首页 > 国际信息Nacia Kongreso en Sud-AfrikoLa tritaga Kongreso en Kaburbo sukcese disvolvigxis en la granda admiro kaj efika partopreno de esperantistoj kaj ankaux de neesperantistoj kiuj estis invititaj dum la publika tago. Abundis diversaj agadoj kaj gxi speciale ricxigxis per la unua kunveno de la membroj de Sud-Afrika ILEI-Sekcio.
Ekde la 23-a gxis la 26-a de Oktobro 2014 Kaburbo (Cape Town) sxirmis la Nacian Kongreson organizitan de la Landa Asocio de Sud-Afriko: Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA). Prenis cxiujn organizajxojn en siajn manojn la Sekretario Johano Kohler, la cxefa organizanto. Dum la du unuaj tagoj pertoprenis nur la scipovaj esperantistoj kaj la tria tago estis malfermita al la publiko t.e. neesperantistoj estis invititaj per la afisxoj helpe de la Kaburba E-Klubo. Cxi-lasta aparte partoprenigis la virinojn en la evento. Kvar urboj estis reprezentitaj, de kie venis Esperantistoj: Durbano, Pretorio, Johanesburgo, Kaburbo. La kongresprogramo estis plena je agadoj: Prelegoj, ludoj, ekspozicio, ekskurso, filmprojekcio, komuna vespermangxo, laborkunsido pri Sud-Afrika ILEI-Sekcio (SAIS).
1. Prelegoj Tri meritplenaj Esperantistoj varme kaj vigle intervenis dum la Kongreso. Temas pri Johan Kohler, Elisée Byelongo kaj Emile Malanda.
a) Interveno de Johan Kohler Johan malfermis la prelegojn pere de pensiga demando starigita al la partoprenintoj: Cxu ni volas esti asocio aux komunumo. Montrigxis amuzan, sed frapan filmeton de TED-konferenco, pri “Kiel estigi movadon”. Dank’ al la laboro de voluntuloj, oni povis legi sub-tekstojn en Esperanto. (http://www.ted.com/talks/derek_sivers_how_to_start_a_movement?language=eo) Poste Johan prelegis pri “Elektronika komunumo – Esperanto en la ‘sociaj retoj’”, kaj enkondukis kiel li kontaktigxas cxiutage kun Esperantistoj pere de retejoj Facebook, Twitter, Ipernity, kaj Instagram.
b) Interveno de Elisée Byelongo Elisee Byelongo, prezentis la libron titolitan “Verdaj esperoj de l’apartisma ĉielarknacio” kaj verkitan de li pri la historio de la E-movado en Suda-Afriko. Li montris kiel tiu libro estas omaĝita al s-ro Axel von Blottnitz, fama Sudafrika Esperantisto kiu forpasis de nelonge. Ankaux li rakontis pri sia privata E-vojagxo kun Johan en Eu’ropo.
c) Interveno de Emile Malanda Emile prelegis pri du temoj kiuj estas “La novaj vojoj por disvastigi Esperanton” kaj “ La travivajxoj dum la internacia E-eventoj”. Pri la unua temo, Emile montris ke povas esti tri vojoj por efike disvastigi Esperanton en Afriko aux alie: “Per la ligo de la Landa Asocio kun la Mondskale Kultura Instanco: UNESKO; Per la starigo de la Geo-politikaj sferoj laux la divido de la kontinento en regionoj; Per la realigo de la homcelaj agadoj tra la lokaj neregistaraj organizoj”. Pri la dua temo, la preleginto montris la gravecon partopreni E-eventojn mondskale. Li parolis pri la 5-a Kongreso de Afriko kiu okazis en Benino kun gxia Rezolucio. Sekve li substreke rakontis siajn travivajxojn dum la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, de la longa vojagxo gxis la etosego dum la restado en Argentino. Li profitigis siajn spertojn al la partoprenantoj de la Kaburba Kongreso.
2.Ekskurso Posttagmeze de la dua tago cxiuj partoprenintoj ekskursis cxe la loko nomata Signal Hill. El tiu loko ni havis la tutan vidajxon de la urbo. Ni admiris la belegajn aspektojn de Kaburbo. Videblis eldistance la konstruajxojn, la Atlantikan oceanon, la insulon Robben, la havenon de Waterfront, la auxtomobilajn kaj trajnajn vojojn, ktp.
