国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 工作动态

    德国世界语城致函世界语博物馆

    Karaj Samideanoj, 

    kara Semio, 

    kun granda admiro ni sekvas la evoluon de la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato kaj ĝojas pri ĉiuj informoj, alvenantaj novaĵoj! Via muzeo agas modeldone kaj ludas gravan rolon kaj en la Esperanto-mondo kaj por la ekstermovada publiko.  


    Interkultura Centro Herzberg (Germana Esperanto-Centro) ĵus festas sian 10-jaran jubileon kaj krom la Esperanto-Centro kaj Biblioteko de 15 decembro 2009 ni funkciigas ankaŭ malgrandan sed konstantan Esperanto-ekspoziciejon en la Muzeo de la Kastelo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ankaŭ per tio ni spertas, kiom grave estas oferti por publika rigardo kulturajn valoraĵojn de Esperanto kaj havi konstante funciantan institucion, kiu estas vizitebla en la regulaj malfermhoroj, kaj kiu taŭgas kiel alloga informejo pri nia lingvo, kulturo, movado. 


    Nia nova projekto enhavas alian malfermiĝeblon al la ĝenerala publiko: ni ĵus ekhavis ŝancon instali Esperanto-sekcion en la Urba Biblioteko de Herzberg! Detalojn kun nia helpalvoko bonvolu legi ĉe 

    http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=84141656


    Okaze de la baldaŭa Zamenhof-tago kaj Tago de la Esperanto-libro ni elkore salutas ĉiujn adresitojn, reprezentantojn de Esperanto-muzeoj, bibliotekoj, kulturcentroj, asociajn kaj individuajn disvastigantojn de Esperanto kaj de la zamenhofa idearo, 


    Ni gratulas pro viaj ĝisnunaj atingoj, deziras al vi ĉiuj pluajn sukcesojn, prosperon kaj esperas je regula inform-interŝanĝo, amika interagado. 


    Kun estimplenaj salutoj, amike, 


    Zsofia Korody kaj Peter Zilvar

    ĉefkunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg

    en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

    esperanto-zentrum @ web.de 



    录入时间:2014/12/10 Hits:773