日本北海道世界语者泽谷雄一来信
2014-12-31
Kara amiko,
Vere rapide forpasas tempo!
Mi legis ĉiujn artikolojn pri viaj aktivecoj en Zaozhuang en la reta retejo "El Popola Ĉinio". Vi ja vere efektivigis la planon, kiun vi rakontis al mi, kiam mi vizitis vin en 2010. Ankaŭ mi deziras iam viziti la Esperanto-Muzeon.
Mia esperantiga laboro de la libro "Historio de Japana Literaturo" estas en la stadio plibonigi kaj poluri la tradukitan tekston, tamen ankoraŭ pli ol unu jaro necesos por eldoni la libron en du volumoj, ĉar krome mi devas skribi klarigon pri terminoj specifaj al japana historio kaj kulturo.
Via amike,
Sawaya Yûiti
录入时间:2014/12/31 Hits:2235