ por spirado, vizitadas enuigajn vendegojn ĉiu semajne por vivsubteni (mi preferas butiketojn!). Tamen Japanio ankaŭ havas bonajn facetojn, ĝi estas kun riĉa maro kun fiŝoj, riĉa monto kun aproj kaj miaj malnovaj amikoj esperantaj kaj neesperantaj.

    De tiu ĉi jaro mi laboretas por aferoj de Esperanto en japanio.

    Mi prelegis pri miaj spertoj en Zaozhuang en retaj kunsidoj; faris filmeton "kia lingvo esperanto estas" por retejo de JEI por japanaj neesperantistoj; esploras nian historion per malnovaj organoj kaj gazetoj konservitaj en biblioteko de JEI. Mi estas komitatano de Komuna Seminario 2021 kaj gvidos kursojn en retaj kunvenoj kiel Japana E-Kongreso en ĉi-somero-aŭtuno.

    Kiam ni lernas, instruas, parolas, aŭskultas... kiel ajn uzas Esperanton, ni ĉiam iradas al nia komuna idealo kune, kie ajn ni estas, amikoj!

    Ryusuke Sato

    2021-8-4

    作者系山东世界语俱乐部会员,枣庄学院日籍教师

    录入时间:2021/10/22 Hits:703