国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 征稿

    Vojaĝo Komprenigis Min

    Mi estas homo, kiu ne ŝatas eliri. Sed mi ŝatas esti kun miaj amikinoj. Tial mi pretas vojaĝi kun miaj amikoj en la ferio. La amikino, kiu vojaĝis kun mi, estas Rivera, ŝi havas parencojn loĝantajn en nia celloko, Xuzhou.

    Antaŭ nia vojaĝo al urbo Xuzhou, mi veturis al ŝia hejmo kaj pasigis du noktojn en ŝia domo. Ŝiaj gepatroj estis afablaj kaj bonvenaj, por ke mi sentu komforta. Mi dormis sur la lito kun ŝi kaj ŝi dividis sian kolektaĵon kun mi. Tamen mi ankoraŭ sentis min malvasta por loĝi en la hejmo de aliulo kaj ĝi daŭris ĝis la fino de la vojaĝo. Mi scivolas, ĉu ĉiuj sentas tiel?

    Alveninte al Xuzhou, mi vagis ĉirkaŭ la urbo kun ŝi. Ni ne faris planojn, ni iris tien, kien ni volis. Ĝenis min, ke mi portis la malkonvena paron da ŝuoj. Baldaŭ, miaj piedoj doloriĝis.

    Tamen, Varma vetero, amasoj da homoj kaj miaj dolorantaj piedoj estis ne gravaj ol mia ekscito, kiun mi sentis inter la homamaso. Mi ĵus rimarkis, ke mi ne ĉiam povis esti en mia propra mondo. Mi devis eniri la homamason de tempo al tempo por akiri la instigon por antaŭeniri. Eble tio ŝajne estis stranga, sed mi sentis ĝin.

    Kompare kun vizitado de famaj pitoreskaj lokoj, mi estas pli kontenta pri elspezado de mono por aferoj, kiujn mi ŝatas. Mi manĝis multe da bongustaj manĝaĵoj kaj aĉetis donacojn por bona amikino. Ĉi tio kontentigas min.

    Tempo kun amikino ĉiam estis feliĉa, sed mallonga. Nun mi revenis en la lernejon kaj faras miajn hejmtaskojn en Esperanto. Ĉi tiu vojaĝo alportis al mi pli da feliĉo ol laceco. Mi estis tre dankema al Rivera kaj ŝia familio por prizorgi min, kaj ankaŭ mi tre ŝatas la urbon Xuzhou. Sed se iu demandos min kien mi volas veturi en mia venonta vojaĝo, mi verŝajne elektus ĵeti min al mia lito...

                                                          Chen Yuanchen el Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato

    录入时间:2023/5/15 Hits:282