
首页 > 国际信息FORPASIS PROBAL DASGUPTAFORPASIS PROBAL DASGUPTA (1953–2026), EKSA PREZIDANTO DE UEA KAJ PREZIDANTO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO
UEA profunde bedaŭras la forpason de Probal Dasgupta (1953–2026) la 1-an de junio 2026, en la aĝo de 72 jaroj, en Kolkato, Barato. Probal Dasgupta naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kolkato, Barato. Lingvisto kaj leksika esploristo, li studis en la sanskrita kolegio de Kolkato, la dekana kolegio de Puneo kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Novjorko pri la genera sintakso de la bengala lingvo. Li instruis lingvistikon en pluraj barataj universitatoj. Li laboris kiel profesoro pri aplika lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado kaj poste okupiĝis pri leksikaj esploroj en la Barata Statistika Instituto en Kolkato, lia lasta profesia posteno, post kio li emeritiĝis en 2018. Lerninte Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj membriĝinte en Hinda Instituto de Esperanto kaj en UEA en la aĝo de 15 jaroj, li ekde 1967 estis aktiva esperantisto. En la aĝo de 17 jaroj li aktive korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore pri komplikaj gramatikaj problemoj. En 1977 li partoprenis la 62-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Rejkjaviko, kaj post ĝi li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo (CO) de UEA. En 1980 li volontulis preskaŭ la tutan jaron en la CO. Li estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016 kaj ĝia prezidanto ekde 2016 ĝis sia forpaso. Li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK, kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Li estis elektita Prezidanto de UEA en 2007 dum la UK en Jokohamo kaj reelektita por nova mandato en 2010 dum la UK en Havano. Dum sia longa agado en la Esperanto-movado, li kontribuis kiel verkisto, tradukisto, kritikisto, redaktoro kaj organizanto. Li estis kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning ekde 1990 kaj de Beletra Almanako ekde 2007. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj centoj da artikoloj en la bengala, angla, franca kaj Esperanto. En 2021 li ricevis la ŝtatan premion Vidyasagar-Dinamoyee, la unuan fojon aljuĝita al esperantisto, pro sia tuta verkaro. Liaj eldonaĵoj koncernantaj lingvistikon inkluzivas The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome (1993), Explorations in Indian Sociolinguistics (kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), Inhabiting Human Languages: The Substantivist Visualization (2012), Kathaar Kriyaakarma (bengallingva: ‘La agadoj de la vortoj’, 1987), Chinna Kathaay Saajaaye Tarani (bengallingva: ‘Sur boato ornamita per vortoj rompitaj’, 2011), Bhaashaar Bindubisarga (‘La cediloj kaj cirkumfleksoj de la homa lingvo’, 2012), Merur Praarthanaa: Bishuber Uttar (‘La polusoj preĝas: la ekvatoro plenumas’, 2015). Liaj eldonaĵoj en Esperanto inkluzivas Primico (traduko de poemoj de Rabindranath Tagore, 1977), Mi juna (tr. de aŭtobiografio de Manashi Dasgupta, 1989, lia patrino), Klera edzino (tr. de romano de Upendronath Ganggopaddhae, 1994), Dormanta hejmaro (tr. de romano de Manashi Dasgupta, 2006), Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (2011). Pere de Esperantaj pontotradukoj li bengaligis la kroatan infanromanon Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić de Ivana Brlić-Mažuranić (2006), la svedan teatraĵon Nemeza de Alfred Nobel (2014), la finnan romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (2020). Dasgupta estis honora membro de la lingvistika societo de Usono jam de 2004. La barata konsilio pri filozofia esplorado nomumis lin sia vizitprofesoro de la jaro por 2009. En 2012 estis aljuĝita al li la Premio Archana Chaudhuri de Bangiya Sahitya Parishad, la bengala literatura akademio. En 2006 li es! tis prezi danto de la Internacia Ekzamena Komisiono (por la ekzamenoj ILEI-UEA). Li estis dumviva membro de UEA kaj ano de Alianco 365, donacprogramo de UEA, pro kio li deklaris: “Por homo en mia pozicio (mi aludas al la lando, al la profesio instruado, al la fakto, ke mi estas la sola regula enspezanto en la familio) ne estas facile fari tian oferon al la altaro de la internaciisma bonvolo. Estas la devo de eksa prezidanto iugrade montri ekzemplon por ke aliaj sekvu kaj fari oferojn necesajn por ke eblu tiamaniere persvadi la publikon donacemi, tenante antaŭ la aliaj la standardon de helpemo al la Asocio”. En 2021 Dasgupta korespondis kun Noam Chomsky, klarigante al li, ke la intervjuo Aronoff-Chomsky estis misuzata por propagando kontraŭ Esperanto, kaj petis lin helpi. Chomsky tre bedaŭris lerni, ke liaj rimarkoj estis misinterpretitaj, kaj deklaris por publika uzo: “Mi estis informita, ke kelkaj mallongaj komentoj miaj pri la originoj de Esperanto estis misinterpretitaj kiel malaprobo de la lingvo aŭ de projektoj implikantaj la uzon de Esperanto por faciligi la disvolviĝon de lingvaj kapabloj. Neniam estis tia implico aŭ intenco”. Probal Dasgupta estis voĉo por lingva diverseco kaj unu el la grandaj intelektuloj de Esperantujo. Lia intelekta laboro kaj lia sindediĉo al Esperanto, lingvistiko kaj internacia interkompreniĝo lasas neforviŝeblan spuron en la historio de UEA kaj de la tuta Esperanto-komunumo. Laŭ la familio li forpasis dumdorme, senpeze, kongrue kun lia amika kaj afabla karaktero. UEA esprimas sian plej profundan kondolencon al liaj familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj kaj invitas la tutan Esperanto-movadon memori kun dankemo lian vivon, lian verkaron kaj lian inspiran ekzemplon. el UEA 录入时间:2026/6/3 浏览:24次 |