国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国际信息

    Raporto pri la 15-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo



    La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) sukcese organizis la 15-an Internacian Himalajan Renkontiĝon, kiu okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026 en Nepalo. La aranĝo kunigis esperantistojn el diversaj landoj kaj ofertis riĉan programon kun kulturaj, edukaj kaj naturaj spertoj.

    La programo komenciĝis la 26-an de februaro per la alveno kaj bonvenigo de la gastoj. Entute partoprenis 42 esperantistoj, inkluzive de enlandanoj kaj eksterlandanoj, kvankam multaj ĉeestis nur parton de la programo. Inter ili, 21 partoprenis la piedvojaĝon en la montara regiono Langtang, inkluzive de 9 eksterlandanoj: tri el Francio (s-roj Thierry Spanjaard, Philippe Planchon kaj François Giovanetti), tri el Germanio (ges-roj Martha Otto, Angela Oehler kaj Adrian Neumann) kaj po unu el Belgio ( S-ro Patrick Haerick), Hispanio (S-ro Angel Yagüe) kaj Japanio (s-ro Kimura Kisiro). La ceteraj estis nepalaj esperantistoj.

    La oficiala inaŭguro okazis vespere la 27-an de februaro en hotelo Marshyangdi en Thamel, Katmanduo. La renkontiĝestro, s-ro L. P. Agnihotry, solene malfermis la programon per lumigante la kandeloj. La vicprezidanto de NEspA, s-ro Punya Prasad Acharya, varme bonvenigis la gastojn, kaj la programon gvidis s-ro Navaraj Buddha. La kunfondinto de la Internacia Himalaja Renkontiĝo, s-ro Philip Pierce, prezentis la historion de la aranĝo, fondita en 1995. Ĉiuj ĉeestantoj sin prezentis kaj esprimis siajn salutvortojn, kaj ankaŭ kelkaj infanoj partoprenis, kio donis aparte ĝojigan etoson. Jam en la sama tago matene okazis ekskurso en Katmanduo. La partoprenantoj vizitis la templojn Pashupatinath kaj Boudhanath, du el la plej gravaj religiaj lokoj de hinduismo kaj budhismo. La gastoj havis la ŝancon lerni pri la paca kunvivado de hinduoj kaj budhanoj en Nepalo, kaj pri la konceptoj de vivo, morto kaj renaskiĝo en tiuj religioj.

    La 28-an de februaro la grupo vizitis Patanon, antikvan urbon ofte nomatan “viva muzeo”. La temploj, skulptaĵoj kaj lignaj artaĵoj klare montris la riĉan historion kaj kulturon de Nepalo. Vespere NEspA gastigis la partoprenantojn en sia oficejo per amika vespermanĝo.

    La 1-an de marto komenciĝis la piedvojaĝo al Langtang. Frumatene la grupo veturis per buso ĝis Syabrubesi, de kie ili ekmarŝis. La unuan nokton ili tranoktis en Bamboo, marŝante tra densaj arbaroj laŭ rivero kun multaj akvofaloj. Dum la vojo oni povis renkonti sovaĝajn bestojn kaj ĝui la abundan naturon.

    Dum la sekvaj tagoj la grupo atingis diversajn lokojn, inkluzive de Kyanjin Gompa (3870 m), kie ili restis du noktojn. Kelkaj partoprenantoj supreniris al Kyanjin Ri (4773 m), de kie malfermiĝis impresa panoramo de la Himalajo. La vetero estis escepte klara, kio ebligis ĝui la pejzaĝon en sia plej bela formo. Aliaj elektis alternativajn vojojn ekde Goda Tabela, kie ili povis pli detale konatiĝi kun rododendraj arbaroj kaj tradiciaj vilaĝoj. La reveno komenciĝis la 5-an de marto kun tranoktoj en Lama Hotelo kaj poste en Syabrubesi. La grupo revenis al Katmanduo la 7-an de marto.

    La temo de la ĉi-jara renkontiĝo estis “Naturo, kulturo kaj klimata ŝanĝo”. Dum la piedvojaĝo en la Nacia Parko Langtang, la partoprenantoj rekte travivis la naturan belecon de la regiono kaj samtempe rimarkis signojn de klimata ŝanĝo. Lokuloj klarigis, ke antaŭ kelkaj jardekoj la montoj estis pli kovritaj de neĝo, dum nun ili ofte aperas pli nudaj. Oni ankaŭ observis ŝanĝojn en la florado de rododendroj, kiuj nun floras malpli abunde kaj iom poste ol antaŭe. Dum la vojo la grupo pasis tra la vilaĝo Langtang, loĝata de ŝerpoj de tibeta deveno. La partoprenantoj havis la ŝancon konatiĝi kun la loka kulturo kaj eĉ partopreni tradician feston, kio fariĝis neforgesebla sperto.

    La 8-an de marto okazis la ferma ceremonio. NEspA honoris la partoprenantojn per ŝaloj kaj atestiloj, kiujn disdonis la eksaj prezidantinoj, s-inoj Indu Devi Thapaliya kaj Maya Rai. La ĉeestantoj esprimis sian kontenton kaj dankemon pro la sukcesa kaj inspira aranĝo.

    La 15-a Internacia Himalaja Renkontiĝo montriĝis grava evento, kiu ne nur fortigis la Esperanto-komunumon, sed ankaŭ profundigis komprenon pri la nepala naturo, kulturo kaj nunaj mediaj defioj. Ĝi ankaŭ donis al nepalaj esperantistoj valoran ŝancon praktiki la lingvon kaj rekte interrilati kun eksterlandaj samideanoj.

    Venontjare okazos speciala ekskurso de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2027, dum kiu partoprenantoj vizitos preskaŭ ĉiujn gravajn turismajn lokojn en Nepalo, ĉefe per aŭtobuso. La aranĝo estos alirebla por ĉiuj aĝgrupoj kaj proponos multflankan konatiĝon kun la lando. NEspA elkore invitas ĉiujn interesatojn aliĝi kaj ĝui la programon en vera Esperanta etoso.

    Raportis: Bharat Kumar Ghimire

    ps. Se vi bezonas fotojn de la renkontiĝo, bonvolu kontakti min aparte.

     Prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio
    Bharat Ghimire<nespa_bharat@hotmail.com>

    录入时间:2026/3/26 浏览:13次