3.Ekspozicio Alia grava momento de la Kongreso estis la ekspozicio arangxita kaj gvidita de Johano Kohler. Estis ekspoziciitaj kelkaj fotoj kaj bildkartoj petitaj el la tuta mondo. Finfine, deklaris Johano, ni ricevis 31 kartojn el la jenaj landoj: Australio, Britio, Hispanio, Italio, Japanio, Malajzio, Nederlando, kaj Serbio. Kune kun la kartoj ni montris mapojn de la mondo, kaj de Europo, indikante landojn kie ekzistas UEA alighintaj E-grupoj. Ankau aperis tekston "Parolu kun la mondo" en kvin sudafrikaj lingvoj: la zulua, la angla, la afrikansa, la cvana, kaj la ksosaa (xhosa). Aldone, ni ekspoziciis librojn, gazetojn kaj iom da muziko/dvdoj.
4.Filmprojekcio kaj E-muziko
5.Komuna vespermangxo Sabaton, la trian tagon, post la diversaj prelegoj dum la publika tago, la partoprenintoj, esperantistoj kaj ne, estis invititaj al la komuna vespermangxo. La esperantistoj dauxrigis informi al la neesperantistoj pri la Internacia Lingvo Esperanto, ecx dum la mangxado. La neesperantistoj sentis la altnivelan amikecon inter la esperantistoj kaj konvinkigxis pri la grava kulturflanko de la Lingvo Esperanto.
6.Kunveno de membroj de Sud-Afrika ILEI-Sekcio Dum la Kaburba Kongreso okazis la unua kunveno de Sud-Afrika ILEI-Sekcio (SAIS). Sub la gvido de la prezidanto de Sud-Afrika ILEI-Sekcio, s-ro Elisée Byelongo, ties membroj kunvenis por diskuti kaj intersxangxi pri la nuna situacio de la Sekcio. Forestis unu membro pro familia problemo. Do, la kvorumo estis atingita laux la statuto. Partoprenis: Elisée Byelongo, Emile Malanda, Klement Mokoeno, Joseph Yaye. Senkulpigxis Joseph Katunda. En la tagordo debatigxis kelkaj gravaj punktoj kiuj estas: -Vortumado de la Prezidanto -Interveno de la Sekretario (Sekciestro) -Laborplano 2015 -Diversajxo Fakte, la prezidanto Elisée Byelongo konfirmis sian engagxigxon dauxrigi la gvidadon de la Sud-Afrika ILEI-Sekcio kaj invitis cxiujn kontribui lauxeble por vigligi la agadojn de la Sekcio. Evidentigxas ke ni logxas en malsamaj urboj distance. Tiu fakto ne permesas ke ni cxiuj koncentrigxu sur unusola loko kaj ofte kunveni. Sed tamen la prezidanto sugestis la okazigon de la virtualaj kunvenoj por intersxangxi pri la agadoj de nia Sekcio. Ankaux li proponis la konstantan kontakton inter la membroj de la ILEI-Sekcio per skajpo kaj retadresoj. La prezidanto kaj la Sekretario rilatos skape kaj poste cxiuj raportos retadrese por firmigi la intersxangxoj. Ankaux li proponis malfermi la komunan retadreson de la Sekcio. Fine, la prezidanto certigis ke la agadoj de la ILEI-Sekcio realigxos sub la okulumo de la Landa Asocio EASA. Sekve intervenis la Sekretario Emile Malanda. Cxi-lasta skizis la gxeneralan celon de la ILEI-Sekcio en la lando. Li invitis cxiun membron zorgadi pri la E-instruado en lia urbo. Li retrospegulis la respondecon de cxiu laux la logxloko. Gxis nun membroj de la ILEI-Sekcio trovigxas en jenaj urboj: Kaburbo (respondecas: Emile Malanda), Durbano (respondecas: Elisée Byelongo), Pretorio (respondecas: Joseph Katunda kaj Joseph Yaye) kaj Johanesburgo (respondecas: Klement Mokone [en Soweto]). Plie, la Sekretario informis pri la korespondajxoj kun la ILEI-Estraranoj: Novajxo pri la jarkotizo, ricevo de IPR-revuoj, Rezolucio de la 47-a ILEI-Konferenco, 48-a ILEI-Konferenco en Belgio, Raporto de la Prezidantino de ILEI, ktp. Pri la laborplano 2015, cxiuj membroj unuanime konsentis pri la okazigo en Sud-Afriko de la ILEI-Seminario (Perfektiga Kurso de Esperanto kaj E-Instruista Trejnado). Do, la Sudafrika ILEI-Sekcio kunlaboros kun la ILEI-Estraro, Esperanto-Asocio de Sud-Afriko kaj Afrika Komisiono de UEA. Post tio, la SAIS invitos EASAn kandidatigu SUD-AFRIKON por la ILEI-Konferenco, IJK, AMO kaj UK.
Raportas Emile Malanda. Komitatano de EASA Membro de Afrika Komisiono Sekretario de Sud-Afrika ILEI-Sekcio Gvidanto de Kaburba E-Klubo Direktoro de la NRO Interkultura Centro pri Vivantaj Lingvoj
录入时间:2014/12/19 Hits:1911 |